Intervjuo kun Solotronik

solo_

Solotronik estas malferma, freneza. Artisto! – pri speco de tiuj homoj kutimis opinii mia patrino, dum kiam ŝi vivis. Kaj vere, Solo estas artisto. Ne nur laŭ vestiĝmaniero. Ankaŭ dum la personaj kontaktoj, dum koncertoj. Artisto muzikisto, se mi estu preciza. Kaj esperantisto, mi aldonu. Necesas tion aldoni. Sendube!

Elŝutu intervjuon

Intervjuo registrita septembre de 2010 dum Arkones,
publikita en la 65a VVE, intervjuis Irek,
tempo-daŭro 26:49.

solotronik
Solotronik dum Arkones ’2010. Fotis Ivo.

Eduardo Vargas (Solotronik) naskiĝis kaj vivas en Hispanio, plej ofte. En 1980 iĝis finalisto en konkurso pri orkestrado kaj tio ŝajne puŝis lin eksperimenti kaj fondi teatro-trupon Harlekin. En 1982 aperas lia unua elektronika muzikbando Lokomotora Keromnés. Du jaroj poste la dua, Ribbentrop Faktorio, kiu sukcesis prezentiĝi en la hispana televido kaj radio.

Solo okupiĝas pri muziko kvalite kaj kun plena atento. Malfacilas kompari lin al iu alia de la esperantista muzika scenejo. Li estas absolute unusola Solo, kiu proponas al la aŭskultantoj alian mondon de la muzikaj travivaĵoj. Pri kio temas? Mem spertu.

Esperante Solo eldonis:

– Kosmo-Infano (Solo – vinilo, 1991)
– “Kie ne plu“ (titolo en Vinilkosmo-Kompil’ Vol.1, 1995)
– Vulkano (Solo – kasedo, 1995)
– Polimorfia Arkiteknia (Vinilkosmo / “Kolekto 2000“ – KD, 1999)
– Vulkano (SoloTronik – KD, 2001)
– Iniciadogalileo (SoloTronik – KD, 2001)
– “Ponfarstart’“ kaj “Joko-Tronik“(Elektronika Kompilo, Vinilkosmo, 2002)

Inter tiuj eldonoj aperis diversaj neesperantaj, instrumentaj kaj eksperimentaj verkoj, ankaŭ albumo kun kanzonoj de The Beatles.

“Nun venas la tempo adaptiĝi Esperanton en la straton” – forte mesaĝas Solo en la intervjuo, al kiu kun vera plezuro vin mi invitas! Bonan re-/aŭskultadon!

Ligoj: facebook, myspace,

  1. Aktualigo por la intervjuo kun Solo en la nova interparolo, registrita pasintjare, kiu baldaŭ aperos en la 78a elsendo.

    Odpowiedz

  2. Bona intervjuo! Muziko por malamikoj de esperanto! Mi shatas tiun chi ideon.

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 542 866 złych chłopców.