La 102a elsendo


Absoluta premiero ĉe Varsovia Vento – Ŝanĝo!

Ĉe Facebook ni kreis la podkastan retejon kaj diskutgrupon, kie aperas
informoj, fotoj kaj filmetoj, pere de kiuj ne nur aŭskulti la muzikon
vi povas, sed ankaŭ vidi.

La 102a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 30:16):

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Elŝutu podkaston

  • Sonbildo pri la renkontiĝo sur la monto Granda Ĉantorio
    okazinta la 15an junio 2014,
  • Absoluta muzika premiero – muziko el la nova kodo de:
    Ŝanĝo – Kapricemaj Animoj * filme,
  • Enkonduko de Martusia kaj Irek,
  • La unua vizito dum la internacia renkontiĝo sur la monto
    Granda Ĉantorio – Marketa interparolas
    kun:
    Jaroslav Suchanek – iama ambasadoro,
    Paŭlo Pavliĉek – redaktoro de Verda Stacio,
    Dominika Krajniewska – la plej juna partoprenantino,
  • Marketa kun Adam Wilkus pri la historio de la renkontiĝo
    sur la monto Granda Ĉantorio– la unua parto,
  • Ŝanĝo – Sanktaj Nombroj * filme,
  • Roman Dobrzyński kun Irek post reveno el kongreso
    de la Germana E-Asocio – parto 1,
  • Ŝanĝo – Bonvenigon la Terglobanoj,
  • Reklamo:
    16.08 – 23.08 Pont-de-Barret, Francio – FESTO.

En la parto aŭdeblas muziko el la nova KD de Ŝanĝo
_ “Ŝanĝo de la vibrado de la terglobo”

vk_retejo
La nova reta katalogo de Vinilkosmo

La 102a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 30:06):

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Elŝutu podkaston

En la parto, krom la piemiera muziko de Ŝanĝo, aŭdeblas
_ gitara komponaĵo de D. Garn.

juska2014a
9.10 – 12.10  En bela feriejo de Kubo – JuSKA

La 102a elsendo – la 3a parto (tempo-daŭro 29:30):

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Elŝutu podkaston

En la parto, krom la piemiera muziko de Ŝanĝo, aŭdeblas
_ gitarludisto Georgo (klubo Amikeco – Andrychów).

La 102a elsendo – la 4a parto (tempo-daŭro 30:21):

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Elŝutu podkaston

  • Interparolo de Marketa kun Marlon C. Ribeiro,
  • Ŝanĝo en la furor-listo de la pola radio RDC,
    Voĉdonu – klaku ĉe la 16a loko: głosuj,
  • Priparolo de la 260a numero de Kontakto,
    Kasia Ĥo, Goŝka Me kaj Tomek,
  • Poezia angulo de Ángel Arquillos,
    __La birdeto * teksto,
  • La dua vizito dum la internacia renkontiĝo sur la monto
    Granda Ĉantorio – Marketa interparolas
    kun:
    Aleksandro Zdechlik,
    Teresa Pomorska,
    Petr Adam Dohnálek,
  • Resumo de Marketa kaj Adam,
  • La redakcia adiaŭo,
  • Ŝanĝo – Grandega ŝanĝo.

La elsendon gvidas Martusia kaj Irek.
La sonmaterialojn registris Irek,
Martusia, Marketa kaj Adam,
__prilaboris Irek.
Granda danko kaj salutoj al Marketa kaj Adam Wilkus
__pro bonega laboro!!!

  1. Koran dankon pro via helpemo kaj dediĉo al nia eta insulo. Atendu novaĵojn pri mi kaj pri miaj karibaj podkastoj! Tre amike

    Odpowiedz

  2. Dankon pro la video karaj…

    Odpowiedz

  3. Jen interesa priskribo de la montara renkonto sur Ĉantorio publikita sur retpaĝo de slovaka E-klubo: http://www.poludnica.esperanto.sk/index.php?akcia=info&kategorio=8&co=30 Por pluaj informoj vizitu: http://esperanto.zanet.pl/cxantorio/

    Odpowiedz

  4. Mi tiel laŭte aŭskultadis la elsendon, ke eĉ mia najbaro sukcesis kunaŭskulti kaj li eĉ demandis, ĉu mi tiel rapidege sukcesis eklerni la “hispanan”. :D Ne diru, ke mi ne estas bona propagandisto de Esperanto kaj Varsovia Vento :P

    Odpowiedz

  5. Dankon, estas vera plezurego! Senteblas la strebo al novaj resanigaj MondShanghoj!

    Odpowiedz

  6. Gratulon pro Via laboro Roman

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 173 824 złych chłopców.