La 53a elsendo

53bildo

Bigoso, pole bigos, la tradicia ĉasista pola manĝo konsistanta el kuirigita
acida brasiko ia. kun viando, cepo kaj la arbaraj fungoj.
El la JES-Tabulo de Laŭdoj.

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Elŝutu podkaston

En la A-parto (tempo-daŭro 30:28):

  • Etosa enkonduko en la novan podkastan jaron!
  • Konciza sontrarigardo de la kolektitaj sonmaterialoj,
  • Salutvortoj de Irek,
  • JES – la priaranĝaj impresoj de la partoprenantoj,
  • Reklamo de FESTO FESTO FESTO,
  • JES – Konkurso pri Superstelo de Esperanto,
  • Intervjuo kun la Superstel-ulino,
  • JES JES JO!

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Elŝutu podkaston

En la B-parto (tempo-daŭro 29:01):

La paĝo de la Junulara E-Semajno – ligiloj al la fotogalerioj, ktp.

En la programo aperas muziko de koncertintaj dum la JES Georgo Handzlik,
Pafklik
, ĴomArt kaj Nataŝa, Gijom, Kim de Esperanto Desperado
kaj Éric Languillat.

La sonmaterialon dum la JES kolektis Irek el Pollando kaj Robĉjo el Svedio.
La elsendon kompilis Irek.

La sekva podkasto laŭplane post du semajnoj, la 21an de februaro.

  1. Karaj, bonvolu diri kiu kanto estas komence de la antauxa – 52-a podkasto. Dankon.

    resp. Esperanto-Desperado, Fatalino. Kantas Amir, kun kiu intervjuo baldaŭ.
    Bela peco.

    Odpowiedz

  2. Bonegan elsendon! ;-) Mi neniam pensis, ke mi iam auxdus min mem en iu ajn elsendo… bone farita!
    Salutojn el Germanio, Angelika

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 374 394 złych chłopców.