Intervjuo kun Julián Hernández

julian_hernandez
Julián Hernández dum la intervjuo

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Elŝutu intervjuon

Juliano estas instruisto, kantisto, kaj nacia estrarano de KEA… Laŭ Vikipedio.
Private? Li estas homo, kaj Dio donu, ke pli multe da tiel amikemaj, viglaj
kaj flamaj esperantistoj aperu en la movado nia!
La unuan fojon pri li mi aŭdis multajn jarojn antaŭe pere de la iama
Pola Radio en Esperanto, kiam fine de la elsendo oni menciis pri kantanta
prezidanto de la Kuba Esperanto-Asocio. Tiu mencio antaŭanoncis
konatan kanton Guantanamera, kio nekredeble ekĝois min, ĉar ĝuste tiam
en la klubo ni ekzercis kanti en Esperanto kun gitaro. Tuj ĝin mi registris,
kompreneble, kaj dum multaj jaroj mi uzis dum prezentado
de la esperantista kulturo.

Pasis 15/20 jarojn? Venis la IJK en Liberec’ kaj UK en Bjalistoko. Juliano venis
al ambaŭ kongresoj kun la aliaj esperantistoj el Kubo, inter alie kun Ari,
kiu per Karibaj Raportoj aktive kontribuas la elsendojn de Varsovia Vento.
Sed tiam, pro mia engaĝiĝo en la organizajn aferojn de ambaŭ eventoj,
mi perdis okazon uzi la mikrofonon, Tiu neatendite aperis pasintjare,
dum SES. La duan fojon oni ne faras samajn erarojn. Tuj mi aĉetis
la plej kvalitan slovakan likvoron kaj mi invitis Julianon kun kelkaj geamikoj
en mian ĉambron. La rezulton de tiu renkontiĝo, se ankoraŭ vi ne aŭskultis,
aŭskultu. Dankon Juliano!!!

Intervjuo registrita julie de 2011 dum la SES,
publikita en la 75a VVE, intervjuis Irek,
tempo-daŭro 17:29.

Krom-registraĵoj:

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

  • Fragmento de la neoficiala koncerto – Julián Hernández – Venu la manoj,
    SES 2011, Nitra / Slovakio (tempo-daŭro 4:08).

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

  • Fragmento de la neoficiala koncerto – Julián Hernández – Kantu,
    SES 2011, Nitra / Slovakio (tempo-daŭro 3:09).

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

  • Fragmento de la neoficiala koncerto – Julián Hernández – Maria,
    SES 2011, Nitra / Slovakio (tempo-daŭro 2:39).

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

  • Fragmento de la neoficiala koncerto – Julián Hernández – Ne ploru kara mia,
    SES 2011, Nitra / Slovakio (tempo-daŭro 3:57).

Ligoj: Ipernity (Pensi kaj ami esperante); Vimeo (Tiel la mondo iras).

  1. Gratulojn al Julian!!:-)

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 320 843 złych chłopców.