La 104a elsendo


Torto okaze da la Zamenhofaj Tagoj en Bjalistoko
Foto: Nina Pietuchowska.

La 1a parto (tempo-daŭro 30:09): elŝutu

La 2a parto (tempo-daŭro 29:05) elutu

La 3a parto (tempo-daŭro 30:38) elŝutu

La 4a parto (tempo-daŭro 30:27) elŝutu

Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.

Muzika rememoro pri la 15aj Zamenhofaj Tagoj en Bjalistoko

La lastaj momentoj de la 2014a jaro dum la JES

Priskribo de la elsendo

La 104a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 30:09):

  • Martin Wiese koncerte – Sub la ponto * tekste,
  • Enkonduko de Martusia kaj Irek,
  • Jonny M. & Eterne Rima – Majstroj de l’diskej’ * filme - el la koncerto dum la 6a JES,
  • Aleksander Korĵenkov pri la eldonejaj novaĵoj, La Balta Ondo – eldonejo Sezonoj,
  • Bertilo kaj Birke – Frederiko kaj Cecilja * filme,
  • Pripoezia renkontiĝo kun Paŭlo Pereira Nasentes – la poezia blogo: Papos Nascentes,
  • ĴeLe kaj KTP, Ĵenia, Lena, Tomas, Sebastian kaj Kriĉjo,
    dum la Internacia Vespero de dum la 6a JES.

La 104a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 29:05):

  • Kapriol – La dolĉo de la majo * filme - el la koncerto dum la 6a JES,
  • Agnieszka (Rudzia) kun Suso Moinhos pri la interlingvistikaj studoj ĉe UAM en Poznań kaj pri Arkones,
  • Iom el la etoso de la Vespera Programo de la 6a JES,
    Tabea kun Anastasia * youtube,
  • Irek kun amatora violonisto Joel Ericson pri la popola muzikumado ĉe la universitato en Upsala,
  • VIP-teamo, t.e. Gunnar kun Roĉjo dum la Vespera Programo de la 6a JES en vera kanto pri la trajnkaravano * youtube,
  • Kasia Ĥo pri la programo de la Bjalistokaj Zamenhofaj Tagoj – vidu la filman muzikan rememoron supre,
  • Feliĉan Kristnask’ – Juna Folk-Sango * filme,
  • Irek kun Flo pri la muzikaj novaĵoj de Vinilkosmo – parto 1,
    Flo (Floréal Martorell) pri si mem en la 95a elsendo,
  • Martin & La Talpoj – La vekiĝo – el la plej nova, eldonita decembre KD “Superbazaro“!

La 104a elsendo – la 3a parto (tempo-daŭro 30:38):

  • Irek kun Flo pri la muzikaj novaĵoj de Vinilkosmo – parto 2,
  • Jonny M. – Każdego dnia (Ĉiun tagon) en la pola,
  • Kasia Ĥo kun Edvige Tantin-Ackermann pri la impresoj el Bjalistoko kaj la mongolaj aventuroj,
  • Kapriol’ – Freŝa kanto el la koncerto,
  • Interparolo de Irek kun Hugh Reid pri Esperanto en Skotlando kaj pri la kialoj de balotado kontraŭ Britio – parto 1,
  • Bertilo kun Birke – La diboĉulo, el la koncerto dum la 6a JES.

La 104a elsendo – la 4a parto (tempo-daŭro 30:27):

  • Interparolo de Irek kun Hugh Reid pri Esperanto en Skotlando kaj pri la kialoj de balotado kontraŭ Britio – parto 2,
  • Jonny M. – Al la liberec’ *filme (filmeto kun subtekstoj supre),
  • Iom da redakciaj klarigoj kaj rekomentoj,
  • Zozo, la 17a regulo de la Fundamento – kontribuo de Luis Jorge Santos Morales – La retejo de Luis,
  • La redakciaj novjaraj bondeziroj.

La elsendon gvidas Martusia kaj Irek, al la bondeziroj aliĝas ankaŭ Kasia Ĥo.
La sonmaterialojn registris Irek, Agnieszka (Rudzia) kaj Kasia Ĥo, filmojn kaj la elsendon prilaboris Irek.

Feliĉan Novan 2015 Jaron! bla bla bla :)

Kaj krome ni invitas vin spekti 3-partan filman dokumenton pri la 30aj Artaj Konfrontoj en Esperanto – Arkones.

  1. Gratulon al la tuta redakcio de Varsovia Vento elsendo pro ĉiuj kvar filmoj.
    Sukcesoplenan, tre Feliĉan Novan Jaron 2015!

    Odpowiedz

  2. Multan dankon al ĉiuj kunlaborintoj de Varsovio Vento kaj ARKONES – mi ĉeestis kaj ĝuis la ĉeeston!
    Ek al la sekvonta fojo!

    Odpowiedz

  3. Dankon, tuta skipo de VV pro la bonegaj podkastoj kaj filmetoj: estas por mi, kui estas ankorau lernanto pri Eo kaj la Ea Movado, granda helpo kaj plezuro havi ambau sonajn kaj vidajn programojn! Makso Lang el Britio

    Odpowiedz

  4. DANKON pro la partoprenigo en la spertinda evento!!!!!!!!!!!!!!!!

    Odpowiedz

  5. ESPERANTO RADOM apogas Vian agadon !!!

    Odpowiedz

  6. La dolĉo de majo =D

    Odpowiedz

  7. Al la libereco! =D

    Odpowiedz

    1. Bonege, ke vi aldonis subtekstojn! Tio helpas neesperantistojn kompreni pli bone kia estas esperanto! =D

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 542 805 złych chłopców.