Anoncoj

Eo_Pl

Kunlabore: Aperis la aprila numero de Monato

Prezentado de la aprila eldono de Monato fare de la ĉefredaktoro mem.

Mia Vivo – Ĉu socia retejo amika pli ol Fejsbuko?

mvivo

Mia Vivo estas nekomerca, socia retejo por Esperantistoj. Ĝi estas loko por ebligi kaj kuraĝigi pli aktivan retan vivon Esperante. Ĉiuj partoj estas senkotizaj, nek ni uzas aŭ vendas viajn informojn por io ajn kialo. Mia Vivo estas simila al aliaj sociaj retejoj: vi povas afiŝi kaj komenti, alŝuti bildojn kaj fotojn, disdoni informojn kaj filmojn de aliaj retejoj, krei kaj aliĝi en grupojn, babili, konektiĝi kaj amikiĝi. Per Esperanto kaj nur per Esperanto. Ĉu progresanto aŭ komencanto ĉiuj estas bonvenaj!

Stacioj de Amo – la kvina albumo de ĴeLe

JeLe Konce

Stacioj de l’amo la kvina esperanto-albumo de ĴeLe. Ĝi estas la kvina albumo en 2020 sur KD kun enhavo de 16 kantojn, en kiu Lena kolektis kantojn pri amo el diversaj jaroj (inter 1987 kaj 2020). Albumo dediĉita al patrino, al filino (“Mia steleto”) kaj al Esperanto “Esperanto-lando”.

JeLe Stacioj

Esperanto-Magazino ĉe Canal Sud FM en Tuluzo

EM Canal Sud 1

Ĉiu-lunde, inter la 20a kaj 21a horo de la mezeŭropa tempo, aŭskulteblas Esperanto-Magazino ĉe Canal Sud! Iom en la franca, iom en Esperanto, en la regula FM-programo en Tuluzo, Francio. Aŭskultu, komentu!

La nova albumo de Jonny M. 

La nova albumo de Jonny M. finfine pretas! Oficiale ĝi publikiĝos la 1an januaro de 2024, lanĉkoncerto sekvis dum la novjara junulara aranĝo JES en Storkow. Informoj pri la nova albumo:

Foje okazas, ke mankas spaco en la regula programo aŭ sonkvalito de alsendita materialo ne konformas al aliaj programeroj. Tamen malgraŭ tio la registraĵo, kiun mi havas

Samuel de Pilar del Pozo laŭ Miguel Fernández

migel

Foje okazas, ke mankas spaco en la regula programo aŭ sonkvalito de alsendita materialo ne konformas al aliaj programeroj. Tamen malgraŭ tio la registraĵo, kiun mi havas plezuron, eĉ privilegion prezenti, estas tre valora, speciale por ŝatantoj de literaturo. Mi invitas vin do ĝui poemaĵon “Samuel” de Pilar del Pozo, en esperantigo de Miguel Fernández.  Serĉu ĝin fine de la subpaĝo, sub anonco: Registraĵoj nepublikigitaj… Agrablan!

Reveno de La Mondanoj

La_Mondanoj1983

La Mondanoj estis unu el la fruaj Esperanto-rokgrupoj, aktiva inter 1983 kaj 1987, kaj bazita en Berlino. Ili havis fortan reputacion en koncertoj ĉe Esperanto-aranĝoj kaj en la loka berlina sceno, sed produktis relative malmulte laŭ registrita produktado: ilia oficiale publikigita verko konsistas nur el la studioregistrado de unu kanto, Muskola Belulino. Kune kun Vinilkosmo ni invitas vin malkovri ilin kaj ilian historion kiu ekis antaŭ 40 jaroj…

La sekva bit-albumo de ĴeLe

La 24a de oktobro 2023, oficiala apero de la tria bit-albumo de ĴeLe “Kukoj kun fromaĝ’”, kiu estas la kvara albumo de ĴeLe eldonita en 2017 sur KD kun enhavo de 11 kantojn. La albumo prezentas esperantigojn de la ukrainajn popolkantojn en Esperanto.

Sen Timo – la nova albumo de Kajto!

35 jarojn antaŭe, en 1988, Kajto komencis kanti kantojn en Esperanto. De kio venis nomo de la grupo, Kajto? Tion vi povas ekscii spektante unu el la koncertaj filmetoj de Varsovia Vento kun kanto “Mi memoras“. Somero de 1989, dum la UK en Brajtono en Anglujo, prezentita estis la unua KD en la mondo en Esperanto, ĝuste de Kajto. Ekde tiam komenciĝis riĉa kaj plena de plenkoloraj tekstoj kaj mesaĝoj vojaĝo de Kajto ĝis nun, dum kiu unu el la haltejoj iĝis ankaŭ provizora, ĝardena studio de Varsovia Vento * filmeto. Kaj nun ni ĝuu la sekvan albumon de tiu ĉarma grupo, kies kontribuo en la kulturon esperantistan estas nekalkulebla. Hodiaŭ, la 3an de aŭgusto, aperis bite nova albumo de Kajto: Sen Timo. Kial Sen Timo? Mem malkovru aŭkultante la albumon, kiun ni prezentos speciale en la 169a elsendo. / Irek

Nuda laŭ Kjara 

La 25an de julio aperis nova, impresa albumeto de Kjara, en kiu vi trovos tri novajn komponaĵojn kaj unu konatan jam, sed en la akustika versio. Nuda, laŭ titolo, ne pri senvestiĝo de la korpo rakontas, sed pri sentoj de la nudeco emocia. Fine de la 168a elsendo ni prezentas la kanton “Tiu ĉi tempo”, en kiu dolĉe ĉarma voĉo de Kiara fluas inter sonoj de melankolia muziko najtingale, ankaŭ dank’ al kontribuo de Federico Gobbo, kiu talente zorgis pri la teksto. Pli multe vi ekscios ĉe retejo de Vinilkosmo. / Irek

La unua albumo de Klarisa 

Mi havas plezuron prezenti hodiaŭ ankaŭ alian freŝe eldonitan albumon. Jen aperis la unua disko de Klarisa – dudek tri jaraĝa kantoaŭtorino, kiu ludas multajn ekzotajn instrumentoj. Ŝia pasio estas Afriko, do ŝi kantas interalie en svahila kaj zulua. Dank al ŝia renkonto kun esperantistoj, la etnaj afrikaj kantoj estas tradukitaj al Esperanto, aranĝitaj kaj eldonitaj. Ŝia unua albumo havas la titolon Ludu kaj kantu. Kiel skribas Vinilkosmo, la kantoj de Klarisa ampleksas multajn ĝenrojn inspiritajn el diversaj kulturoj de Afriko ĝis Oriento, pasante ankaŭ tra regeo kaj latinamerikaj influoj… 

Supre mi prezentis nur fragmenton de mia recenzo, kiu aŭskulteblas plene, kun speciale elektita por la aŭskultantoj kanto, en la 168a elsendo. Interesajn informojn vi trovos ankaŭ en la retejo de Vinilkosmo.  / Kasia Ĥo

La senco de musa vivo 

la musa vivo

La senco de musa vivo estas belege ilustrita libreto, kiu taŭgas por ĉiuj aĝoj, agrable legebla en baza Esperanto. Malgraŭ sia lingva simpleco kaj multaj ilustraĵoj kun musoj, ĝi ne temas pri tipa infan-libro ankaŭ taŭga por junuloj kaj plenkreskuloj, sed inverse pri libro por plenkreskuloj ankaŭ legebla por junuloj kaj infanoj.
Jen enkonduko pri la libro kies daŭrigon vi povas sekvi en plena priskribo ĉi tie. Tamen en la 167a elsendo vi ekscios ankoraŭ pli multe rekte de la aŭtorino, Aleksandra Watanuki.

Martin & la Talpoj REVENAS! 

Vinilkosmo jam alkutimigis nin, ke ĉiumonate aperas nova disko de esperanta stelulo. En majo venis tempo por konataj kaj amataj Martin kaj la Talpoj. Se iamaniere eblas, ke vi ankoraŭ ne konas Martin, mi diros, ke li iam estis membro de rokbando Persone kaj poste fondis li novan bandon nomatan ĝuste Martin kaj la talpoj, kies unua albumo aperis en 2007. Malgranda reklamo – unu kanto el la unua albumo aperis kun subtekstoj kaj filmo ĉe Jutubo de Varsovia Vento….

Nur fragmento de mia recenzo, kiu aŭskulteblas plene, kun speciale elektita por la aŭskultantoj kanto, en la 168a elsendo. Interesajn informojn vi trovos ankaŭ en la retejo de Vinilkosmo.  / Kasia Ĥo

Eksterordinara iniciato de Etsuo Miyoshi

gazety

La 23an de ferbuaro, ĵaŭde, en la plej signifaj, ĉiutagaj gazetoj en Pollando, Gazeta Wyborcza kaj Rzeczpospolita, aperis grandega, tutpaĝa reklamo pri Esperanto iniciate de la japana esperantisto Etsuo Miyoshi. En ĝi, krom konciza prezentado de Ludoviko Zamenhof, sub granda frap-frazo “Konstanta paco kun la lingvo esperanto”, ni trovas liston de argumentoj, kiujn plej ofte oni uzas dum la informaj renkontiĝoj. Similaj reklamoj aperis en la franca kaj germana gazetaro – la duan fojon jam, sed ne la lastan.
Kiu estas Etsuo Miyoshi kaj kial li okupiĝas pri Esperanto vi ekscios baldaŭ en la 164a elsendo.

Turut tutut! REKLAMO

Kunlabore kun Varsovia Vento: ĴeLe – “Se mi imagas” (Oficiala muzikvideo)

La familia duopo ĴeLe ekzistas de 2009. La filino Ĵenja kaj Lena, la patrino, ludas kaj kantas. Lena devenas el Ukrainio, kie esperantistiĝis en 1984 kaj ekde komenco aliĝis al la movado kantante, en la komenca periodo ankaŭ kun ĴomArt antaŭ Nataŝa. ĴeLe prezentiĝis pli ol 50-foje dum diversaj eventoj, festivaloj, inklude de la plej grandaj kiel UK, IJK kaj JES. Nun, pro la rusa invado en Ukrainion – por esprimi sin kontraŭmilite, ili komencis prepari la sesan jam albumon kun esperantigitaj kantoj ukrainaj. Al tiu ideo aliĝis Vinilkosmo, kiu en la komenco proponas al vi la bitan eldonon de la unua albumo “Tra la sonĝoj”.

Ne REKLAMO sed amika turno de atento

La ĉefredaktoro antaŭ ol priparolis la martan eldonon de Monato prezentis ankaŭ nin. DANKON!

Podkasto el Katalunio

Ne parolu pri Eo

Kiel prezentas ĝin la aŭtoro: Alia Podkasto kun Iom de Ĉio. Podkasto en Esperanto kie en ĉies epizodo jen mi aŭ jen miaj gastoj ni klarigos aŭ rakontos ion interesan per la plej amuza maniero ebla. Eniru en la ligilon kaj kontribuu subteni la podkaston. Ekludu kaj Ĝuu!

Subpaĝo de Mikaelo Bronshteyn

Mikaelo Bronshteyn 1

Venis tempo por aperigi subpaĝon ankaŭ de Mikaelo Bronshteyn. En ĝi, krom enkonduko, vi trovos intervjuon registritan dum la 75a Hispana Kongreso kaj plenan koncerton de Mikaelo prezentitan dum ekskurso al Guadalupe. Fragmenton de tiu koncerto vi povas ĝui ankaŭ filme.

Aktualigo de la i.d.c. – subpaĝo

idc fulma_

Ne ofte okazas, fakte ne okazas nun, ke iu el inter la esperantistaj muzikistoj apud la bit- kaj KD-formaj albumoj eldonas ankaŭ iliajn vinilajn versiojn. Temas pri i.d.c kaj du lastaj eldonoj: La granda aventuro, kaj: Fulmerford. Por la vinil-ŝatanto tiuj diskoj estas kvazaŭ perloj en la kolekto. Varsovia Vento feliĉas posedi ambaŭ – eĉ kun subskriboj! Malfacilas respondi, ĉu ili plu akireblas, sed ja ĉiam oni povas demandi ĉe la fonto. Jen ĵus aktualigita subpaĝo de i.d.c.

Du-parta filmeto pri Ago-Semajno 2007 

Iam, ankoraŭ antaŭ JES (Junulara E-Semajno), en Germanio ekzistis IS (Internacia Seminario) kaj AS (Ago-Semajno). Kaj kvankam oni opiniis, ke AS aperis rivalige kontraŭ IS, almenaŭ en la pola teamo neniu tiel pensis. Mankis tiam internacia semajna evento por junularo en Pollando kaj IS por la polaj gejunuloj simple estis tro multkosta. La teamo de Varsovia Vento, el kiu denove renaskiĝis PEJ, decidis fronti la problemon. Tiam en 2004 en Zakopane aperis Ago-Semajno. En nia jutuba kanalo vi trovos ankaŭ aliajn filmetojn pri la evento. Tiu, konsistanta el du partoj, rememore rakontas pri la novjara AS 2007/2008 en Malborko, Pollando. La kantoj, en la lingvoj naciaj, prezentitaj estis dum KL (Kulturlingva Festivalo) en unu el la bazaj lernejoj de la urbo.
Agrablan spektadon aŭ rememoradon!

Rememoro pri Boatado en Litovio

Rememoro pri la 41a Boatado de la litova klubo Juneco. Boatado sekvas ĉiam pli malpli en la lasta semajnfino de junio. Se inspiros vin la filmeto eble pripensu aliĝon, sed memoru, ke vivo sur boatoj kaj en tendumejoj en naturo ne estas por ĉiuj.

Nova interesa podkasto

UPersone

Aliĝis al maldekstra menuo du ligiloj al novaj podkastoj. Unu el ili estas: Usone persone, kiun ĵus kun plezuro mi provis, kaj dum miaj hejmaj laboroj aŭskultis du epizodojn unu post la alia – la unuan kaj la plej freŝan. Se vi trovos atenton kaj tempon sincere mi rekomendas aldoni al la listo de viaj ŝatataj podkastoj ankaŭ tiun > Usone persone.
Irek

Turut tutut! REKLAMO

vinil_informletero
La informletero.

Eldonejo de Petr Chrdle

chrdle_a
Petr Chrdle dum prezentado de noveldonitaj libroj

En la pola lingvo PECH signifas malbonfarton. KAVA signifas kafon. Kio kaŝiĝas do malantaŭ nomo de eldonejo KAVA-PECH? Kial Petr komencis okupiĝi pri eldonado de libroj? Kiuj libroj aperis laste? Kial? Al tiuj kaj al multaj aliaj demandoj vi trovos respondojn en la mikrofona renkontiĝo kun Petr Chrdle en la 161a elsendo de Varsovia Vento.

Romano pri Romano

roman500
Roman Dobrzyński

En la 161a elsendo, kaj nur ĉe ni, vi ĝuos la unuan elektitan fragmenton de ankoraŭ nepublikigita kaj neĝisverkita libro de Roman Dobrzyński, Romano pri Romano, kiun prezentas la aŭtoro mem. La materialo estas jam registrita, kaj la unua signifas komencon, kompreneble. En la venontaj programoj sekvos daŭrigo.

Beletra Almanako 

istvan1A
Istvan Ertl

En kvara parto de la 160a elsendo, en Angulo de Istvan Ertl, oni povas aŭskulti esperantigitan rakonton de Dino Buzzati “La Musoj”, kiu en la teksta formo aperis en la 44a Beletra Almanako. Kio estas la revuo? Kiu pri Beletra Almanako okupiĝas? Dum la mikrofona renkontiĝo kun Istvan Ertl, kiu aŭskulteblas en la 161a elsendo de Varsovia Vento, vi ekscios respondojn al la demandoj.

Gijom Armide en la 160a elsendo


Gijom Armide

Inter la someraj paŭzoj ni decidis pliriĉigi niajn programojn je muziko de amikaj al nia redakcio kaj elektitaj artistoj. En la 160a elsendo de Varsovia Vento ni deziras primemori al vi tekstan muzikon de Gijom Armide kun instigo, ke vi aŭskultu, ĝuu kaj komprenu prezentatajn komponaĵojn. Iom da informoj pri Gijom, intervjuojn kaj kelkajn registritajn de ni koncertaj filmetoj, vi trovos ĉe la subpaĝo de Gijom Armide.

Tim Owen pri eldon-agado de la Brita E-Asocio

Tim Owen 4A
Tim Owen apud freŝe eldonitaj libroj

Infanlibro de la jaro? Eldon-agado de la Brita E-Asocio (Esperanto Association of Britain)? Oportunaĵoj kaj maloportunaĵoj nune eldoni iu ajn libron? La novaj eldon-ideoj? Ĉio tio en la mikrofona renkontiĝo Agnieszka (Rudzia) kun Tim Owen, kiu en la 160a elsendo de Varsovia Vento.

Pascal pri Lucien Péraire

Lucien1a
Lucien Péraire en Japanio

Dum la mikrofona renkontiĝo kun Pascal Dubourg Glatigny vi ekscios pri Lucien Péraire, laboristo-esperantisto, kiu bicikle vojaĝis el Francio ĝis Indonezio, tra Sovetunio, Manĉurio, Japanio, Ĉinio, Indoĉinio kaj orienta suda Azio. Li dumvojaĝe redaktis detalajn kajerojn kaj kolektis dokumentojn. Kial vojaĝo de Péraire estis signifa? Pri tio en la 160a elsendo de Varsovia Vento.

Survoje al Porto Nuno en Varsovio

nuno1

9761 kilometroj dum 24 tagoj tra 16 landoj, multaj impresoj, memoraĵoj. Mikrofona renkontiĝo kun vizitinta Varsovion Nuno Magalhães el Porto, kiu somerumis sur motorciklo vojaĝinte el Portugalio al Norvegio kaj reen, en la 159a elsendo.

Ralf pri la ideo kaj realeco de Esperanto-stacio

Ralf Gion_

Mikrofona renkontiĝo kun Ralf Gion Fröhlich, iniciatinto kaj kunordiganto de Esperanto-stacio, en la 159a elsendo. Dum aŭskultado virtuale vizitu la lokon: Esperanto-Stacio.

Armel Amiot ĉe Varsovia Vento

Armel Amiot

Kunlabore kun Flo la nova esperantista muzikisto, Armel Amiot, kies albumeto “Banĝo Esperanto” aperis la 21an de aprilo ĉe Vinilkosmo, iĝis gasto de la mikrofona renkontiĝo de Varsovia Vento. La intervjuo aŭdeblas ja en la 158a elsendo. Se pri Armiel ankoraŭ nenion vi scias, aŭskultu recenzon de la albumeto en la 157a elsendo kaj serĉu la detalojn en la retejo de Vinilkosmo. Dankon Flo!

Aldona koncerto de Musica Perennis

202206 Musica Perennis 1
Musica Perennis, de maldekstre: Małgorzata Szymańska – kantado
Marek Nahajowski, Justyna Wójcikowska, Radosław Orawski – renesancaj bekflutoj.

Jen fondita de Marek Nahajowski ensemblo Musica Perennis, kiu prezentiĝis kadre de programo de la 39a Pola Esperanto-Kongreso. Registritan tiam koncerton vi trovos kiel aldonaĵo al la 158a elsendo.

Mikrofona renkontiĝo kun Guido Ricci

Guido1

Registrita en junio dum kradrostado en la provizora verdejo de Varsovia Vento mikrofona renkontiĝo kun vizitanta Varsovion Guido Ricci, ĝenerala sekretario de Skolta Esperanto-Ligo (SEL), aŭdeblas jam en la 158a elsendo.

Renkontiĝo de la Milvokia E-Grupo

La sekva renkontiĝo de la Milvokia Esperanto-Grupo estas Sabate la 5an de Marto, je 2:00 ptm. La loko estos Wauwatosa Public Library, 7635 West North Ave., Wauwatosa, WI 53213.

Ni instigas homojn porti maskojn, malgraŭ vakcinado.
Ni ankaŭ estos konektitaj interrete – ligilo.

Adiaŭ kara Marian!

!!Kapriol

Hieraŭ tuŝis min profunde nekredeble trista informo. Unu el la plej talentaj komponistinoj kaj kantistinoj, kies kapablon ni povis ĝui dum la bravaj koncertoj de Kajto kaj Kapriol’, Marian Nesse, la 8an de februaro lasis nin solaj antaŭ scenejo, sur kiu ŝi prezentiĝos jam nur kiel anĝelo en nia memoro.
Mankas vortoj, mankas larmoj, aperas nur doloro ke neniam plu ŝia sekreta rigardo kaj plena de amikeco rideto akompanos la kajtan kaj kapriolan muzikon. Adiaŭ kara, kaj dankon, dankegon pro via kontribuo ankaŭ en la kulturon esperantistan!
Ripozu en paco, amikino!

Registrita septembre de 2010 intervjuo kun Kapriol’
Niaj filmetoj kun ĉeesto de Marian, 

Martin Wiese koncerte

Martin Wiese – Antaŭĝojo

La tria muzika filmeto kun Martin Wiese en nia kolekto, ĉi-foje el koncerto dum la 76a Hispana Esperanto-Kongreso en Teruelo. Aliajn koncertajn filmetojn vi trovos sube. Agrablan spektadon / rememoradon!

Iom pri la nova krimromano

DSC04148_A

En la 152 elsendo i.a. mikrofona renkontiĝo kun Lode Van de Velde pri lia nova krimromano kaj nekutima verkado.

Kaj Tiel Plu koncerte

KTP – En la fronto de Gandesa

La dua filmeto el la serio de Kaj Tiel Plu el koncerto dum la 4a SeMeo en Tuluzo. Dankon Marion kaj Flo! La okazintan tiam intervjuon kun la teamo serĉu en la 128a elsendo

Novaj malnovaj ĉe nia jutuba kanalo 

Dolchamar - Malbonulo

“Malbonulo” kaj “Kontra Krusedanto” de Dolchamar, krome “Mi memoras” de Kajto, jen la muzikaj filmetoj, kiuj spekteblas jam ĉe nia jutuba kanalo. Novaj, ĉar ankoraŭ ne publikigitaj ĉi tie, malnovaj, ĉar registritaj iam, kiam ankoraŭ senstreĉe oni ĝuis la koncertojn dum nevirtualaj esperantistaj eventoj.

En preparo multe pli, inter alie filmetoj el koncerto de KTP kaj kelkaj rememoraj filmoj. Fojfoje do vizitu ankaŭ niaj jutuban kanalon: podkasto viavento.

Monato ĉe Varsovia Vento

Paul Peeraerts

En la 151 elsendo i.a. mikrofona renkontiĝo kun Paul Peeraerts, la ĉefredaktoro de Monato kaj iama direktoro de la Esperantocentro en Antverpeno. Legu pri la revuo MONATO.

Partoprenu la konkurson por novaj ĵurnalismaj talentoj,
premio Paul Gubbins.

Legu atente! 

Ankaŭ vi rajtas kontribui en niajn programojn por ke la elsendoj estu pli valoraj kaj interesaj. La plej simpla maniero estas prepari informan tekston por la aktualaĵoj, kiun sekve prezentos unu el la klubanoj. Informo ne estu pli longa ol 30 sekundoj kaj enhavu ligilon, pere de kiu la aŭskultantaro povos ekscii la detalojn. Vi povas ankaŭ registri vin mem pere de diktafono, ap-telefono aŭ ena mikrofono de komputilo kaj la registraĵoj sendi al ni. Bonvenon en la kunan informadon por bono de ni ĉiuj!

Komenciĝis antaŭpreparoj al la 150a elsendo

DSC02777

Post la teknika paŭzo, dum kiu sekvis laboroj pri la ĉefa retejo mem, komenciĝis antaŭpreparoj al la 150a elsendo de Varsovia Vento. En ĝi, inter alie, tre interesa mikrofona renkontiĝo kun Federico Gobbo. Ankoraŭ iom da pacienco.
Sur la foto Gosia kun Federico dum la mikrofona babilado.

Reapero de la malnovaj elsendoj

070501 248

Dum la laboroj pri kompletigado de la retejo reaperis perditaj iam elsendoj el 2006 kaj 2007 jaroj. Denove do vi povas ĝui rememore la historian jam tempon pere de la elsendoj ekde 11a ĝis la 26a. 

11121314151617181920212223242526.

Bonan rememoradon!

Premia Festo de la Belartaj Konkursoj de UEA

Kulmina momento de la plej klasika manifestiĝo de la Esperanta kulturo! La gvida BK-skipo rigardas la ceremonion de disdono de la BK-premioj kiel eron de spektaklo konceptata por kunĝuado de la E-kulturo. Tial ĝi parolas pri BK-Festo. Ĉi-jare la BK-Festo, samkiel preskaŭ ĉiuj E-aranĝoj, nepre okazas virtuale. Tial oni devis adapti ĝin al tiu prezent-maniero. Sed BK disponas, krom kompetenta uzanto de teknikaj rimedoj, la BK-Sekretario mem, teamon de valoraj kunlaborantoj: muzikistoj, kantistoj, deklamantoj ktp, kiuj certe igos nin ĝoje kunfesti la mirindaĵon de la E-kulturo en ties diversaj manifestiĝoj kaj konatiĝi kun la nomoj de la konkursaĵoj kaj konkursantoj premiitaj en BK-2020. Kunspektu kaj kunfestu tiun ĉi specialan momenton per la ĉefaj komunikkanaloj de UEA!

Nun, ĝis la oktobro, daŭras la somera paŭzo

Dume ne aperas la regulaj elsendoj tamen, krom ripozo, realigata estas ideo de plimodernigo kaj aktualigo de la retejo. Ni invitas vin do pli profunde esplori nian retejon, precipe la Arkivejon, kaj ĝis reaŭdo en la oktobro!

La unuaj elsendoj denove en la reto

VVE 001_

Laste ekis kaŝitaj laboroj pri modernigo de nia ĉefa podkasta retejo, pri kio informatike respondecas Tomek kaj enhave Irek. La rezulto de la laboro aŭtune. Nun daŭras kompletigado de sonmaterialoj perditaj iam pro ŝanĝo de serviloj. La unuaj elsendoj do revenas en la reton.
Nun aŭskulteblas denove:
la 1a elsendo
la 2a elsendola 3a elsendola 4a elsendola 5a elsendo,
la 6a elsendo, la 7a elsendo, la 8a elsendo, la 9a elsendo.
Agrablan rememoradon, bla bla bla! 

La redakcia danko pro la financa subteno

DSC01633

Pro financa donaco, flanke de la Kultura Asocio De Esperanto – kiun reprezentis Rosa López, en la redakcio aperis du novaj diktafonoj kun etaj stativoj.
Nome de la tuta redakcio koran dankon, karaj, pro via interesiĝo pri nia agado kaj la malavara kaj utila subteno!
Bla bla bla.

La Pordo – de Ale Kosabela

Alejandro ne dormas, evidente. Kaj, kion ne diri, tiu muzika iniciato lia sendube meritas grandan dankon! Ne nur, ĉar en la muzika filmeto videblas kaj ankaŭ aŭdeblas voĉoj de niaj karaj geamikoj. Ankaŭ, ĉar en la peco kolektiĝis veraj steluloj kies kontribuo en evoluon de nia kulturo muzika estas nekalkulebla! Ale, JoMo, Rogener, Amir, Ĵomart kaj Nataŝa, Jonny M., Jean-Claude, Kjara kaj ne nur. Eĉ eblas aŭdi voĉon de Flo sen kiu malfacile estus imagi nian muzikan merkaton. Legu pri la projekto kaj spektu fotojn. Ne KD, bedaŭrinde. Nur unuopaĵo, tamen en la plena kaj instrumenta versio.  

KD La pordo

Kien vi iros? Nova KD de Rafael Milhomem

Kien vi iros? estas titolo de la plej freŝa bita albumo de Rafael Milhomem. La muzika filmeto, kiu ilustras unu el la kantoj de tiu albumo, kantata de Karliene kaj Muniz, estas interesa ne nur pro la muzika formo, sed ankaŭ, ĉar la tekston verkis Marjorie Boulton. Jes, vi ne mislegis. Ŝia poemo tre interese sonas laŭ la roka koncepto. Interesiĝu pri tiu albumo kaj pli la pli frua en la retejo de Vinilkosmo: Rafael Milhomem.

Kien_vi_iros-Rafael_Milhiomem-400px

Aĉeteblas Nenifar’, KD de Gijom

Nuda, unu el la kantoj de la albumo

gijom nenifar

La ŝatantoj de Gijom Armide longe devis atendi tiun profesie regiastritan kaj nun ankaŭ profesie eldonitan albumon. La kantoj ja apartenas al kolekto bone konata, multfoje prezentita dum koncertoj, ankaŭ en retejo de la artisto de kiu ĉiu povis elŝuti ilin libere kaj ĝui. Tamen io alia posedi muzikon nur sur la ekrano en mp3-formo aŭ en manoj forme de vera kaj bele eldonita KD. Ŝatantoj de la muzikaj lum-diskoj do nun havas okazon aldoni ankaŭ ĉi-albumon al sia trezora E-kolekto.

Kajto en la ĝardena provizora studio

Kun plezuro ni prezentas al vi registritan speciale por aŭskultantoj de Varsovia Vento koncerton de Kajto, kiu sekvis en la ĝardena provizora studio en akompano de gastoj kaj plej multo el inter la redakcianoj. La filma koncerto (kiu elŝuteblas ankaŭ en la sona formo kadre de la 141a elsendo) daŭras 26:44 min.
Por vi Kajto elektis kantojn: Ĉi tiu Tag’; La Universala Arbo; La Pra-Eksplodo; Mi memoras; kaj Trinkkanto je la Vivo.
Agrablan aŭskultadon!

Aperis la 8a albumo de Kajto

kajto universala arbo

La Universala Arbo – iĝis jam la 8a albumo de konata kaj ŝatata Kajto, kiu ĉu duope aŭ kvarope ĉiam vekas flaman entuzjasmon dum koncertoj. Eldonita bite, en perfekta kvalito, la unuan fojon prezentita dum UK en Lahti, Finnlando, sendube estos trezora valoraĵo en via esperantista muzika kolekto. Ĉi-albumon prezentos ni tuj post la somero, sed se vi malpaciencas atendi, pli da informoj serĉu ĉe Vinilkosmo:

Angulo de Jorge Camacho 

jorge-1a

La Arkivejo de Varsovia Vento iĝas pli kaj pli riĉa je diversaj apartaj subpaĝoj, kiujn ni dediĉas al personecoj de la movado kaj kulturo esperantista. Post fondo de speciala Angulo de Miguel Fernández, unu el reprezentantoj de la Ibera Skolo, venis tempo per fondo de persona subpaĝo honorigi la sekvan membron de tiu poezia rondo.

La muzika ĝuo en la Blua horizonto

Kovrilo-Blua_horizonto-Kjara-250

Dum la Internacia Junulara Festivalo (IJF), la 19a de aprilo, sekvis oficiala prezento de la unua albumo de Kjara, en kiu vi trovos 10 kantojn en la muzika koktelo de ĵazo kaj mondmuziko. Registrita inter Italio kaj Novjorko, realigita kunlabore kun internacie famaj muzikistoj, verkita kun piedoj en la akvo, proksime al la maro, serĉas belecon ene kaj ekstere de ni dum vojaĝo al homa ekzisto. Ne banala muzika rakonto de travivaĵoj kaj sentoj el la koro de la homo sendube ravos vin ekde la unua ekaŭdo. Gustumu! 

Aŭskultu, ĝuu kaj komprenu

Kvankam renkontiĝas ni kun la kanzono esperantista sufiĉe ofte evidentiĝas, ke krom muziko ne vere turnas ni atenton pri kanto-teksto, kiun deziras prezenti kantisto. Jen la sekva video el serio: Aŭskultu, ĝuu kaj komprenu. Malgraŭ titolo tute ne temas pri botaniko. Mem konvinkiĝu.

Aŭskultu kaj ĝuu

jerzy3

Menciita de Agnieszka en la 136a elsendo Radio-Teatro de Varsovia Vento, en kiu vi trovos ĝis nun publikigitajn radio-dramojn de:

Harry Martinson “Aniaro” – en tri partoj,
Emilija Lapenna “Trompo” – tuto,
kaj de Izrael Lejzerowicz “El la Verda Biblio” – en ses partoj.

Klaku la ligilon por ĝui veran arton de nevivanta jam aktoro de la Pola Nacia Teatro Jerzy Fornal, kies voĉo konata estas ankaŭ pro la porinfana televida kurso “Mazi en Gondolando”. Malkaŝu kiun voĉe li ludis…

Nova KD – Ale kaj Vojaĝo!

ale k vojago

Alejandro Cossavella, pli konata kiel Ale Kosabela, iam ankaŭ ”La Porkoj”, verkis novajn kantojn kaj Jean-Claude Patalano kun la bando Vojaĝo akceptis produkti ilin en Francio. Kaj jen la rezulto!
Guston de la KD vi trovos en la 134a elsendo kie apud Ale prezentiĝos ankaŭ Anna de LPG kaj Jomart kun Nataŝa.

Ibera aŭ Iberia Skolo?

ibera
Dum tagmanĝo en la madrida inspira rondo – foto de Jorge Camacho

Kial Ibera ne Iberia Skolo? Ĉu fermita aŭ malfermita grupo? Ĉu la esperantista literaturo stagnas aŭ evoluas? Mikrofona renkontiĝo kun tri reprezentantoj de Ibera skolo Miguel Fernández, Jorge Camacho kaj Liven Dek kune – serĉu en:

La marŝadgrupo de Katalin Kovats

katalin1

Varsovia Vento aliĝis al lanĉado de ideo pri la marŝadgrupo de Katalin Kovats. En speciale dediĉita al tio ĉi subpaĝo vi trovas informojn, ligilojn kaj prezentitan en la 132a elsendo interparolon de Irek kun Katalin pri komencoj, spertoj kaj planoj de la ideo marŝadi. Ek do!

Rakonto de Flo pri rifuĝintoj el Katalunio

DSC05705

Miloj da katalunaj rifuĝintoj en la franca koncentrejo sur mara plaĝo sen trinkebla akvo, sen manĝo, inter ili gepatroj de Floréal Martorell… Trista rakonto pri apenaŭ konata epizodo de la interna hispana milito, tristaj konkludoj kaj komparo kun la nuna tempo…

Ĉu apero de nova stelo?

Jogaile

Iom subite sur la esperantista muzika firmamento aperis ĉarma Jogailė Čojūtė, la 16-jaraĝa knabino el Litovio, kiu kunlabore kun la korea grupo Pacon Kune prezentis kelkajn kantojn unue dum la 103a UK en Lisbono, sekve – antaŭ ĉio dank’ al penado de Unika el Koreio – dum la 34a Arkones en Pollando. Ĉu aperis do nova muzika stelo en Esperantujo? Mem konvinkiĝu. Mikrofona renkontiĝo kun Jogailė aŭskulteblas jam en tria parto de la 132a elsendo de Varsovia Vento.

La bita renaskiĝo de Amplifiki!

amplifiki

En 1986 en Esperantujon venis nova sento – la unua internacia rokbando! Ne temis tamen, kiel ĝis tiam kutime, pri apero de la sekvaj neesperantistaj artistoj, kiuj lernis nur kanti en Esperanto. Amplifiki, ĉar tiun nomon elektis kelkaj gejunuloj el Svedio, Danio kaj Francio, venis rekte el medio de la junularo esperantista. Du jaroj post fondiĝo de la bando aperis la unua kasedo, kiu iĝis kvazaŭ revolucia paŝo en ĝis tiam kvazaŭ tendenca esperantista muzika merkato. 30 jaroj post tiu evento, precipe dank’ al penado de Vinilkosmo, tiu unua kasedo estis enkomputiligita, prilaborita kaj nun akireblas en la bita formo. Pli da informoj serĉu en la retejo de Vinilkosmo, kaj kiel sonas la malnovaj konataj pecoj post la komputila prilaboro aŭdeblas en la 132a elsendo.

La mikrofona renkontiĝo kun Amplifiki

Amplifiki

Antaŭ vi unika registraĵo – renkontiĝo kun la plej signifa bando de la roka scenejo en Esperantujo nome Amplifiki. La renkontiĝo okazis dum la Internacia Junulara Festivalo en Kastel’ Sarda ’2014, kie sekvis ankaŭ koncerto de la grupo. La intervjuon pri la historio de la bando nome de Varsovia Vento gvidas Agata kaj Roĉjo. La intervjuo estis publikita kadre de la 101a elsendo kaj nun aperis en la arkivejo. Bonan re-/aŭskultadon, bla bla bla!

Intervjuo kun Jean-Claude Patalano

jean cloud

Fascinis nin laste duobla KD “Planedo nia – Vojaĝo”, iom brazileca, modern-ĵaza. Unue mi pensis, ke  Jean-Claude, saksofonisto, kiun iam mi ekkonis en Bjalistoko, nur partoprenis la registradon, sed ne – evidentiĝis, ke li ankaŭ kantas! Dum nia vizito en Tuluzo invititaj al hejmo de Jean-Claude renkontiĝis ni kun la artisto, multe babilis pri muziko, pri la influoj, ideoj, ĉe la okazo registris ni intervjuon, kiun plezure prezentas ni en la 129a elsendo.

Elektronikisto profesie, specialisto pri la kosma aparataro, muzikisto hobie, decidis sendi muzikan mesaĝon kiu donas vibran omaĝon al la Tero, sur kiu aperis vivo kaj kiu donis al la homaro ĉion, kion ĝi posedas. Vojaĝo estas do titolo, deklaro kaj ne nur. Antaŭ ol aperos la intervjuo gustumu muzikan mesaĝon de Jean-Claude Patalano kaj subtenu penadon de la artisto pere de via interesiĝo.

Mikrofona renkontiĝo kun JoMo en Tuluzo

JoMo_tul

En la tria parto de raporto pri la 4a SemEo, karde de la 128a elsendo, ĝuu ankaŭ la duan intervjuon kun Jomo, ĉi-foje rekte el Tuluzo, dum kiu krome vi ekscios la koncertajn planojn de Jean-Marc por ĉi-somero.

Intervjuo kun Jeanne-Marie Cash

Jeanne-Marie Cash

Karde de la 128a elsendo, en la dua parto de la raporto pri la 4a SemEo en Tuluzo, inter aliaj sonmaterialoj vi trovos ankaŭ intervjuon kun Jeanne-Marie Cash, iama volontulino de TEJO, sen kiu nia movado ne havus Pasportan Servon!

Ekskluzive – la varsovia prezentado de Miguel

DSC09185

Dum kiam la muzikistoj en nia retejo havas siajn muzikajn subpaĝojn demandis ni nin, kion fari kun la verkistoj kaj poetoj? Angulo, en kiu laŭ fluo de tempo ni prezentos diversforman aktivecon de ili, ŝajnis trafa elekto…

Jacques Brel en Esperanto 

brel1

Marte en 2018 aperis tre interesa muzika albumo, en kiu La Kompanoj kantas kantojn de la franca bardo Jacques Brel en Esperanto. Respondojn, kiuj estas la kompanoj, kiuj kantas kiun kanton, vi trovos ĉe > Vinilkosmo.

Jorge Camacho dum la 9a JES ’2017

Unu el la gastoj, kiuj proponos al vi ĉiu-tagan atelieron „Kiel esprimi sin
en Esperanto poezie”, estos Jorge Camacho, kiu diras pri si mem:
“Mi estas poeto de l’ naturo, de la obskuro kaj la klaroskuro,
de la paseo kaj de la futuro…”.
En la programo ankaŭ renkontiĝo kun la poeto, diskutoj pri poezio
kaj prezentado de poemoj dum la nokta programo en Gufujo.Intervjuo kun Jorge Camacho en la 118a elsendo.

JES – Junulara E-SemajnoAliĝu!
26.12.2017 – 2.01.2018 Szczecin (Ŝĉecino) Pollando.

Konferenco pri la 100 jara mortdatreveno

Rememoro el la renkontiĝo de la esperantistoj ĉe la monumento-tombo de Ludoviko L. Zamenhof 100 jaroj post lia morto.

La mikrofonaj renkontiĝoj kun Flo

flo2a
Flo – Floréal Martorell

Kolektitaj intervjuoj kun Flo pri historio de lia vivo kaj agado, pri Eurokka, Rok’ Gazet‘, Vinilkosmo, kaj pri muziko kaj Esperanto.  

Bona Espero – Idealo kaj realo

BE kovrilo

Kun plezuro ni prezentas al vi 10 el 20 ĉapitroj de fascina, realigita forme de sonlibro, intervjuo de Roman Dobrzyński kun Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia pri Bona Espero.

La Perdita Generacio filme – Alia aventuro

Kanto, kiu malfermas la 120an elsendon. Kantas Anna Burenius.

Remenoro pri Ago-Semajno ’2006

El ciklo de primovadaj filmetoj rememora bildo pri la novjara evento Ago-Semajno 2006-2007, aranĝo i.a. surbaze de kiu fondiĝis la nuna JES, Junulara Esperanto-Semajno.

Kim J. Henriksen – Alia mondo eblas

La sekva video-peco el koncertoj de la 8a JES.

i.d.c – Felisedo de nokto

Video-peco el lanĉkoncerto de “La Granda Aventuro” dum la 8a JES.
Informoj pri La Granda Aventuro,

Jonny M. – Ni estas fortaj – subtekstita

El la serio “Aŭskultu, ĝuu kaj komprenu” nun en nia jutuba kanalo nova video-peco de Jonny M. el la koncerto dum la 8a JES. Ni estas fortaj – el albumo KreaktivaPri Jonny M. ĉe Varsovia Vento.

Eta rememoro el la 8a JES kun LPG

Kaj se vi ŝatas LPG’on nepre vizitu ilian subpaĝon:

Apero de nova albumo de Jonny M.

Dum la novjaraj eventoj, inter ili dum la 8a JES, sekvis serio de lanĉaj koncertoj de Jonny M. pri la nova albumo Kreaktiva. Ĝi enhavas ne nur tradician KDon kun ankoraŭ nepublikitaj kaj novaj pecoj, sed ankaŭ DVDon kun videoj kaj filmaj aldonaĵoj.

Baldaŭ videoj el la JESa koncerto – nun eksciu iom pli pri la nova albumo Kreaktiva – legu pli… Pri Jonny M. ĉe Varsovia Vento.

La Granda vinila Aventuro kun i.d.c.

La 29an en la 8a JES dum kiel ĉiam eksterordinara koncerto Éric Languillat, prezentanta sin sub nomo i.d.c. prezentis al la publiko ne nur kolekton de la novaj komponaĵoj sed ankaŭ veran vinilan diskon, flav-koloran, kion vi povas vidi sur la foto. La disko estas tre trafe kompilita, kaj por la ŝatantoj de iom elektronikeca muziko akcepto de tiu propono estas vere La Granda Aventuro!

La dua intervjuo kun Jonny M.


Iom ligita kun lanĉo de la nova KD, Kreaktiva, kiu sekvos januare dum la JES kaj Luminesk’, kaj aprile dum PSI, kompletigo de la subpaĝo je la dua intervjuo kun Jonny M – rimarku subtekstitan videon.

La 76a Hispana Esperanto-Kongreso

Realigita kunlabore kun VV filmo de Roman Dobrzyński pri Aragono, regiono de la 76a Hispana E-Kongreso, ilustrigata la 125an elsendon.

Ampleksa sonraportoj:

Zibi ankaŭ pri Varsovia Vento

Se vi ŝatas spekti nelongajn amikajn filmetojn rekomendas ni viziti kaj ekŝati la jutuban kanalon de Zibi, kiu filmis ankaŭ nin dum nia lasta vizito en la nordokcidenta pola urbo Ŝĉecino (Szczecin). Vizitu kaj abonu VBlogon!

La kvina intervjuo kun Gijom Armide


En la subpaĝo de Gijom Armide aperis publikita en la 107a kaj 108a elsendoj la kvina, preskaŭ hora intervjuo kun la artisto. Se vi ne konas Gijom estas okazo ekkoni lin laŭ intervjuoj ekde la unua koncerto en 2009 dum la 1a JES en Zakopane kaj vidi la koncertajn filmetojn. En plano, venontjare, publiko de ampleksaj fragmentoj el registritaj koncertoj.
Bonan re-/aŭskultadon!

Platano ĉe Varsovia Vento

Ĵus estis iom rearanĝita subpaĝo de Platano, kiu ankoraŭ evoluos venontjare je publikitaj jam en diversaj elsendoj intervjuoj. Platano’n sursceneje vi povos nun ekkoni pro du aldonitaj filmetoj. >

La jutuba kanalo “podkasto viavento

Pli kaj pli kompletiĝas la muzikaj kaj primovadaj filmetoj ĉe nia jutuba kanalo: podkasto viavento. Ĵus aperis la novaj koncertaj filmetoj, inter ili  ĝuste tiu: Eterna Lumo – Tone & Jonny M.

La 75a Hispana Kongreso de Esperanto

Hispana Esperanto-Federacio invitas vin partopreni en la eksterordinara kaj jubilea la 75a Hispana Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 30a de junio ĝis la 4a de julio 2016, en Herrera del Duque. Interesiĝu pri riĉa kaj zorge preparata programo - informoj.

Nova filmeto kun Anjo Amika

Registrita dum la 32a Arkones – pri Anjo Amika legu ĉe ŝia subpaĝo
en nia retejo: Anjo Amika.

Mikaelo Bronshteyn

Registrita dum la 75a Hispana Kongreso de Esperanto intervjuo kaj koncerto kun Mikaelo Bronshteyn, troveblas en la-116a-elsendo de Varsovia Vento. En la tria parto ampleksa fragmento de la ekskursa koncerto en Guadalupe, kies eta fragmento spekteblas ankaŭ filme.

Renkontiĝoj kun Roman Dobrzyński 

Komenca kolekto de la mikrofonaj renkontiĝoj kun Roman Dobrzyński pri diversaj temoj, jam publikitaj en la elsendoj.

Intervjuo kun Emanuele Rovere

Registrita dum Arkones ’2010 intervjuo kun Manuele (Emanuele Rovere)
Pri la artisto Irek kaj recenze Mariana Evlogieva - La intervjuo.

Ekskluziva koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa

Ekskluziva koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa filme – kun subtekstoj.

Registrita nokte inter la 1a kaj 2a de januaro 2016 ekskluziva koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa speciale por la aŭskultantoj de nia podkasto.

Modernigo de la subpaĝo


Dum la 4a Junulara E-Semajno

Paŝo post paŝo moderniĝas nia retejo, en kiu apud la sonaj materialoj aperas ankaŭ la filmaj. Post aktualigo en la subpaĝoj de Gijom Armide kaj Anjo Amika venis tempo por La Perdita Generacio – bonvenon!

Dum la 6a JES

Simpla bildo pri la novjara JES

Fine da la 2014a jaro en la germana urbeto Weißwasser (Blankakvo) sekvis la 6a Junulara E-Semajno dum kiu muzike prezentiĝis inter alie Jonny M., Ĵele, Bertilo kaj Birke kaj Kapriol’. Iom daŭros por munti ĉiuj filmo-materialojn el la evento, sed nun almenaŭ iom vi povas ĝui la koncertan etoson:

Ĝis nun faritaj (afiŝitaj ĉe Fejsbuko) koncertaj filmetoj el la 6a JES:

Jonny M. - Al la liberec’Majstroj de l’diskej’,
ĴeLe – Ĵenia kaj Lena – Se mi imagas,
Kapriol’ -  La kavalir’ kaj junulin’.

Dokumenta filmo pri Arkones

En nia subpaĝo de Arkones nun spekteblas la 3-parta filma dokumento pri la 30aj Artaj Konfrontoj en Esperanto:

Novaj muzikaj filmetoj

En nia subpaĝo de Arkones nun spekteblas la 3-parta filma dokumento

2416t

Finiĝis la jubilea 30a Arkones, la artaj konfrontoj en Esperanto, kiu ĉiu-jare fermas la studentan sesion pri lingvistiko ĉe la universitato de Adam Mickiewicz en Poznań. La oficialan retejon de Arkones vi trovos forme de reklamo en la maldekstra menuo kaj jen, speciale por vi, la unuaj filmetoj el la koncertoj de tiu evento:

Anjo Amika Volus mi, volus ne…,
Bertilo kaj Birke - Lasu min sonĝi,
Kajto - Mi memoras,
Birke kaj Bertilo - La kolombo,
Zuzanna Kornicka - La lingvo por ni.

Intervjuo kun Jonny M.

jonny-m-a
Regeo en la movado esperantista?
Jes! Jonny M.!

Jonny M. ĉe Varsovia Vento filme:

Intervjuo kun Toñe

 

tone

Tre interesa intervjuo kun reprezentanto de rep-muziko Toñe el Brazilo. Ni rekomendas!

Toñe ĉe Varsovia Vento filme:

La granda internacia teatro Verda Banano

verda-banano

Postspektakla intervjuo kun Georgo Handzlik kaj Saŝa Pilipović
pri kuna teatrumado kaj Historio de la Universalaj Kongresoj.

Novaj muzikaj filmetoj

  • Kim J. Henriksen & Martin Wiese - Aline,
  • Martin Wiese & Kim J. Henriksen - Marie.

Plenan kolekto-liston de la filmetoj serĉu en la arkivejo.

La revuo Kontakto

resize-of-kontakto-1

Okaze de la 50-jariĝo de Kontakto nia elsendejo decidis krei apartan subpaĝon, en kiu ni prezent-as/-os sonmaterialojn rilatantajn nur al la eldonaĵo. Kiel la unuan, el la serio, ni proponas intervjuon kun Rogener Pavinski, la nuna redaktoro de la revuo.

Intervjuo kun Anjo Amika

anjoamika
Anjo Amika dum la koncerto

Anjo Amika koncertas ekde 1978 kiam ŝi iĝis profesia kantistino ĉe la hungara radio. Ŝi kantas en Esperanto ekde 1984. Ŝi eksciis pri Esperanto en 1971 ankoraŭ kiel knabino, sed esperantistiĝis en 1981 por ĝis nun aktive partopreni la esperantistan kulturon kaj vivon. Pli multe pri Anjo eksciu mem el la intervjuo.

Intervjuo kun Julián Hernández

julian_hernandez
Julián Hernández dum la intervjuo

Juliano estas instruisto, kantisto, kaj nacia estrarano de KEA… Laŭ Vikipedio. Private? Li estas homo, kaj Dio donu, ke pli multe da tiel amikemaj, viglaj kaj flamaj esperantistoj aperu en la movado nia!…

Intervjuoj kun Glebo Maltsev

pichismo

Se vi dezras scii, kien ni povas ĝis-iri en evoluo de la internacia kulturo, nepre aŭskultu! La plej originalaj kaj frenezaj muzikaj intervjuoj
de Varsovia Vento, Glebo Maltsev pri Piĉismo kaj pri Idiotroniko. Bonan re-/aŭskultadon! :) ))

Kompletigo de intervjuoj kun i.d.c.

20101230_eric

Post lasta interparolo dum la 3a JES en Gdansko, publikita en la 77a elsendo, venis konforma tempo kompletigi ĉiujn intervjuojn kun Éric Languillat, kun kiu la unua okazis dum la 62a IJK en Sarajevo. Kio ekde tiam ŝanĝiĝis en la arta vivo de la muzikisto mem esploru. Bonan re-/ aŭskultadon!

La karibaj raportoj de Ari el Kubo

ari

Pro relativa reguleco de informoj pri la esperantista aktiveco en Kubo, kiu kunlabore alsendas al ni Ari, ni decidis krei apartan subpaĝon pri la kubaj novaĵoj, kie vi trovos ne nur la nunan, sed ankaŭ la antaŭajn sonraportojn. Bonan re-/ aŭskultadon!

Intervjuo kun Solotronik

solo_

Solotronik  (Eduardo Vargas) estas esperantisto el Hispanio, profesie muzikisto, konata pro elektronikaj rok-bandoj Lokomotora Keromnés kaj Ribbentrop Faktorio. Intervjuo kun Solo jam en akrivejo! Bonan re-/ aŭskultadon!

Intervjuo kun Johannes Mueller

johannes

Esperantisto el Germanio, private material-inĝiniero, en Esperantujo instruisto de Esperanto kaj amatora, plena de flamo muzikisto… Publikita en la 63a elsendo muzika intervjuo kun Johannes jam en akrivejo de Varsovia Vento-Elsendoj. Bonan re-/ aŭskultadon!

Intervjuo kun Eterne Rima

Eterne Rima_

Eterne Rima, poldevena esperantisto el Japanio, apartenas ĉefe al la hip-hop’a branĉo de la muzika merkato. /…/ Publikita en la 59a elsendo muzika intervjuo kun unu el la plej ĉefaj rap-muzikistoj de la movado jam en akrivejo de Varsovia Vento-Elsendoj. Bonan re-/ aŭskultadon!

Kia animacio en E-o plej interesus vin?

cxapeloj

La 70a elsendo enhavas interparlon kun Simono Keith Barney, la kreinto de la unua animacia filmeto en Esperanto “Ĉapeloj“. Dume Simono petas la aŭskultantaron pri helpo decidi, pri kiu animacia filmeto nun plej valoras okupiĝi?

Intervjuo kun Melono

melono

En la arkivejo de VVE ĵus aperis la muzika intervjuokun Melono. Melono ne estas vaste konata en la movado esperantista. Eble, ĉar ĵazo, kiun li ludas, ne bezonas lingvon alian ol sia propra, muzika… Bonan re-/aŭskultadon!

Esperanta Kinofestivalo “Kino sen limoj”

kino_festivalo

La Unua Esperanta Kinofestivalo okazos de la 10-a ĝis la 13-a de julio en San-Paŭlo, Brazilo. Ĉiu ajn povas partopreni en la konkursa programo!

Rogener ankaŭ pri E@I kaj Tormenta

rogener0
Bonvenon en la arkivejon re-/ aŭskulti du intervjuojn kun Rogener Pavinsky, kantisto de Supernova, nun redaktoro de la revuo Kontakto. En la unua intervjuo Rogener rakontas pri la esperantista muzikumado, en la dua mencias pri kreado de film-serio “Esperanto Estas” kaj sia blazila rok-bando Tormenta.

Intervjuo kun FAMo

FaMo

En la arkivejo aperis muzika intervjuo kun Fabrice Morandeau, FAMo, la franca kantisto. Intervjuo estis registrita aprile de 2010 kaj publikita
en la 58a VVE. FAMon intervjuas Irek.

ĴomArtaĵoj 2 – La Arĝenta Albumo

jn_argenta

Ĝi enhavas 12 kantojn kaj ekzistas dume nur ciferece. Bonan aŭskultadon!

Pasporta Servo…

ps1

Karaj vojaĝemuloj… la projekto Pasporta Servo 2.0 jam malfermas
al ĉiuj la aliĝon al la servo… do membriĝu kaj ni ĉiuj plibonigu ĝin!

Vi rajtas mem anonci ion

Se vi deziras, ke la mesaĝo aspektu bele kaj havu bildon kontaktiĝu
kun la redakcio: podkasto(ĉe)onet.eu

5 komentoj

  1. Mi gratulas vin!
    El Ganao.

  2. “Komerco”, la listo de IKEF ĉe Google Groups.
    Retpaĝo: http://groups.google.com/group/komerco/
    Por aliĝi, skribu al komerco+subscribe@googlegroups.com
    Por eksiĝi, skribu al komerco+unsubscribe@googlegroups.com
    IKEF: http://sites.google.com/site/ikefesperanto/
    Serĉilo en Esperanto: http://www.google.com/intl/eo/

  3. Karaj Geamikoj
    Mi deziras inviti vin partopreni en la serĉo de la diversaj tradukoj de naciaj himnoj de la mondo al Esperanto, vizitu nian paĝon ĉe FACEBOOK por vidi kiujn himnojn ni havas jam esperantigitaj kaj kiujn ni tradukas. dankon
    wbejaranomx@hotmail.com

  4. La sekva renkontiĝo de la Milvokia Esperanto-Grupo estas Sabate la 5an de Marto, je 2:00 ptm. La loko estos Wauwatosa Public Library, 7635 West North Ave.,
    Wauwatosa, WI 53213. Ni instigas homojn porti maskojn, malgraŭ vakcinado. Ni ankaŭ estos konektitaj interrete. Jen la ligilo: https://hangouts.google.com/call/VWApgXfSki7ZiSRn3Y5YACEI

Komentoj estas fermitaj.