La 49a elsendo

0907 228
La 65a Internacia Junulara Kongreso en Liberec,
inter la 18-25 julio de 2009

La 1a parto (tempo-daŭro 31:24) elŝutu

La 2a parto (tempo-daŭro 31:44) elŝutu

Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.

0907_495

Priskribo de la elsendo

La 49a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 31:24):

  • Sonbildoj de la kongreso: solena malfermo, kvizo, KLF, aligatorejo,
    prelego pri la IJK en Kubo, Kim kaj jOmO kuna koncertado.
  • Postsomera saluto de Irek, la VVE ĉefredaktoro.
  • Pri sia laboro en la LKK rakontas: Marek Blahuš, Łukasz Żebrowski,
    Paulína Kožuchová kaj Julia Hell.
  • Reklamoj:
    Postsomera Klaĉkunveno,
    Junulara E-Semajno.

liberec

La 49a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 31:44):

En la elsendo aperas muziko de Tone, jOmO, Kim kaj Supernova.

IJK Liberec 2009 – filmeto de Benio Levis ĉe YouTube .
La fotoj pri la 65a IJK – listigo de la galerioj.

Kolektadon de la materialo grave kontribuis Platano el Francio kaj Saŝa el Krimeo,

  • La eldendon realigis kaj kompilis Irek el Pollando.
  • La aktualaĵojn prezentas:  Rudzia, Martusia kaj Łukasz el Varsovia Vento,
    Ela kaj Zbyszek el Varsovio, gaste: Jefim el Krimeo, Eljam el Irano
    kaj Charlie el Francio.
  1. Hej! Dankon pro la elsendo!
    SED
    En la komenco Saŝa diras ke oni parolos pri KEF, sed ne parolas (aŭ parolas tiom malmulte, ke mi ne rimarkis). X-(
    Estus bone ankaŭ aŭdi ion pri la afero en Roskilde aranĝita de Festoklubo!

    Odpowiedz

  2. Jes, fakte KIM parolis pri KEF, sufiĉe multe, tial mi decidis – por ke la intervjuo ne daŭru tro longe – KEFon prezenti en la 52a elsendo. Roskilde… Ankoraŭ mi ne ricevis sonmaterialojn de Saŝa, sed, se vi mem ŝatus ion diri, bonvenon :)
    Irek

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 542 917 złych chłopców.