La 77a elsendo

IMGP3329
Sen komento

La 1a parto (tempo-daŭro 28:39) elŝutu

La 2a parto (tempo-daŭro 31:28) elŝutu

Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.

105_6035
Renkontiĝo kun la aŭskultantoj dum la JES

Priskribo de la elsendo

La 77a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 28:39):

  • Nekutima, vive registrita elsendo dum renkontiĝo kun la aŭskultantoj la 31an de decembro 2011 dum la 3a JES en Gdansko, parto 1.

La 77a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 31:28):

  • Nekutima, vive registrita elsendo dum renkontiĝo kun la aŭskultantoj la 31an de decembro 2011 dum la 3a JES en Gdansko, parto 2.
    .
    Krom la redakcio, t.e.: Marta, Goŝka ME, Karina kaj Agnieszka Rudzia kaj Irek, la programon partoprenas:  Karen, Tomio, Hendjo [LPG], Vinga, Bálint, Dominik, Jessica, Lupiro, Nick, Natalia, Enrico kaj Eric [Inicialoj D.C].
    .

En la programo aperas vive registrita dum la 3a JES muziko de Inicialoj D.CLPG, Danĝera, Asorti, Gijom kaj Kimo.

La sonmaterialojn prilaboris Irek.

  1. Se komentoj aperas nur ĉe Facebook, almenaŭ mi skribos ian komenton ĉi tie: Dankon al la partoprenantoj pro la mojosa etoso dum la JES!

    Odpowiedz

  2. Dankon, kaja Irek, pro nova belsona, bunta voĉ- kaj muzik-bukedo! Feliĉan novan jaron al la teamo, kaj al ĉiuj aŭskultantoj.

    Odpowiedz

  3. Belega la esperantigita itala kanto “paroloj, paroloj, paroloj!:)

    Odpowiedz

  4. Finfine! Mi jam atendis. Tre malenuiga elsendo. Nekredeble, kiom rapide pasas la tempo, kiam oni aŭskultas ĝin.

    Odpowiedz

  5. “mi sxatas”

    Odpowiedz

  6. Mi ege ŝatas la programojn! Gratulegon al ĉiuj kiuj faris ilin! Vi ĉiuj multe helpas mian lernadon! ;-)

    Odpowiedz

  7. Oh,jes mi aŭskultis ke mi povas diri …mirinda aŭ mojosa !!!!

    Odpowiedz

  8. tra la mondo iras … la 77-a podkasto de varsovia vento! :-)

    Odpowiedz

  9. >Dominik ..fakte tra la mondo iras la …muzika sceno de VV :) Brave !!!

    Odpowiedz

  10. Mi amas viajn podkastojn! Tute fresxaj kaj mojosaj! Knabinoj, mi sxategas viajn vocxojn ;) via energio felicxigis mian hodiauon…
    Saluton al Irek!

    Odpowiedz

  11. Dankegon, IREK, al vi kaj via teamo pro la eksplodo de pozitiveco!:))))

    Odpowiedz

    1. La eksplodoj fakte estas aŭdeblaj :) ))

  12. Saluton Irek! Dankega al vi por cxi tiu retradio! Gxi estas belega. Felicxan Novjaron ankaux al vi! Pardonu min por la malfruigxo, sed mi tradukis la artikolon kaj mi auxskultis la retradion. Mi sxatis la kanton “Paroloj, paroloj, paroloj!” de Mina. Dankega! Gxis!

    Odpowiedz

  13. Post iom longa pauxzo mi denove auxskultis vian vican elsendon kaj antau cxio vian vocxon. Nu, kion diri? Estas bone, ke vi estas aktiva esperantisto, ke vi ankorau havas multe da fortojn, kaj ke vi vivas en Varsovio! Mi restas kun espero, ke eble mi inspiros vin por viziti la najbaran urbon Radom. Cxu?
    Mi varme salutas vin kaj vian E-teamon!

    Odpowiedz

  14. El la 77a elsendo:

    A: Ni povas primemori, ke venontjare itala kongreso okazos en la plej granda bastiono de mafio
    (ridetoj))
    [...]
    B: (iomete embarasite) Mafio estas ec’ en norda parto de Italio, estas c’ie
    A: C’ar c’iuj de sudo jam pigrig’is…

    Saluton al c’iuj
    Carlo el Italio

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 542 854 złych chłopców.