La 54a elsendo

espo_2
Amir Hadžiahmetović

La 1a parto (tempo-daŭro 30:28) elŝutu

La 2a parto (tempo-daŭro 22:26) elŝutu

Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.

Priskribo de la elsendo

La 54a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 30:28):

La 54a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 30:41):

  • Intervjuo kun Amir Haĝiahmetoviĉ de EspoDespo – parto 2,
  • La malnovaĵojn de “La Praktiko” prezentas Martusia, Zuza kaj Aleks,
  • Informojn pri la aktiveco de la Jalta E-klubo “La Tero” prezentas Jefim Zajdman – inter 1-10 de julio en Tarĥankut, Krimeo, denove okazos la IET,
  • Stefan Mc Gill pri la KER-ekzamenoj.

En la programo aperas E-muziko de EspoDespo kaj KTP.

La sonmaterialon kolektis Irek kaj en Berlino ankaŭ Anna (Rufina) el Rusio.

La elsendon kompilis Irek.

  1. Tre interese. Kaj enhave ricxe. Kaj profesie aspektas.
    Sed mankas tempo cxion auxskultitan pripensi, eluzi. Ja necesas instrui
    esperanton al 40 kursanoj. Terure! malmulte da kursanoj – malbone, kaj multaj – ankaux malbone :-)

    Odpowiedz

  2. Dankon pro la nova elsendo; mi havas peton-sugeston: bv. nomi la parolantojn se ili sin ne prezentas. Foje estas malfacile ĉiujn rekoni, kaj foje la parolintojn oni ne konas.

    Odpowiedz

    1. Ne dankinde :) )) Ĉiuj, kiuj konsentis, sin prezentas. Tio ne koncernas kompreneble la komencan mallongigon, nome “kio en la programo”, sed ĝenerale la tutan elsendon. En ĝi vi trovos la nomojn de la parolantoj. La mallongigo fakte prezentas nur la voĉojn, sed tia ja estas la koncepto. Tamen dankon pro la rimarko. Pli atente mi rigardos la aferon.

  3. Certe jes, en Ĉilio estas kokinoj, kiuj donas bluajn ovojn… Mi vidis tion, kaj konas tiujn bestetojn!!

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 542 721 złych chłopców.