Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn.
Listo de atingeblaj jam rete filmetoj de Varsovia Vento troveblas en la Arkivejo en la fino de la subpaĝo.
Filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.
Novaĵoj
Bona Espero – Idealo kaj realo
Kun plezuro ni prezentas al vi 10 el 20 ĉapitroj de fascina, realigita forme de sonlibro, intervjuo de Roman Dobrzyński kun Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia pri Bona Espero.
2018.02.12 Kompletigado de la elsendoj
Apud muntado de la 127a elsendo daŭras kaŝitaj laboroj pri la retejo, i.a. kompletigado de ĉiuj elsendoj ekde la unua ĝis aktuala. Jen listo de nun atingeblaj programoj – sufiĉas klaki en la nombron por salti al konforma paĝo. Tiu listigo ripetiĝas kaj estos aktualigota en la Arkivejo.
126, 125, 124, 123, 122, 121, 120, 119, 118, 117, 116, 115, 114,
113, 112, 111, 110, 109, 108, 107, 106, 105, 104, 103, 102, 101, 100,
99, 98, 97, 96, 95, 94, 93, 92, 91, 90, 89, 88, 87, 86, 85, 84, 83,
82, 81, 80, 79, 78, 77, 76, 75, 74, 73, 72, 71, 70, 69, 68, 67, 66,
65, 64, 63, 62, 61, 60, 59, 58, 57, 56, 55, 54, 53, 52, 51, 50,
49, 48, 47, 46, 45, 44, 43, 42, 41, 40 > pli en la Arkivejo.
2018.01.31 La mikrofona renkontiĝo kun Amplifiki
Antaŭ vi unika registraĵo – renkontiĝo kun la plej signifa bando de la roka scenejo en Esperantujo nome Amplifiki. La renkontiĝo okazis dum la Internacia Junulara Festivalo en Kastel’ Sarda ’2014, kie sekvis ankaŭ koncerto de la grupo. La intervjuon pri la historio de la bando nome de Varsovia Vento gvidas Agata kaj Roĉjo. La intervjuo estis publikita kadre de la 101a elsendo kaj nun aperis en la arkivejo. Bonan re-/aŭskultadon, bla bla bla!
2018.01.18 Teknikaj laboroj pri la retejo
Komenciĝis anoncitaj gravaj laboroj pri la retejo mem por ke ĝi estu traktata de la sistemoj kiel la sekura, due eblas jam senprobleme vidi la retejon kaj aŭskulti ĉiujn programojn kaj krom-materialojn en la akrivejo pere de aptelefonoj.
Kontrolu, ĉu ankaŭ ĉe vi ĉio enordas – dankon! Bla bla bla
2017.11.18 La 76a Hispana Esperanto-Kongreso
Realigita kunlabore kun VV filmo de Roman Dobrzyński pri Aragono, regiono de la 76a Hispana E-Kongreso, ilustrigata la 125an elsendon.
Ampleksa sonraportoj:
2017.05.07 Konferenco pri la 100 jara mortdatreveno de L. L. Zamenhof
- Sonraporto pri la konferenco en Varsovio.
Kanto, kiu malfermas la 120an elsendon. Kantas Anna Burenius.
2017.02.01 Remenoro pri Ago-Semajno ’2006
El ciklo de primovadaj filmetoj rememora bildo pri la novjara evento Ago-Semajno 2006-2007, aranĝo i.a. surbaze de kiu fondiĝis la nuna JES, Junulara Esperanto-Semajno.
2017.01.20 Kim J. Henriksen – Alia mondo eblas
La sekva video-peco el koncertoj de la 8a JES.
2017.01.18 i.d.c – Felisedo de nokto
Video-peco el lanĉkoncerto de “La Granda Aventuro” dum la 8a JES.
Informoj pri La Granda Aventuro,
2017.01.17 Jonny M. – Ni estas fortaj – subtekstita
El la serio “Aŭskultu, ĝuu kaj komprenu” nun en nia jutuba kanalo nova video-peco de Jonny M. el la koncerto dum la 8a JES. Ni estas fortaj – el albumo Kreaktiva. Pri Jonny M. ĉe Varsovia Vento.
2017.01.09 Eta rememoro el la 8a JES kun LPG
Kaj se vi ŝatas LPG’on nepre vizitu ilian subpaĝon:
2017.01.02 Apero de nova albumo de Jonny M.
Dum la novjaraj eventoj, inter ili dum la 8a JES, sekvis serio de lanĉaj koncertoj de Jonny M. pri la nova albumo Kreaktiva. Ĝi enhavas ne nur tradician KDon kun ankoraŭ nepublikitaj kaj novaj pecoj, sed ankaŭ DVDon kun videoj kaj filmaj aldonaĵoj.
Baldaŭ videoj el la JESa koncerto – nun eksciu iom pli pri la nova albumo Kreaktiva – legu pli… Pri Jonny M. ĉe Varsovia Vento.
2016.12.29 La Granda vinila Aventuro kun i.d.c.
La 29an en la 8a JES dum kiel ĉiam eksterordinara koncerto Éric Languillat, prezentanta sin sub nomo i.d.c. prezentis al la publiko ne nur kolekton de la novaj komponaĵoj sed ankaŭ veran vinilan diskon, flav-koloran, kion vi povas vidi sur la foto. La disko estas tre trafe kompilita, kaj por la ŝatantoj de iom elektronikeca muziko akcepto de tiu propono estas vere La Granda Aventuro!
2016.12.09 La dua intervjuo kun Jonny M.
Iom ligita kun lanĉo de la nova KD, Kreaktiva, kiu sekvos januare dum la JES kaj Luminesk’, kaj aprile dum PSI, kompletigo de la subpaĝo je la dua intervjuo kun Jonny M – rimarku subtekstitan videon.
2016.12.07 Zibi ankaŭ pri Varsovia Vento
Se vi ŝatas spekti nelongajn amikajn filmetojn rekomendas ni viziti kaj ekŝati la jutuban kanalon de Zibi, kiu filmis ankaŭ nin dum nia lasta vizito en la nordokcidenta pola urbo Ŝĉecino (Szczecin). Vizitu kaj abonu VBlogon!
2016.12.06 La kvina intervjuo kun Gijom Armide
En la subpaĝo de Gijom Armide aperis publikita en la 107a kaj 108a elsendoj la kvina, preskaŭ hora intervjuo kun la artisto. Se vi ne konas Gijom estas okazo ekkoni lin laŭ intervjuoj ekde la unua koncerto en 2009 dum la 1a JES en Zakopane kaj vidi la koncertajn filmetojn. En plano, venontjare, publiko de ampleksaj fragmentoj el registritaj koncertoj.
Bonan re-/aŭskultadon!
2016.12.04 Platano ĉe Varsovia Vento
Ĵus estis iom rearanĝita subpaĝo de Platano, kiu ankoraŭ evoluos venontjare je publikitaj jam en diversaj elsendoj intervjuoj. Platano’n sursceneje vi povos nun ekkoni pro du aldonitaj filmetoj. >
2016.11.29 La provizora jutuba kanalo “podkasto viavento“
Pli kaj pli kompletiĝas la muzikaj kaj primovadaj filmetoj ĉe nia jutuba kanalo: podkasto viavento. Ĵus aperis la novaj koncertaj filmetoj, inter ili ĝuste tiu: Eterna Lumo – Tone & Jonny M.
2016.11.13 Nova filmeto kun Anjo Amika
Registrita dum la 32a Arkones – pri Anjo Amika legu ĉe ŝia subpaĝo
en nia retejo: Anjo Amika.
2016.10.16 Intervjuo kaj koncerto de Mikaelo Bronshteyn
Registrita dum la 75a Hispana Kongreso de Esperanto intervjuo kaj koncerto kun Mikaelo Bronshteyn, troveblas en la-116a-elsendo de Varsovia Vento. En la tria parto ampleksa fragmento de la ekskursa koncerto en Guadalupe, kies eta fragmento spekteblas ankaŭ filme.
2016.04.20 Renkontiĝoj kun Roman Dobrzyński
Komenca kolekto de la mikrofonaj renkontiĝoj kun Roman Dobrzyński pri diversaj temoj, jam publikitaj en la elsendoj.
2016.04.06 Intervjuo kun Emanuele Rovere
Registrita dum Arkones ’2010 intervjuo kun Manuele (Emanuele Rovere)
Pri la artisto Irek kaj recenze Mariana Evlogieva - La intervjuo.
2016.01.01-02 Ekskluziva koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa
Ekskluziva koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa filme – kun subtekstoj.
Registrita nokte inter la 1a kaj 2a de januaro 2016 ekskluziva koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa speciale por la aŭskultantoj de nia podkasto.
2015.02.01 Modernigo de la subpaĝo
Paŝo post paŝo moderniĝas nia retejo, en kiu apud la sonaj materialoj aperas ankaŭ la filmaj. Post aktualigo en la subpaĝoj de Gijom Armide kaj Anjo Amika venis tempo por La Perdita Generacio – bonvenon!
2015.01.21 Dum la 6a JES
Simpla bildo pri la novjara JES
Fine da la 2014a jaro en la germana urbeto Weißwasser (Blankakvo) sekvis la 6a Junulara E-Semajno dum kiu muzike prezentiĝis inter alie Jonny M., Ĵele, Bertilo kaj Birke kaj Kapriol’. Iom daŭros por munti ĉiuj filmo-materialojn el la evento, sed nun almenaŭ iom vi povas ĝui la koncertan etoson:
Ĝis nun faritaj (afiŝitaj ĉe Fejsbuko) koncertaj filmetoj el la 6a JES:
Jonny M. - Al la liberec’, Majstroj de l’diskej’,
ĴeLe – Ĵenia kaj Lena – Se mi imagas,
Kapriol’ - La kavalir’ kaj junulin’.
2015.01.16 Dokumenta filmo pri Arkones
En nia subpaĝo de Arkones nun spekteblas la 3-parta filma dokumento pri la 30aj Artaj Konfrontoj en Esperanto:
La Artaj Konfrontoj en Esperanto – Arkones
2014.11.08 Interesaj ŝanĝoj en la retejo
Komenciĝis eta plimodernigo kaj kompletigado de la podkasta retejo. La plej grava ŝanĝo, krom nova teksta kaj sona enhavo, estas aldono de laŭtemaj filmetoj, kiujn ĝis nun vi povis spekti nur ĉe la fejsbuka paĝo de Varsovia Vento. La ŝanĝoj iĝas do la unua paŝo krei nian agadon pli utila, kion vi povas rimarki jam ĉe la 103a elsendo.
Jen denove redaktitaj subpaĝoj:
2014.10.05 Novaj muzikaj filmetoj
En nia subpaĝo de Arkones nun spekteblas la 3-parta filma dokumento
Finiĝis la jubilea 30a Arkones, la artaj konfrontoj en Esperanto, kiu ĉiu-jare fermas la studentan sesion pri lingvistiko ĉe la universitato de Adam Mickiewicz en Poznań. La oficialan retejon de Arkones vi trovos forme de reklamo en la maldekstra menuo kaj jen, speciale por vi, la unuaj filmetoj el la koncertoj de tiu evento:
Anjo Amika - Volus mi, volus ne…,
Bertilo kaj Birke – Lasu min sonĝi,
Kajto – Mi memoras,
Birke kaj Bertilo – La kolombo,
Zuzanna Kornicka – La lingvo por ni.
2014.06.22 Sonraporto de Ari pri KERo ’2014
Ari kun “Amindaj”-geamikoj dum la KERo ’2014
Ampleksa sonraporto de Ari pri la 3a Kuba Esperanta Renkontiĝo “KERo 2014“, okazinta inter 12-16 marto 2014 en Kampadejo “Dos Hermanas” en Carretera al Moncada, Viñales, Pinar del Río, en Kubo.
2014.04.09 Intervjuo kun Jonny M.
Regeo en la movado esperantista?
Jes! Jonny M.!
Jonny M. ĉe Varsovia Vento filme:
- Jonny M. – Diru mi nun,
- Jonny M. & Toñe – Regeo regu nin, – Eterna Lumo,
2014.03.28 Intervjuo kun Toñe
Tre interesa intervjuo kun reprezentanto de rep-muziko Toñe
el Brazilo. Ni rekomendas!
Toñe ĉe Varsovia Vento filme:
- Toñe & Jonny M. – Regeo regu nin, – Eterna Lumo,
- Toñe – Verva Virin’, – Nova Kanto.
2013.12.08 La granda internacia teatro Verda Banano
Postspektakla intervjuo kun Georgo Handzlik kaj Saŝa Pilipović
pri kuna teatrumado kaj Historio de la Universalaj Kongresoj.
2013.11.07 Reveno al FESTO ’2013
- Ĵomart kaj Nataŝa – Delonge vivas mi trankvile,
- Jonny M. – Diru mi nun,
- Kajto – Tohuvabohuo.
2013.10.30 Kim & Martin Amplifiki’umas
2013.10.19 Filme Platano dum FESTO
2013.10.15 Muzika filmeto el Arkones
2013.10.11 Novaj muzikaj filmetoj
La unuaj filmetoj el la koncertoj de ĉi-jara FESTO
en Belgio, pri kiu ampleksan sonraporton
vi trovos en la 93a elsendo.
- Nikolin’ – Somertemp’,
- Nikolin’ – Fia Parizo.
- Kapriol’ – Logas la aventur,
- Kapriol’ – La dolĉo de la majo,
- Kapriol’ – Dancu kaj kantu,
- Kapriol – Seljedanco.
Plenan kolekto-liston de la filmetoj serĉu en la arkivejo.
2013.04.07 La karibaj raportoj de Ari el Kubo
Post tempo de lernado Ari el Kubo bondeziras kaj informas pri:
- resumo de la plej gravaj okazintaĵoj de la JSK en 2012,
- kursoj ĉe la sidejo de KEA,
- Librofoiro 2013,
- KERo 2013,
- kelkaj vortoj omaĝe al la prezidento de Venezuelo Hugo Chávez.
Klaku: la Raporto… Kaj bonan aŭskultadon!
2013.03.10 La 2a intervjuo kun Gijom Armide
Gijom kun Veronika – “Paroloj” dum la 3a JES
Ha! Tiu koncerto estis neforgesebla travivaĵo. Ne nur, ke dum
la prezentado aperis novaj komponaĵoj, sed ankaŭ, ĉar Gijom
invitis kunkanti geamikojn, inter ili Veronika (sur la foto),
kaj Éric. Ambaŭ kunaj kantoj aŭdeblas en la intervjuo!
Subpaĝo kun la intervjuoj kun Gijom.
2013.02.10 La revuo Kontakto
Okaze de la 50-jariĝo de Kontakto nia elsendejo decidis krei
apartan subpaĝon, en kiu ni prezent-as/-os sonmaterialojn
rilatantajn nur al la eldonaĵo. Kiel la unuan, el la serio,
ni proponas intervjuon kun Rogener Pavinski,
la nuna redaktoro de la revuo.
Intervjuo kun Rogener Pavinski.
2013.01.20 Intervjuo kun Anjo Amika
Anjo Amika dum la koncerto
Anjo Amika koncertas ekde 1978 kiam ŝi iĝis profesia kantistino
ĉe la hungara radio. Ŝi kantas en Esperanto ekde 1984.
Ŝi eksciis pri Esperanto en 1971 ankoraŭ kiel knabino, sed esperantistiĝis
en 1981 por ĝis nun aktive partopreni la esperantistan kulturon
kaj vivon. Pli multe pri Anjo eksciu mem el la intervjuo.
2012.12.16 Intervjuo kun Julián Hernández
Julián Hernández dum la intervjuo
Juliano estas instruisto, kantisto, kaj nacia estrarano de KEA… Laŭ Vikipedio.
Private? Li estas homo, kaj Dio donu, ke pli multe da tiel amikemaj, viglaj
kaj flamaj esperantistoj aperu en la movado nia!…
2012.12.08 La karibaj raportoj de Ari el Kubo
Ĉi-foje dum duonhora elsendo de Ari el Kubo:
- prelego de Maritza Gutiérrez pri Strategia Vizio de UEA,
- raporto pri JuSKA 2012 – Junulara Somera Komuna Aranĝo,
- vizito de la Ĝenerala Direktoro de la Centra Oficejo Osmo Buller,
En la gvidata de Ari programo vi aŭdos vive registritajn sonraportojn
pri la menciitaj okazaĵoj, partojn de la prelegoj, diskutoj, rakonton
de Osmo Buller pri lia esperantistiĝo kaj ne nur.
Klaku la foton por salti en la ĝustan paĝon.
Bonan aŭskultadon!
2012.11.17 La kvara mikrofona renkontiĝo kun LPG
Tomio kaj Anna… La Perdita Generacio.
La kvara intervjuo,
plena de vive kaptita, ludita speciale por vi muziko, registrita estis nokte,
sur la korta benko, iom post la koncerto de LPG dum la SES en Slovakio.
Kantantaj kaj parolantaj antaŭ la mikrofono Tomio, Karen,
Anna kaj Henjo. Mojosa, neforgesebla renkontiĝo.
Klaku la foton por salti en la ĝustan paĝon.
Bonan re-/ aŭskultadon!
La plej proksima, lanĉanta tute freŝan diskon de LPG koncerto,
okazos dum la 4a JES ‘2012 en Naumburg (Saale), Germanio,
bonvenon!
2012.06.24 Kompletigo de intervjuoj kun Glebo Maltsev
Se vi dezras scii, kien ni povas ĝis-iri en evoluo de la internacia kulturo,
nepre aŭskultu! La plej originalaj kaj frenezaj muzikaj intervjuoj
de Varsovia Vento, Glebo Maltsev pri Piĉismo kaj pri Idiotroniko.
Bonan re-/aŭskultadon! ))
Klaku la foton por salti en la ĝustan paĝon.
2012.05.05 Kompletigo de intervjuoj kun Éric Languillat – i.d.c.
Post lasta interparolo dum la 3a JES en Gdansko, publikita
en la 77a elsendo, venis konforma tempo kompletigi ĉiujn
intervjuojn kun Éric Languillat, kun kiu la unua okazis
dum la 62a IJK en Sarajevo. Kio ekde tiam ŝanĝiĝis
en la arta vivo de la muzikisto mem esploru.
Bonan re-/ aŭskultadon!
Klaku la foton por salti en la ĝustan paĝon.
2012.02.29 Radio-teatro de Varsovia Vento
Kelkaj el inter vi vere ekinteresiĝis pri la radio-teatra propono
de Varsovia Vento, al vi do, ankaŭ al ĉiuj, al kiuj plaĉas
la programero, ekde nun speciala subpaĝo.
Bonan re-/ aŭskultadon!
Klaku la foton por salti en la ĝustan paĝon.
2012.02.29 La karibaj raportoj de Ari el Kubo
Pro relativa reguleco de informoj pri la esperantista aktiveco
en Kubo, kiu kunlabore alsendas al ni Ari, ni decidis krei apartan
subpaĝon pri la kubaj novaĵoj, kie vi trovos ne nur la nunan,
sed ankaŭ la antaŭajn sonraportojn.
Bonan re-/ aŭskultadon!
Klaku la foton por salti en la ĝustan paĝon.
2012.01.29 Kompletigo de la intervjuoj kun LPG
Kelkfoje mi promesis, sed ĉiam mankis tempo… Nun la ideo
fariĝis kerno kaj antaŭ vi preskaŭ kompleta materialo
pri LPG publikita en la elsendoj de Varsovia Vento,
kun ankoraŭ neniam publikitaj aldonaĵoj!
Bonan re-/ aŭskultadon!
Klaku la foton por salti en la ĝustan paĝon.
2012.01.21 Intervjuo kun Solotronik
Solotronik (Eduardo Vargas) estas esperantisto el Hispanio,
profesie muzikisto, konata pro elektronikaj rok-bandoj
Lokomotora Keromnés kaj Ribbentrop Faktorio.
Intervjuo kun Solo jam en akrivejo!
Bonan re-/ aŭskultadon!
Klaku la foton por salti en la ĝustan paĝon.
2012.01.14 Intervjuo kun Johannes Mueller
Esperantisto el Germanio, private material-inĝiniero,
en Esperantujo instruisto de Esperanto kaj amatora,
plena de flamo muzikisto…
Publikita en la 63a elsendo muzika intervjuo kun
Johannes jam en akrivejo de Varsovia Vento-Elsendoj.
Bonan re-/ aŭskultadon!
Klaku la foton por salti en la ĝustan paĝon.
2011.05.15 Intervjuo kun Eterne Rima
Eterne Rima, poldevena esperantisto el Japanio, apartenas
ĉefe al la hip-hop’a branĉo de la muzika merkato. /…/
Publikita en la 59a elsendo muzika intervjuo kun unu
el la plej ĉefaj rap-muzikistoj de la movado jam
en akrivejo de Varsovia Vento-Elsendoj.
Bonan re-/ aŭskultadon!
Klaku la foton por salti en la ĝustan paĝon.
2011.05.03 Kia animacio en E-o plej interesus vin?
La 70a elsendo enhavas interparlon kun Simono Keith Barney,
la kreinto de la unua animacia filmeto en Esperanto “Ĉapeloj“.
Dume Simono petas la aŭskultantaron pri helpo decidi,
pri kiu animacia filmeto nun plej valoras okupiĝi?
Klaku la la bildon por ekvidi simplan enketon.
2011.04.18 Intervjuo kun Melono
En la arkivejo de VVE ĵus aperis la muzika intervjuokun Melono.
Melono ne estas vaste konata en la movado esperantista.
Eble, ĉar ĵazo, kiun li ludas, ne bezonas lingvon alian
ol sia propra, muzika… Bonan re-/aŭskultadon!
Klaku la foton por salti en la ĝustan paĝon.
2011.04.06 Esperanta Kinofestivalo “Kino sen limoj”
La Unua Esperanta Kinofestivalo okazos de la 10-a ĝis la 13-a
de julio en San-Paŭlo, Brazilo. Ĉiu ajn povas partopreni
en la konkursa programo!
Klaku la baneron por scii pli multe.
2011.04.03 La dua intervjuo kun ĴomArt kaj Nataŝa
En la arkivejo de VVE ĵus aperis la dua muzika intervjuo
kun Ĵomart kaj Nataŝa. Ambaŭ intervjuoj, el la IJF en 2006
kaj el la JES en 2009, denove aŭskulteblas kaj elŝuteblas.
Bonan re-/aŭskultadon!
Klaku la foton por salti en la ĝustan paĝon.
2011.03.26 Rogener ankaŭ pri E@I kaj Tormenta
Bonvenon en la arkivejon re-/ aŭskulti du intervjuojn kun Rogener
Pavinsky, kantisto de Supernova, nun redaktoro de la revuo Kontakto.
En la unua intervjuo Rogener rakontas pri la esperantista muzikumado,
en la dua mencias pri kreado de film-serio “Esperanto Estas” kaj sia
blazila rok-bando Tormenta.
Klaku la foton por salti en la ĝustan paĝon.
2011.03.20 Pasintjara intervjuo kun FAMo
En la arkivejo aperis muzika intervjuo kun Fabrice Morandeau, FAMo,
la franca kantisto. Intervjuo estis registrita aprile de 2010 kaj publikita
en la 58a VVE. FAMon intervjuas Irek.
Klaku la foton por ĝin re-/ aŭskulti.
2011.02.18 Pasintjara intervjuo kun Gijom
En la arkivejo aperis muzika, longa kaj bonega intervjuo kun la franca kantisto
kaj pianisto Gijom Armide. Intervjuo estis registrita januare de 2010
dum la 1a JES kaj publikita en la 57a VVE. Gijom’on intervjuas Irek
en kompanio de Belonia, Mikela kaj Robĉjo.
Klaku la foton por ĝin re-/ aŭskulti.