
Renkontiĝo kun la aŭskultantoj dum la JES
Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.
En la A-parto (tempo-daŭro 28:39):
- Nekutima, vive registrita elsendo dum renkontiĝo kun la aŭskultantoj
la 31an de decembro 2011 dum la 3a JES en Gdansko,
parto 1.
Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.
En la B-parto (tempo-daŭro 31:28):
- Nekutima, vive registrita elsendo dum renkontiĝo kun la aŭskultantoj
la 31an de decembro 2011 dum la 3a JES en Gdansko,
parto 2.
.
Krom la redakcio, t.e.: Marta, Goŝka ME, Karina kaj Agnieszka Rudzia
kaj Irek, la programon partoprenas: Karen, Tomio, Hendjo [LPG],
Vinga, Bálint, Dominik, Jessica, Lupiro, Nick, Natalia, Enrico
kaj Eric [Inicialoj D.C].
.
Sur la foto: Dominik, Enrico, Jessica, Eric kaj Henjo.
- Reklamoj: 10-15.07.2012 - la 10a KEF en Danio
En la programo aperas vive registrita dum la 3a JES muziko de Inicialoj D.C,
………LPG, Danĝera, Asorti, Gijom kaj Kimo.
La sonmaterialojn prilaboris Irek.
Por voĉe kontribui la programojn uzu ekz. vian komputilon
por vin mem registri - la detalojn, se vi ne scias
kiel tion fari, legu en la subpaĝo: Informe.
Ĉe Facebook funkcias VVE-grupo. Aliĝu.
-
Se komentoj aperas nur ĉe Facebook, almenaŭ mi skribos ian komenton ĉi tie: Dankon al la partoprenantoj pro la mojosa etoso dum la JES!
-
Dankon, kaja Irek, pro nova belsona, bunta voĉ- kaj muzik-bukedo! Feliĉan novan jaron al la teamo, kaj al ĉiuj aŭskultantoj.
-
Belega la esperantigita itala kanto “paroloj, paroloj, paroloj!:)
-
Finfine! Mi jam atendis. Tre malenuiga elsendo. Nekredeble, kiom rapide pasas la tempo, kiam oni aŭskultas ĝin.
-
“mi sxatas”
-
Mi ege ŝatas la programojn! Gratulegon al ĉiuj kiuj faris ilin! Vi ĉiuj multe helpas mian lernadon!
-
Oh,jes mi aŭskultis ke mi povas diri …mirinda aŭ mojosa !!!!
-
tra la mondo iras … la 77-a podkasto de varsovia vento!
-
>Dominik ..fakte tra la mondo iras la …muzika sceno de VV
Brave !!! -
Mi amas viajn podkastojn! Tute fresxaj kaj mojosaj! Knabinoj, mi sxategas viajn vocxojn
via energio felicxigis mian hodiauon…
Saluton al Irek! -
Dankegon, IREK, al vi kaj via teamo pro la eksplodo de pozitiveco!:))))
-
La eksplodoj fakte estas aŭdeblaj :)))
-
-
Saluton Irek! Dankega al vi por cxi tiu retradio! Gxi estas belega. Felicxan Novjaron ankaux al vi! Pardonu min por la malfruigxo, sed mi tradukis la artikolon kaj mi auxskultis la retradion. Mi sxatis la kanton “Paroloj, paroloj, paroloj!” de Mina. Dankega! Gxis!
-
Post iom longa pauxzo mi denove auxskultis vian vican elsendon kaj antau cxio vian vocxon. Nu, kion diri? Estas bone, ke vi estas aktiva esperantisto, ke vi ankorau havas multe da fortojn, kaj ke vi vivas en Varsovio! Mi restas kun espero, ke eble mi inspiros vin por viziti la najbaran urbon Radom. Cxu?
Mi varme salutas vin kaj vian E-teamon! -
El la 77a elsendo:
A: Ni povas primemori, ke venontjare itala kongreso okazos en la plej granda bastiono de mafio
(ridetoj))
[...]
B: (iomete embarasite) Mafio estas ec’ en norda parto de Italio, estas c’ie
A: C’ar c’iuj de sudo jam pigrig’is…Saluton al c’iuj
Carlo el Italio

Abonu podkaston



15 komentoj
Komentfluo por tiu ĉi artikolo
Respurada ligilo: http://www.podkasto.net/2012/01/07/la-77a-elsendo/trackback/