La 88a elsendo

w6
Jonny M. dum la koncerto

La 1a parto (tempo-daŭro 31:18) elŝutu

La 2a parto (tempo-daŭro 30:26) elŝutu

Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.

jonny-kd

Priskribo de la elsendo

La 88a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 31:18):

  • Toñe & Jonny M. – Eterna Lumo * filme,
  • Ekonduko en la programon, Martusia kaj Irek,
  • Iom pri la statistikoj de aŭskultado,
  • Vizaĝlibro, Facebook aŭ Fejsbuko,
  • Antaŭanonco de recenzoj pri Kontakto,
  • Michael Boris kaj Lorenzo pri la Internacia Junulara Festivalo,
  • Sergey kun Irina freŝe pri Apero – vidu fotojn,
  • Intervjuo kun Jonny M. – parto 1.

La 88a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 30:26):

En la programo vive registrita muziko dum la JES-koncertoj de Toñe kun Jonny M, Jonny M. kaj la Apera Koruso :)

La programon gvidas Irek kaj Marta (Martusia),
La sonmaterialojn registris Irek
kaj Sergey, prilaboris Irek kaj Marta, la koncertan muzikon helpis registri Riccardo.

  1. Bonega elsendo! Jonny – dauhrigu!!!

    Odpowiedz

  2. Dankon pro via valora laboro, kiu aldoniĝas al tiu de aliaj pli povaj radielsendejoj kaj same aŭ eĉ pli utilas al Esperanto.

    Odpowiedz

  3. Io speciala de Karina pri Kontakto? Ĉu mi ne rajtas antaŭscii? =P

    Odpowiedz

  4. Cxiam kun granda gxojo kaj plezuro ,mi spektas la programojn de Varsovia Vento.Dank’al gxi mi akiras multajn informojn certe interesajn .Kaj mi estas sincera auxskultanto cxina .jxus mi gxuis gxian 88-an elsendon.kaj auxdis ,ke en cxinio ne multaj esperantistoj auxskultas Varsovian Venton.Tion mi ne kredas ,cxar la kialo kusxaas en tio,ke cxinoj ne rajtas malfermi la retpagxon de Vizagxlibro ,kiu kalkulas la nombrojn de la auxskultantoj.

    Odpowiedz

  5. Dankon por tiu bonega elsendon, kiel kutime. Mi ŝategas regea muzikon, kaj tiun de JonnyM aux Tone!

    Odpowiedz

  6. Kaptis mian atenton ke en rusaj renkontiĝoj multaj esperantistoj ne vere parolas esperanton, kaj multe krokodilas. Tio ankaŭ okazas (multege!) en Brazilo. Mi loĝas en San-Paŭlo, kaj en naciaj renkontiĝoj kaj en lokaj renkontiĝoj mi auskultadas krokodiladon. Mi ege ŝatis la ideon ne rajtigi la parolon al homoj kiujn ne parolas esperanton. Sed tiel, eble pli ol duono la partoprenantoj de la renkontiĝoj ne rajtus paroli…. =P
    Mi ekaŭskultis Varsovian Venton antaŭ unu monato, kaj mi ŝategas. Gratulon pro la amuza kaj profesia laboro. ;)

    Odpowiedz

  7. Multan dankegon por tiu elsendo! Kiel ĉiam kun interesaj temoj, bone prezentitaj de vi Irek kaj Marta. Dank’al vi, ni tri-aŭ kvarope aŭskultas Esperanto-radio komune dum aŭtoveturado! Miaj knabinoj iom ruĝiĝis, kiam ili aŭdis sin en radio! amuza afero! Dankon por reklamo! Faru plu Varsovia Vento! bla bla bla…:-)

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 542 730 złych chłopców.