Intervjuo kun Fabrice Morandeau, FAMo

FaMo
Fabrice Morandeau, FaMo.

Elŝutu intervjuon

Fabrice Morandeau, en Esperantujo pli konata kiel FAMo, ŝatas akordeonon kaj gitaron. Ne nur li, fakte. Sed pri FAMo, se mi kapablus nur verki bonajn artikolojn, sendube mi ŝatus skribi pli multe. Grave li impresis min dum kiam mi venis kun mikrofono al lia pariza loĝejo. Lia perfekta Esperanto, ĝentileco kaj pensmaniero, kiun mi ĝuis dum la interparolo, tuj vekis mian simpation. Post reveno hejmen, kiam mi komencis prilabori la materialon, mi turnis atenton ankaŭ pri la tekstoj de liaj kantoj. Faru samon, se vi amas nian internacian lingvon – mi rekomendas. Ĉar tiu pli anonima ol konata muzikisto de nia movado prezentas la plej altan nivelon de la kanto-arto.
Mi povas nur bedaŭri, ke ne aĉeteblas KDoj kun lia muziko. La kialo estas simpla, karakteria en nia movado. Kiu pagos pro la eldono, kiu aĉetos? Ĝuu do almenaŭ tion, kion dank’ al lia permeso mi povas nun prezenti. Tamen mi promesas. Se denove mi vizitos FAMon vi aŭdos pli multe.

Irek

Intervjuo registrita aprile de 2010 en Parizo,
publikita en la 58a VVE, intervjuis Irek,
tempo-daŭro 26:22.

kopia-100420-040

Kromregistraĵoj:

FAMo – Ali Bensali (tempo-daŭro 2:38)

FAMo – La strebo (tempo-daŭro 2:29)

FAMo – La sudo / eldonita sur bendo, (tempo-daŭro 4:14)

Ligoj: MySpace.

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 542 907 złych chłopców.