La Boatado en Litovio

0805bo 311

La Boatado, tradicia litova aranĝo de la vilnusa klubo “Juneco”,
okazas la lastan semajnfinon de majo aŭ la unuan de junio.

Dum kvar tagoj oni ekskursas kaj traboatas pli ol 20 lagojn kaj lagetojn, riverojn kaj riveretojn. Dume eblas viziti muelejon de Ginuĉiai, kie
okazas akvaj proceduroj sub la akvofala duŝo, en insulo de lago Baluoŝas oni festas naskiĝtagojn de naskiĝintoj en majo, krome okazas noktaj promenadoj al la grandega monto Ladakalnis, baptado de unufojaj boatadantoj. En la baptado povas partopreni ĉiuj antaŭje baptitaj partoprenantoj.

Ludoj, kantoj, lignofajro, varma vespermanĝo, bela naturo atendas vin ĉiuvespere en tendarlokoj.

2007.06.1-3. La 41a Boatado en Litovio

elŝutu

pdvd_047

Dum la navigado tra la lagoj kaj kanaloj.

Realigita junie de 2007 dum la 41a Boatado,
aperis en la 22a VVE, prilaboris Irek,
tempo-daŭro 9:14.

Krome: Rememora filmeto.

2008.05.22-25.  La 42a Boatado en Litovio

elŝutu

0805bo-1412
Festado de la naskiĝintoj maje

Realigita maje de 2008 dum la 42a Boatado,
aperis en la 38a VVE, prilaboris Irek,
tempo-daŭro 10:28.

Ligoj:

2 komentoj

  1. Dankon pro la bela raporto, nun aŭdis kaj vidis kie miaj lernantinoj kaj kion ili spertis.:-)

Komentoj estas fermitaj.