
La kantanta Julián Hernández, Sekretario
pri Instruado de la Kuba E-Asocio.
Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.
En la A-parto (tempo-daŭro 31:35):
- Mallonga enkonduko de Irek,
- Marta, Goŝka ME, Agnieszka Rudzia kaj Karina
pri viaj reagoj, - Interparolo kun Julián Hernández pri la kuba E-movado
post la UK kaj IJK pasintjare en Kubo- parto 1.
Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.
En la B-parto (tempo-daŭro 31:41):
- Interparolo kun Julián Hernández pri la kuba E-movado
post la UK kaj IJK pasintjare en Kubo- parto 2, - La postsomera sonraporto de Ari pri la junulara movado en Kubo,
- Marta, Goŝka ME kaj Agnieszka Rudzia kaj Karina iom
pri la aŭtorino de la monologo “Trompo”,
- Radio-teatro de VVE prezentas:
Emilija Lapenna “Trompo”, la tuta monologo,
legas Jerzy Fornal el la teatro Espero.
- Reklamoj:
27.12.2011 - 01.01.2012 Gdańsk, Pollando: Junulara E-Semajno,
26.12.2011 - Trajnkaravano de Roĉjo kaj Aleĉjo al la JES,
……la informoj (fine de la subpaĝo), la aliĝilo,
Legu KONTAKTOn!
En la programo aperas vive registritaj kantoj de Julián Hernández, i.d.c.,
……… Martin Wiese laŭ Roĝer Borĝes, Platano kaj Amata Lando.
La sonmaterialojn kolektis Irek, Marta kaj Ari,
………la son-materialojn prilaboris Irek, Marta kaj Ari,
………kaj la tuton kompilis Irek.
Por voĉe kontribui la programojn uzu ekz. vian komputilon
por vin mem registri - la detalojn, se vi ne scias
kiel tion fari, legu en la subpaĝo: Informe.
Ĉe Facebook funkcias VVE-grupo. Aliĝu.
-
Mi volis iri dormi, sed informantino ne trompis, la podkasto aperis. Ho ve, mi diris, ĉar ne eblas dormi sen aŭskultado de VV) Do unua parto ege rapide “trairis” kaj mi volas danki teamon de podkasto pro ege interesa gasto, mi ŝategas liajn kantojn kaj tiun http://vimeo.com/19634742 plej multe. Li rakontis tre interese kaj la lasta alvoko estis sincera kaj forta. Jam dankon al li pro tio… Dua parto nepre estos traaŭskultita morgaŭ kaj Ruda, por ne perdi ŝtrumpetojn simple ne demetu ilin
P.S. Ĝoŝka, kantu plu! -
Eble estas pro , cxar por probable estas grekismo …Dankon akaux PRO korektado!!!
-
Aleks, agrable ke vi ŝatis podkaston. / tre dankon
tamen ni ne volas perdi ĉiujn aŭskultantojn! 
Glavkos, mi esperas ke oni ne ĝeniĝas kiam oni estas korektataj :). dankon Pro komentoj
-
la originala kanto “Alene” por ke oni ne malŝatu ĝin de komenco. ne gaja, ĉar estas pri perdo.
http://www.youtube.com/watch?v=L7XOeAtD-AE&feature=plcp&context=C2d7f2UDOEgsToPDskLi2cQas_VXA0El9TiFNlvS

Abonu podkaston



4 komentoj
Komentfluo por tiu ĉi artikolo
Respurada ligilo: http://www.podkasto.net/2011/11/09/la-75a-elsendo/trackback/