Kapriol’

IMGP6959
Kapriol el Nederlando / Frizlando

Oni diras, ke en la kulturo esperantista oni povas trovi spurojn de ĉiuj homaj ideoj, faroj kaj agoj. Kaj sendube estas io en tio. Certe se temas pri la muzika kampo. Unu el la ekzemploj de la vasta propono estas Kapriol’, la nederlanda muzika teamo, en kiu ludas kaj kantas Marian Nesse, Marita Kruijswijk, Ad Bos kaj Rutger Dijkstra. Ne eblas trankvile sidi dum ilia koncerto. Ekde la unuaj ritmoj la piedoj memvole komencas danci laŭ la mezepokaj komponaĵoj ligataj kun la tradicia balfolk-kulturo. Cetere Kapriol’ dum la prezentadoj ĉiam instigas al dancado, ofte eĉ invitas profesiajn danc-instruistojn, kiuj klarigas kaj ekzemplas, kiel danci.

kapriole1

Profesie prezentata melodia muziko, kanto, ju pli des pli ĝi vekas emon ne nur pasive spetki la koncerton, ĉiam lasas impreson. Tia estas propono de Kapriol’. Se vi ne konas, ekkonu. Nepre! Kaj… Dancu kaj kantu, ĝoje Esperantu!
Bonan re-/aŭskultadon!

Elŝutu intervjuon

Intervjuo registrita septembre de 2010 dum Arkones,
publikita en la 63a VVE, intervjuis Irek

tempo-daŭro de ambaŭ partoj 9:28.

Muzikaj filmetoj ĉe Varsovia Vento:

Kapriol’ – La dolĉo de la majo

Ligoj: Oficiala retejo, Kapriol’ ĉe Facebook, ĉe Ipernity.

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 538 865 złych chłopców.