Intervjuo kun Johannes Mueller

20101230_102
Johannes dum la koncerto.

Esperantisto el Germanio, private material-inĝiniero, en Esperantujo instruisto de Esperanto kaj amatora, plena de flamo muzikisto, kiun oni povas aŭdi se nur proksime ekzistas la piano, plej ofte dum la junularaj aranĝoj, ĉiam dum la JES.

Elŝutu intervjuon

Intervjuo registrita oktobre de 2010 en Varsovio,
publikita en la 63a VVE, intervjuis Irek
kun Goŝka ME kaj Dorota.
Tempo-daŭro 22:41.

Plena de rememoroj kaj melankolia muziko de Johannes forte ligiĝas kun la esperantistaj travivaĵoj de homo, kiu pli ŝatas etoson de la gufujo ol bruon de la diskejo.

Ĉu vi imagas belegan sunkrepuskon,
Ĉu vi imagas de via ĉambro vidi ĝin,
Ĉu vi imagas arbaran birdkantadon
Ĉu vi imagas de via loĝejo aŭdi ĝin.

Jen Johannes, kiu mem verkas, komponas, sed ankaŭ ŝatas kanti kanzonojn de Kore, Ĵomart kaj Nataŝa kaj Ale Kosabela. Sed kantado ne estas nur unu vizaĝo de nia amiko. La dua nomiĝas: kern.punkto.info. Temas pri podkasto, en kiu li kun Eva prezentas al aŭskultantaro interesajn temojn. Mem esploru la programojn – vere ni rekomendas!

johannes

Ligoj: kern.punkto.info

  1. Brave!

    Odpowiedz

  2. !Saluton mi estas la kantisto de la muzikensemblo Amindaj, Kontramaestre, Kubo. Mi salutas la geesperantistoj de la tuta mondo.
    Kisojn kaj brakumojn por vi cxiuj
    Guillermo Sánchez Cordero.

    Odpowiedz

  3. Johannes Mueller ja havas sufiĉe striktan voĉon, tio rimarkeblas en sia podkasto kern.punkto.info. Tial mi neniam pensus aŭskultante al kernpunkto, ke li kapablus bele kanti: Sed efektive li kapablas!

    Odpowiedz

  4. Parenteze: En la intervjuo eblas konstati, ke Esperanto estas multe pli bonsona ol la germana.

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 542 866 złych chłopców.