La 84a elsendo

DSC_0343
ĴeLe - Ĵenia kaj Lena Wilke

La 1a parto (tempo-daŭro 30:16) elŝutu

La 2a parto (tempo-daŭro 30:56) elŝutu

Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.

verda-banano
Georgo kaj Saŝa sursceneje dum Arkones.

Priskribo de la elsendo

La 84a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 30:16):

  • Sinjoro Tadeo laŭ traduko de A. Grabowski en la publika radio,
  • Trankvila enkonduko de Martusia, Karina, Goŝka ME kaj Andreo Kabum, la novulo, dume kelkaj salutoj,
  • Ilona Koutny pri studoj ĉe la Universitato de Adam Mickiewicz,
  • Historio de la Universalaj Kongresoj – intervjuo kun Georgo Handzlik kaj Saŝa Pilipović pri la kuna teatrumado.

La 84a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 30:56):

  • Primuzika intervjuo kun Ĵenia kaj Lena Wilke,
  • Mesaĝo por Володимир Сорока,
  • Goro Christoph Kimura pri Japanio nun, post la katastrofo en Fukuŝima kaj ne nur.
  • Salutmesaĝoj por kelkaj geamikoj!

jele11

La sonmaterialojn prilaboris Irek kaj Martusia.

  • En la programo aperas kantoj de Krio de Morto, Alberta Casley kaj Amata Lando.
  • Fotoj de: ĴeLe – Ivo; Georgo kaj Saŝa – Joanna F-Ch. Kovrilo de la KD-disko “Tra la sonĝoj”.

Ankaŭ vi rajtas sonraporte kontribui niajn programojn. Se vi ŝatus, tamen vi ne scias kiel, bv. ekscii konsilojn “ne hontu kunlabori”, kiuj troveblas en la subpaĝo: La redakcio.

  1. La intervjuo kun Ĵenia kaj Lena Wilke iĝis por mi la ĉarma surprizo, io vere ekstreme kortuŝa, io tre hela, io el nia komuna antaŭa vivo – Neĉiporivka, Kijivo, Jalto, Moskvo, Stokholmo…

    Mi ŝategas ŝiajn kantojn. Laŭ mi ŝi ĝis nun restas unu el la plej teneraj kanto-kreantoj de nia movado.

    Dankegon por vi, kara Irek, pro tiu via subhaŭte sinceriga intervjuo kun nia efektive dolĉa muzik-duopo “ĴeLe”, dankon al Lena pro adresitaj por mi la varmaj vortoj!

    Kaj apartan KORAN DANKON POR LENA pro ŝiaj geniaj verkoj!

    Odpowiedz

  2. Salutojn al vi karendaj amikoj….La mizeruloj de la suda euxropo salutas vin :)

    Odpowiedz

  3. Kaboom jebudup kaj salutojn estas mojosaj. Gxenerale mi ne scias pri kio estis tiuj paroladoj, sed mi sentas min nobilita, ke mi povas partopreni en tiel bonega projekto – varsovia vento podkastoj. KABOOM!!!

    Odpowiedz

  4. Koran dankon por interesa elsendo. Kiam mi komencis lerni esperanton 5 monatojn antauxe mi ne konsciis pri ekzistado de esperanta kulturon, ke esperanto ne estas nur neksta, freneza projekto, ke tio simple agas. Kie mi povas elsxuti/acxeti la albumo “tra la songxoj”? Mi guglis, sed senrezulte.

    Odpowiedz

    1. “Tra la sonĝoj” sendube aĉeteblos dum la JES. Tamen se ĝin vi ne partoprenos, ĉu vi deziras kontakton kun la kantistinoj?

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 547 006 złych chłopców.