Ne hontu kunlabori
Por ke la programoj estu pli interesaj kaj tiel ankaŭ la elsendoj progresu en pli utilan formon fariĝu kontribuanto. Kontaktiĝu por voĉe prezenti al la mondo esperantista kio nova kaj interesa ĉe vi, raportu, kiam en via ĉirkaŭaĵo okazas la esperantistaj eventoj, informu pri la renkontiĝoj, kiuj okazos. Estu sence!
Se nenio interesa movade ĉe vi okazas prezentu vin mem, tradukitan en E-on poezion de via regiono, kutimojn, kantojn. Ne forgesu pri viaj geamikoj! Volonte, por ke la programoj estu pli proksimaj al ni ĉiuj kaj pli viglaj, ni akceptos ankaŭ viajn bondezirojn kaj salutojn por la aliaj. Estu gaje!
En la praktiko
Por voĉe kontribui la programojn uzu vian komputilon por vin mem registri
aŭ se tion vi ne kapablas kontaktiĝu skajpe kun la redakcio - ni registros vin.
- Por mem registri vian voĉon instalu en via komputilo ian son-editilon,
ekz. la senpagan Audacity. Tiu komputilprogramo estas relative simpla,
butone similas al magnetofono, krome permesos al vi ankaŭ prilabori
la registritan sonon. - Mem registritan sonmaterialon NE TRANSSENDU pere de la ordinara
retkesto. La sondosjeroj kutime estas sufiĉe grandaj! Al tiu celo uzu
la retan dosjertranssendejon, ekz. senpagan sendspace. - Se vi havas problemojn vin mem registri kaj vi preferus uzi skajpon,
por ke ni registru vian voĉon, uzu la skajpan kontakton. - Se vi emas kontribui la programojn tamen nek vi kapablas vin registri
nek vi uzas la skajpon kontaktiĝu rete kun la redakcio.
Tiam kune ni provos trovi ian solvon
Kontaktoj
Kontakto kun la redakcio: podkasto@onet.eu
La skajpa kontakto - Irek: ireneusz.bobrzak
- La respondeculoj:
La ĉefredaktoro - Irek: viavento@onet.eu
La paĝo-respondenculo - Tomek: tst@o2.pl
Apogu nian agadon
Se vi ne scias, kion bonan fari kun via libera fonduso, kaj vi deziras ke ni ĉe la elspezoj pagi pro la retejo kaj aĉeti novajn teknikaĵojn ne estu solaj, vi rajtas ankaŭ tiel kontribuu nian agadon. Je via dispono UEA-konto de la Pola E-Junularo: peja-l. Nepre aldonu: apogo por VV-Elsendoj. Dankon!

Abonu podkaston



