La 89a elsendo

tone
Toñe dum la koncerto

La 1a parto (tempo-daŭro 29:54) elŝutu

La 2a parto (tempo-daŭro 30:31) elŝutu

Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.

kd-tone

Priskribo de la elsendo

La 89a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 29:54):

  • Mikaelo Povorin pri Apero 7,
  • Enkonduko en la elsendon: Irek kaj Martusia,
  • Praktika kurso de la pola: Karina kaj Andrzej,
  • La 252a eldono de Kontakto – trarigardas la revuon: Goŝka Me, Agnieszka Ruda, Agata, Martusia, Irek,
  • Kvizo de Varsovia Vento – kio estas tio?,
  • Intervjuo kun Toñe – parto 1.

La 89a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 30:31):

  • Intervjuo kun Toñe – parto 2, vidu Toñe sursceneje: Verva Virin’,
  • Pri diferencoj inter Apero kaj Strigo intervjuas Oĉjo’n Irina,
  • Adiaŭo.

En la programo pecoj kaj komponaĵoj de Toñe. Dankon al la ĉefredaktoro de Kontakto pro tiel interesa revuo, kaj al Sergeo pro sonmaterialoj pri Apero 7.

La sonmaterialojn registris Irek kaj Sergey, prilaboris Irek kaj Martusia,

  1. kiel ĉiam bona, kaj bone aŭdi la vorton: fejsbuko. Samtempe mi ne komprenas la aldonan vorton: vizaĝlibro. Ĉu vi ankaŭ aldonas la vorton Vitubo al Jutubo aŭ iun alian vorton por skajpi ? memoru regulon 15 ! kun amo :)

    Odpowiedz

  2. Saluton al vi cxiuj de Varsovia Vento kaj Bonan Dimancxon de Palmoj. Amike.

    Odpowiedz

  3. Kara, sen vortoj mi estas por danki vin! Gratulon pro la laboro!
    Kaj kisojn al vi ankaŭ Ruda =**

    Odpowiedz

  4. Gratulojn geamikojn! Tone estas granda “kantanto”…

    Odpowiedz

  5. Kvankam mi neniam sxatis repmuzikon, al mi ege placxas gxi en plenumo de Tone. Kaj kia interesa persono li estas! Belege-flue parolas Esperanton! La 89-a elsendo de VarsoviaVento estas forte sxargita per amikeca energetiko de tiu mirinda samideano! Dankon, karaj VV-anoj!

    Odpowiedz

  6. Tre bonaj elsendoj.

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 542 893 złych chłopców.