Intervjuo kun Solotronik

Muziko

solotronik

Solotronik dum Arkones ‘2010. Fotis Ivo.

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Elŝutu intervjuon

Solotronik estas malferma, freneza. Artisto! – pri speco de tiuj homoj
kutimis opinii mia patrino, dum kiam ŝi vivis. Kaj vere, Solo estas
artisto. Ne nur laŭ vestiĝmaniero. Ankaŭ dum la personaj kontaktoj,
dum koncertoj. Artisto muzikisto, se mi estu preciza.
Kaj esperantisto, mi aldonu. Necesas tion aldoni.
Sendube!

Eduardo Vargas (Solotronik) naskiĝis kaj vivas en Hispanio, plej ofte.
En 1980 iĝis finalisto en konkurso pri orkestrado kaj tio ŝajne
puŝis lin eksperimenti kaj fondi teatro-trupon Harlekin. En 1982
aperas lia unua elektronika muzikbando Lokomotora Keromnés.
Du jaroj poste la dua, Ribbentrop Faktorio, kiu sukcesis prezentiĝi
en la hispana televido kaj radio.

Solo okupiĝas pri muziko kvalite kaj kun plena atento. Malfacilas
kompari lin al iu alia de la esperantista muzika scenejo. Li estas
absolute unusola Solo, kiu proponas al la aŭskultantoj alian
mondon de la muzikaj travivaĵoj. Pri kio temas?
Mem spertu.

Esperante Solo eldonis:

– Kosmo-Infano (Solo – vinilo, 1991)
– “Kie ne plu“ (titolo en Vinilkosmo-Kompil’ Vol.1, 1995)
– Vulkano (Solo – kasedo, 1995)
– Polimorfia Arkiteknia (Vinilkosmo / “Kolekto 2000“ – KD, 1999)
– Vulkano (SoloTronik – KD, 2001)
– Iniciadogalileo (SoloTronik – KD, 2001)
– “Ponfarstart’“ kaj “Joko-Tronik“(Elektronika Kompilo, Vinilkosmo, 2002)

Inter tiuj eldonoj aperis diversaj neesperantaj, instrumentaj
kaj eksperimentaj verkoj, ankaŭ albumo kun kanzonoj
de The Beatles.

“Nun venas la tempo adaptiĝi Esperanton en la straton” – forte
mesaĝas Solo en la intervjuo, al kiu kun vera plezuro vin
mi invitas! Bonan re-/aŭskultadon!

Intervjuo registrita septembre de 2010 dum Arkones,
publikita en la 65a VVE, intervjuis Irek,
tempo-daŭro 26:49.

Ligoj: facebook, myspace,

  1. Aktualigo por la intervjuo kun Solo en la nova interparolo, registrita pasintjare, kiu baldaŭ aperos en la 78a elsendo.

    Odpowiedz

  2. Bona intervjuo! Muziko por malamikoj de esperanto! Mi shatas tiun chi ideon.

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 320 843 złych chłopców.