La 110a elsendo


Hazarda vizito en Rigo kaj la Latvia Esperanto-Asocio.

La 1a parto (tempo-daŭro 29:15) elŝutu

La 2a parto (tempo-daŭro 29:54) elŝutu

La 3a parto (tempo-daŭro 30:21) elŝutu

La 4a parto (tempo-daŭro 30:18) elŝutu

Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.

Feliĉan Kristnask’ – Juna Folk-Sango – en plena versio.

Priskribo de la elsendo

La 110a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 29:15):

  • Martin Wiese – Nova jaro – koncerte * filme,
  • Enkonduko de Martusia kaj Irek,
  • Platano – Ĝis tuj,
  • Iom pri enhavo de la elsendo,
  • Feliĉan Kristnask’ – Juna Folk-Sango * filme,
  • Renkontiĝo de Irek kaj Kasia Ĥo kun Margarita Želve, la prezidantino de Latvia Esperanto-Asocio,
  • Rememoroj de Ludoviko Zamenhof – Jerzy Fornal,
  • Irek kun Roman Dobrzyński pri Antoni Grabowski, Adam Mickiewicz kaj Sinjoro Tadeo – parto 1,
  • Reklamo: La 75a Hispana Kongreso de Esperanto.

En la parto aŭdeblas muziko prezentita dum Festo kaj dum ZT en Bjalistoko.

La 110a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 29:54):

  • Irek kun Roman Dobrzyński pri Antoni Grabowski, Adam Mickiewicz kaj Sinjoro Tadeo – parto 2,
  • Redakcie pri la 268a nro de Kontakto – elektitajn artikolojn prezentas: Martusia, Marek, Agnieszka (Rudzia) kaj Mikaelo – Abonu Kontakton!
  • Saluto al Rogener,
  • Irek kun Povilas Jegorovas pri la E-movado en Litovio kaj pri la 52a BET, la Baltiaj Esperanto-Tagoj,
  • Ĵele – Dancu kun mi.

La 110a elsendo – la 3a parto (tempo-daŭro 30:21):

  • Kasia Ĥo kun Johan Derks pri la movado en la balkanaj landoj,
  • Novjara saluto de Mikaelo Bronshteyn,
  • Martusia enkonduke kaj resume pri Arkones,
  • 5SET5 - Vi estis,
  • Renkontiĝoj de Agnieszka (Rudzia) kun prelegintoj dum la 31a Arkones – parto 1:
    Suso Moinhos pri vojaĝo tra la galega literaturo,
    Rafael Henrique Zerbetto pri brazila verkisto João Guimarães Rosa,
    Lu Wunsch-Rolshoven pri Eo kaj la “longa vosto” en interreto,
  • I.d.c. – Berlino sen vi * filme.

La 110a elsendo – la 4a parto (tempo-daŭro 30:18):

  • Renkontiĝoj de Agnieszka (Rudzia) kun prelegintoj dum la 31a Arkones – parto 2:
    Nina Pietuchowska pri la bjalistoka getto kaj arto kaj reĝo de eŭropaj arbaroj,
    Roman Dobrzyński pri monodramo “Ursula” de Małgosia Komarnicka,
    Tobiasz Kaźmierski, la kunordiganto, pri Arkones,
  • Toñe – Horo por la koro,
  • Irek kun Eduardo Kozyra pri trilingva vortaro de Esperanto,
  • Dolchamar – Ni Ĉiuj Ni * filme,
  • Eta sonbildo el la antaŭfesta renkontiĝo en Varsovio kun kelkaj bondeziroj al vi kaj la esperantistaro en Kanado kaj Usono,
  • Adiaŭo kun la novjaraj bondeziroj de Martusia kaj Irek,
  • Novjaraj salutoj de Kapriol’.

De la tuta redakcio, danke al via fidela aŭskultado,
Bonan, Sukcesan, Sanan kaj Feliĉan Novjaron!!!
Bla bla bla!

La sonmaterialojn registris: Irek, Agnieszka (Rudzia) kaj Kasia Ĥo,
la elsendon gvidas Martusia kaj Irek,
la tuton prilaboris Irek.

  1. bla bla bla ^^

    Odpowiedz

  2. V.V. estas la plej bona elsend-produkto en espa mondo.
    100%.
    Dankon!
    Ne – DANKEGON :)

    Odpowiedz

  3. Gratulojn pro viaj interesaj elsendoj. Mi ŝategas kaj mi konsentas kun Володимир Сорока‎….Feliĉajn julajn festojn!

    Odpowiedz

  4. Ĵus nun, mi estas aŭskultanta la 4an parton de la 110a elsendo. Mi ĝuegas ĝin. Gratulon kaj denove grandan dankon al vi!

    Odpowiedz

  5. Bonfartigajn ventojn dum 2016-a!!!

    Odpowiedz

  6. Bonega laboro, gratulon! Mi montris ĝin al eksterulo, kiu diris:
    - Ĉu ĝi estas artefarita lingvo? Tamen sonas nature.

    Odpowiedz

  7. Multajn dankojn, bla bla bla… Kaj multajn pliajn sukcesojn, bla bla bla.

    Odpowiedz

  8. Saluton Irek, mi vere ĝojas, ke ni renkontiĝis dum NR kaj tiel malkovris Varsovian Venton. Mi nun aŭskultas la podkaston, revenante pli kaj pli al la estinteco. Kaj hieraŭ ĉi tie malkovris Gijom’, kaj nun ĝuas ĉiujn liajn kanzonojn, ege belajn. Do dankon al la tuta teamo pro via grandega laboro, mi esperas aŭskulti vin dum 10 pliaj jaroj!

    Odpowiedz

  9. denove belega elsendo! Aplaŭdojn! =)

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 542 879 złych chłopców.