
Ĉapeloj - la unua animacia filmeto en Esperanto
Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.
En la A-parto (tempo-daŭro 31:54):
- Enkonduko de Irek,
- Skoltoj trejnseminarias en Varsovio - informo,
- Subitaj gastoj el Litovio kaj Aŭstrio en la kluba verdejo,
- Raporto de Betty - Prelegeto pri DCF (Dana Asocio de Biciklantoj),
prezentas Jens S. Larsen - teksto de la prelego, - Respondo al Mazi de Krokoloko,
- Intervjuo kun Simono Keith Barney - parto 1,
Kia animacio en Esperanto plej interesus vin?
respondu al enketo de Simono.
Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.
En la B-parto (tempo-daŭro 31:40):
- Intervjuo kun Simono Keith Barney - parto 2,
enketo de Simono, - Goŝka ME, Agnieszka Rudzia kaj Marta iom pri plezuroj kaj devoj
iom pri viaj reagoj,
- Radio-teatro de VVE prezentas:
I. Lejzerowicz “El la Verda Biblio”, ĉapitro 1 - teksto,
legas Jerzy Fornal el la teatro Espero.
… - Reklamoj:
Esperanta Kinofestivalo “Kino sen limoj”,
IJS - Internacia Junulara Semajno.
En la programo aperas muziko de Georgo Handzlik, Gijom Armide,
……… Platano, La Perdita Generaci kaj Inicialoj DC.
La sonmaterialojn kolektis Irek kaj Marta (Martusia),
………la elsendon kompilis Irek.
Por voĉe kontribui la programojn uzu ekz. vian komputilon
por vin mem registri - la detalojn, se vi ne scias
kiel tion fari, legu en la subpaĝo: Informe.
Informo. En la arkivejo atingeblas nun muzika kaj bonega
………intervjuo kun Eterne Rima.
La sekva podkasto la 30an de majo vespere…
Pardonu pro malfruiĝo.
Ĉe Facebook funkcias VVE-grupo. Aliĝu.
-
Mi respondas al Ben… Temas pri tiu kanto:
“4. Whity -Remixtape part.1- (prod Kaneyking)”
http://hiphopesperanto.blogspot.com/2010/07/whity-black-esperanto-franclingve.html
Esperanto: Lingvo kiu helpas francoj intersxangxi francajn repajxojn
http://hiphopesperanto.blogspot.com/2011/02/eo-fr-hiphopa-kompilo-vol2-100-en.html
-
Jen ege interesa kaj vigla podkasto. Mi tutkore gratulas vin, kaj mi antaŭĝojas aŭskulti la venontan elsendon.
-
sekvan fojon ni enmetos mikrofonon al Rudzia buŝo por ke ŝi estu aŭdebla
-
Saluton. Por mi, maljunulo via lasta podkasto estis ege amuza, kiel ankau la filmeto “Chapeloj”. Dankon!
Printempajn salutojn el Finnlando,
amike
Börje Eriksson -
Pri tiu podkasto?
Do, klera kaj kultura
altkvalita kaj bonsoneca (ankaux kaj tiu sono….. IREK) estas.
simpe…GRATULOJN!!!!:) -
Aŭskulti vin estas tre agrable!
Altkvalitan sonregistraĵon vi montras al ni. Bonan enhavon vi dissendas. Esperantan Kulturon vi konigas kaj amuzaj knabinoj ridigas nin!
Goŝka ME, Agnieszka Rudzia kaj Marta: daŭrigu ĉiam tiel. En la komenco la Senkorpa Mistero… Mi antaŭe ne aŭdis pri “El la Verda Biblio”. Unuafoje mi vidis ĝin. La rakonteto plaĉis al mi. Kontraŭe ne eblas: Radio-teatro tre bone prezentis la 1-an ĉapitron. Mi ne legos la aliajn ĉapitrojn, mi atendos la sekvajn elsendojn el vi.
Dankon kaj gratulon pro via sendube profesia podkasto!
Iu senNomulo
el iu sennoma lando

Abonu podkaston



6 komentoj
Komentfluo por tiu ĉi artikolo
Respurada ligilo: http://www.podkasto.net/2011/05/05/la-70a-elsendo/trackback/