La 82a elsendo

palma z torba
La 79a Kongreso de Esperanto en Italujo

Iom eksperimente ni bonvenigas vin al ĉiutaga partopreno en la 79a Kongreso de Esperanto en Italujo pere de niaj sonraportoj kaj ni esperas, ke almenaŭ tiel vi sentos vin animaj partoprenantoj kune kun ni. Bonan aŭskultadon!

La 1a parto (tempo-daŭro 22:18) elŝutu

La 2a parto (tempo-daŭro 24:30) elŝutu

La 3a parto (tempo-daŭro 30:24) elŝutu

La 4a parto (tempo-daŭro 23:50) elŝutu

La 5a parto (tempo-daŭro 27:26) elŝutu

La 6a parto (tempo-daŭro 28:05) elŝutu

La 7a parto (tempo-daŭro 30:45) elŝutu

La 8a parto (tempo-daŭro 29:29) elŝutu

Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.

JoMo sur la centra placo – La Cigana Kanto

Priskribo de la elsendo

La 82a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 22:18) 18.08.2012:

  • renkontiĝo kun la urbestro de Mazara Nicoló Cristaldi, demandas Irek, interpretas Bruĉjo Kasini,
  • Laura Brazzabeni pri la alven-statistiko,
  • Davide Asorti pri Esperanto kiel ilo por interreligia kaj interpopola komunikado kaj kompreno,
  • Katalin Kovats pri la dumkongresa seminaria realeco,
  • epizode aperas voĉoj de JoMo kaj Joanna Filipowicz-Choroszucha.

Vive registrita la peco popola kaj salutoj de Thorbjoern (Fulmo) kaj Mathias.

parado
La mezepoka parado en Mazara del Valo

La 82a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 24:30) 19.08.2012:

  • konciza enkonduko en la duan raporton,
  • Marc Cuffez pri la katolika disservo,
  • ĝeneralaj impresoj pri la Verda Foiro en la urbocentro,
  • Gražina Opulskiené pri Perfektiga kurso de Esperanto,
  • Michael Boris Mandirola pri la mezepoka urba parado,
  • JoMo antaŭ koncerto.

Vive registrita muziko de la mezepoka parado kaj de la JoMo koncerto.

malfermo
La solena malfermo

La 82a elsendo – la 3a parto (tempo-daŭro 30:24) 20.08.2012:

  • kelkaj komunikoj en la manĝejo,
  • la solena malfermo – viva sonraporto
  • renkontiĝo kun Kajto post la koncerto en la urbocentro,
  • informoj post la koncerto :)

Vive registrita muziko de Kajto.

libroservo2
La laŭkoridora libroservo

La 82a elsendo – la 4a parto (tempo-daŭro 23:50) 21.08.2012 :

  • enkonduko de Marta, Dorota kaj Irek,
  • Pri la libroservo rakontas Fioroni Livio kaj Pinori Riccardo,
  • ĝenerala impreso de la ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak,
  • Aida Cizikaite pri la kurso por komencantoj ,,Enkonduko al Esperanto”,
  • salutojn de Robert Kamiński, Magdalena Tatara, Marie-France Gaume kaj Jacques Gaume,
  • Francesco Maurelli pri “Kosmo Strategio”,
  • Davide Asorti pri la Meditaraneaj Vesperoj.

Vive registrita muziko de Jonas, Fulmo (Thorbjoern) kaj Mathias, kaj Kajto.

i_vespero
Dum la Internacia Vespero familie: Jasmin, Luma, Jani, Jorgos kaj Floreal el Francio

La 82a elsendo – la 5a parto (tempo-daŭro 27:26) 23.08.2012:

  • enkonduko de Marta kaj Irek,
  • Svetlana Smetanina pri instruado en la mazaraj lernejoj,
  • kelkaj sonbildoj de la Internacia Vespero,
  • Aleksandro Melnikov kaj Eugeniusz Rybarczyk pri la kongreso,
  • naskiĝkanto por Silvie,
  • Michael Boris Mandirola pri la Junulara Programo,
  • Dorota Rodzianko, Miriana el Kroatio, Marco Teani, Mirosława Kubicka, Nina Pietuchowska, Gražina Opulskiené pri la itala manĝaĵo.

Vive registrita muziko de JoMo, Kajto kaj Jonas, Fulmo kaj Mathias.

kimenmazara
Hotel Desperado dum koncerto

La 82a elsendo – la 6a parto (tempo-daŭro 28:05) 24.08.2012:

  • komuna kantado en la necesejo,
  • enkonduko de Marta kaj Irek,
  • kelkaj sonbildoj de la Internacia Vespero,
  • renkontiĝo kun novelektita prezidanto de IEJ Pierre Caliari
  • Terezija Kapista, Nina Pietuchowska, Anna Skudlarska, Russ Williams, Teodora Butan kaj Stanisław Mandrak pri la kongreso,
  • Gražina Opulskiené pri la perfektiga kurso de Esperanto,
  • Kim tuj post la koncerto.

Vive registrita muziko de Kajto, Alexey Borodin kaj Kim.

fermo
Fermo de la 79a Esperanto-Kongreso en Italujo

La 82a elsendo – la 7a parto (tempo-daŭro 30:45) 25.08.2012:

  • la etoso de la Mojosa Nokta Programo,
  • enkonduko de Marta kaj Irek,
  • sonoj de la kongresa fermo, paroladoj (fragmentoj) de Aldo Grassini kaj Bruĉjo Kasini,
  • resumo de Aldo Grassini, la prezidanto de la Itala E-Federacio,
  • vizito dum la kurso por komencantoj de Aida Čižikaitė,
  • Helena Biskup pri la pola prezentado de la monodramo ”Dro Esperanto”de Mario Migliucci,
  • Katalin Kováts pri la rezultoj de la seminarioj por instruistoj kaj pri la estontaj planoj,
  • Adiaŭaj vortoj de Marta kaj Irek post semajno de la elsendado.

Vive registrita muziko de Jonas, Fulmo kaj Mathias – dankegon pro via kunlaboro!, kaj konata de ĉiuj italoj peco :) ))

jomo_ker1
JoMo dum ricevo de atestilo pri KER-ekzameno

La 82a elsendo – la 8a resuma parto (tempo-daŭro 29:29)  9.09.2012:

  • klariga enkonduko de Marta kaj Irek,
  • renkontiĝo kun la teatro Improvizo – Svitlana Kravtsova kaj Guriy Kornilyev,
  • sonbildoj pri la mediteraneaj vesperoj de Davide Asorti kaj debato kadre de Grundtvig-Seminario,
  • Marina Kotsar, Alexey Borodin, Angel Arquillos López, Raffaela Savastano kaj Francesco el Italio pri la kongreso,
  • resumo de Irek kaj Marta kun disdono de la voĉe esprimitaj premioj por la plej bonaj programero, prelego, koncerto kaj kurso – aŭskultu se vi scivolemas, kiu ricevis :)
  • JoMo kaj la KER-ekzameno.

Vive registrita muziko de JoMo kaj Kajto.

Pro vere bonkora akcepto kaj amika helpo surloke speciale ni deziras danki al Bruĉjo Kasini, Alessandro Perna kaj Michael Boris Mandirola!!!

Dankon pro via kunlaboro kaj plurfoje pro via granda amikeco!
Dankon karaj aŭskultantoj pro aŭskultado kaj komentado!

La programon gvidas Marta, Dorota kaj Irek, prilaboris Irek

Dankon Dorota pro kunlaboro! :) ))

  1. Dankon pro via raporto!

    Odpowiedz

  2. Siciliooooooo, dankon karaj pro la raporto, ni atendas la sekvajn!

    Odpowiedz

  3. Vi faris bonegan laboron, gratulojn kaj DANKON.

    Odpowiedz

  4. Bona laboro kara. Kiel cxiam! Mi estas granda sxantanto de la VV elsendoj!

    Odpowiedz

  5. Kun intereso mi aŭskultas vian elsendon. La sonkvalito estas klara kaj enhavo estas riĉa. Mi forte rekomendis vian elsendon al koreaj esperantistoj. Kun dankoj, Amike via, Jungkee el Koreio

    Odpowiedz

  6. dankon pro bonegaj memoraĵoj!

    Odpowiedz

  7. Dankon kara, mi konstatis, ke mankis mikrofono ĉe la tri sopraninoj de la familio dum internacia vespero aŭ pli bone diri, ke mankis provado ĉar mikrofono estis kaj tro foretis.

    Odpowiedz

    1. Mi ankaux ne kunportis mikrofonon al Cxinio. Bedauxrinde:(

  8. hieraux ni havis malgrandan e-renkontigxeton cxi tie en la domo, kaj ni bablilis, ludis kaj auxskultis VV-elsendon :) gratulon pro interesaj intervjuoj!

    Odpowiedz

  9. Vere viva kaj grandioza raportado. Mi gustumis la mirindan etoson el via elsendo. Gratulojn. Ke ni ne forgesu. Ni atendas la samon en la venontaj E kongresoj!

    Odpowiedz

  10. Tre bona reportaĵo , gratulon Irek !

    Odpowiedz

  11. Dankon, IreK!

    Odpowiedz

  12. Mi neniam estis sed estas tre interesa kaj edukaj. Dankon!

    Odpowiedz

  13. Gratulon, Irek Bobrzak, pro la raportoj. Ili estas vere mojosaj. Mi jam aŭskultis la kvin unuajn. La sesan kaj sepan mi trovis nun en la reto, sed notu ke eble estas problemoj rilate al la aŭtomata informado (feed), ĉar ili ne aperas en la programo kiun mi uzas por aŭtomate elŝuti. Atendante nova, koran saluton!

    Odpowiedz

    1. Toño, vi pravis – estis teknika problemo. Mi jxus korektis tion.

  14. Dankon Irek pro viaj bonegaj elsendoj. Mi ĝuas ilin!

    Odpowiedz

  15. Dankon kara “Triopo”! Уstas ege agrable revivi la semajnon en Sicilio pere de viaj elsendoj!

    Odpowiedz

  16. Mi jam auxskultis… kiaj belaj rememoroj… bona laboro; dankon karaj Martusia kaj Irek:-))

    Odpowiedz

  17. Daonkon, Irek, pri la bonaj elsendoj de Varsovia vento. Kun granda intereso mi aŭskultis ĉiujn viajn elsendojn pri la Kongreso en Mazara. Vi faris multe da laboro por prepari kaj aperigi ĉion!

    Odpowiedz

  18. Kara Irek! Dankon! Ege placxis al mi la 8a parto de la 82a elsendo! Mi replongxis la fantastikan etoson de la Kongreso! Vivu Varsovia Vento! Bla-bla-bla! )))

    Odpowiedz

  19. Saluton Irek. Bondezirojn al JoMo. Gxis kaj amike.

    Odpowiedz

  20. MIRINDA LABORO!!!! GENIA TEAMO :)

    Odpowiedz

  21. Gratulon pro via bonega raportado de la IK ;) Mi sxatintus, se VV estus raportinta pri la Hispana Kongreso, kie mi partoprenis kaj kiun mi helpis organizi.

    Daùru tiel, ne lacigxu kaj ne sxangxu!!

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 542 879 złych chłopców.