La 107a elsendo


La kvina intervjuo kun Gijom Armide. Foto: Ivo.

La 1a parto (tempo-daŭro 29:11) elŝutu

La 2a parto (tempo-daŭro 30:08) elŝutu

La 3a parto (tempo-daŭro 30:08) elŝutu

Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.

Filma ilustrigo de la sonraporto pri la 19a Scenca Pikniko

Priskribo de la elsendo

La 107a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 29:11):

La 107a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 30:08):

  • La kvina intervjuo kun Gijom Armide – parto 2, sed ne la lasta – daŭrigo sekvos en la 108a elsendo,
  • Gijom Armide – Milion’ da kaj * teksto,
  • Priparolo de la plej interesaj artikoloj en la 265a numero de Kontakto – Kasia Ĥo, Marek kaj Martusia, dume la muzika komponaĵo de Platano,
  • Roman Dobrzyński pri apero kaj realigo de ideo krei la portelevidan kurson de Eo “Mazi” – parto 1.

La 107a elsendo – la 3a parto (tempo-daŭro 30:08):

  • Roman Dobrzyński pri apero kaj realigo de ideo krei la portelevidan kurson de Eo “Mazi” – parto 2,
    daŭrigo en la 108a elsendo,
  • Premiero! Platano – Tekila Barato * el la projekto LS/006,
  • L. L. Zamenhof  – Mia penso * tekste, prezentas Jerzy Fornal,
  • Sonraporto pri la 19a Scenca Pikniko, kiu okazis la 9an de majo en urbocentro de Varsovio * filme,
  • Gijom Armide – La plej granda * teksto.

En la elsendo aŭdeblas muziko de Gijom Armide kaj Platano.

La elsendon gvidas Martusia kaj Irek,
la sonmaterialojn prilaboris Irek.

  1. Finfine hodiaux mi sukcesis gxui la 107-an elsendon de Varsovia Vento kaj en gx ni povas auxdi la vocxon de aziaj esperantistoj .Eble pro tio. ke post du jaroj la UK okazos en Seulo.la cxefredaktoro Irek faris intervjuadon al koreaj geesperantistoj.

    Odpowiedz

    1. Ne pro la UK, Verdeca. Ĝoja kaj Dae-bong petis helpon kaj gastigadon en Varsovio kaj simple mi reagis, ĉe la okazo intervjuis. Sed ankaŭ mi ĝojas aŭdi la aziajn voĉojn en la programo! Tio maloftas, fakte.

  2. Dankon, Kasia Ĥo, pro via pensema artikolo pri historia Esperanta homo, H Hodler.
    Lerni iomete pri famaj homoj per tiaj mallongaj raportoj estas simile al manghi nur bombonon anstatau tutan manghajon! – Bona metodo!

    Mi ankau tre interesighas pri la spertoj de orientaj homoj, kiel koreanoj, kiuj lernas Esperanton – eble vera provo por internacia lingvo!

    Odpowiedz

  3. Dankon pro la agrabla BLA BLA BLA kaj aparte; ‘Tie, Irek estas alta.’

    Odpowiedz

  4. Saluton Irek, mi vere ĝojas, ke ni renkontiĝis dum NR kaj tiel malkovris Varsovian Venton. Mi nun aŭskultas la podkaston, revenante pli kaj pli al la estinteco. Kaj hieraŭ ĉi tie malkovris Gijom’, kaj nun ĝuas ĉiujn liajn kanzonojn, ege belajn. Do dankon al la tuta teamo pro via grandega laboro, mi esperas aŭskulti vin dum 10 pliaj jaroj!

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 542 728 złych chłopców.