Gijom Armide


Foto: Saŝa Murr

La enhavo:
Pri Gijom Irek kaj Gijom pri si mem.
La koncertaj filmetoj.
Intervjuoj kun Gijom kaj krom-registraĵoj.
Ligiloj. Kontakto kun Gijom.

Gijom (Guillaume Armide) apartenas al medio de absolute talentaj muzikaj memlernantoj, al artistoj malfermaj, simpatiaj kaj amikemaj. Ne hazarde tiel mi esprimas mian opinion pli li. Mult-foje ja mi havis privilegion ĝui liajn muzikajn prezentadojn dum multaj esperantistaj renkontiĝoj kaj eventoj.

Koncertoj de Gijom ĉiam estas bravaj, etosplenaj kaj mi ne timas diri ke foje eĉ mistikaj! Sono de piano, kanto kun bona teksto kaj guto da teatrumado, kio videblas en realigitaj de mi muzikaj filmetoj, ĉiam vekas spontanean aplaŭdon.

El koncerto al koncerto Gijom evoluas ne nur repertuare, sed ankaŭ teknike kaj voĉe. Kion vere alte mi taksas, kaj ŝajne ne nur mi, li ŝategas prezentiĝi kaj kanti kun aliaj muzikistoj kaj la muziko, kiun li kreas, amike kaj senpage disponeblas al ni  ĉiuj. Ĉu pro tiu kontribuo en la kulturon esperantistn sufiĉas diri nur “dankon”? Tiun demandon mi lasas por vi!

Irek

Gijom koncerte – Amo kaj asfalto

Mi naskiĝis kaj kreskis en Pariza ĉirkaŭurbo, kaj nun loĝas en Parizo. Nur por trejniĝi je daŭripova evoluigo, mi forlasis Parizon ok monatojn dum kiuj mi loĝis en la belega Strasburgo, kun kiu mi konservis teneran ligon. Tie mi renkontis miajn unuajn esperantistajn amikojn - la loka asocio mirinde aktivas danke al Bruno Flochon!

Infane, mi estis sufiĉe bona lernanto. Mi ŝatis lernejon ĉar mi estis tre obeema! Poste, mi malkovris, ke mia obeemo malproksimigis min de mi mem kaj ke miaj bonaj notoj tute ne helpas min por realigi miajn elkorajn revojn! Kaj nun, mi rankoras kontraŭ la ŝtata eduksistemo, kaj strebas mallerni la ideojn, kiujn mi havigis al mi dum mia kreskado! Jen kial, kelkajn jarojn poste, mi laboris kadre de asocio, kiel partnero
de la ŝtataj instruistoj, por ke ili ŝanĝu sian instrumanieron al pli da libereco kaj kunagemo kaj helpu la junulojn mem fari grandajn projektojn por daŭripova evoluigo en la lernejo. Kaj tio tute ne funkciis!!! Mi do rezignis!

Gijom koncerte – Amiga magia juvelo

Pri lernado de piano… Mi estis tre mallerta kaj malŝategis la torturajn metodojn de miaj instruistoj. Mi do rapide ĉesis lerni de ili por lerni de mi mem!

Mi studis sciencojn (mat. fiz. ĥem.) ĉe la Versajla universitato. Mi ŝatis sidadi en amfiteatro kaj aŭskulti profesorojn en tiel ĉarma kadro, proksime de belega kastelo kun grandega parko. Mi malŝategis ekzerciĝi kaj ekzameniĝi. Post 4 jaroj, la situacio ne plu elteneblis. Mi fuĝis al lernado de teatro. Dum ses jaroj, mi aktorumis kaj muntis tri teatraĵojn kiel surscenigisto. Post tio, mi ekdeziris lerni « veran » profesion kaj iris Strasburgen por tio, kiel jam dirite.

La esperantista komunumo estas la unua, de kiu mi perceptis intereson je mia muziko. Danke al ĝi, mi lernis muzikumi sursceneje, almiksante mian teatrecan kompetenton. Rapide, mi ekestis sufiĉe memfida por konkeri  la francan aŭskultantaron. Kaj nun, mi estas tre proksima de mi mem!!

Gijom koncerte – Venis la postrompita temp’

Esperantujo estas mia plej taŭga lernejo! Mi nun verkas kaj prezentas spektaklojn en la franca kiuj intermiksas aktorarton, muzikon kaj daŭripovan evoluigon. Mi nomas ilin « kantprelegoj » kaj la afero pli kaj pli bone funkcias. Mi ĝojas!

En esperantujo, mi nun strebas por lanĉi la miprovi-procezon por kunprodukti muzikon liberan, senpagan kaj altkvalitan! Baldaŭ aperos multaj novaĵoj pri tio, inter kiuj klarigaj videaĵoj. Ĉu vi jam aŭdis pri la projekto de albumo de Anna Burenius kaj mi? Mi ĵus aŭdis ĉe Varsovia Vento, ke mi parolis pri kunlabori kun LPG antaŭ kelkaj jaroj! Jen la revo realiĝas!

Sed mi ŝatus, ke miprovi produktu ne nur min.
Mi havas pli ampleksajn ideojn.
Sed…
Ĉio dependos de la engaĝiĝo kaj subteno de esperantistoj!…

Gijom

Gijom koncerte – Dudu

La unua intervjuo

Elŝutu intervjuon – parto 1,

Elŝutu intervjuon – parto 2.

Registrita januare de 2010 dum la 1a JES en Zakopane,
publikita en la 57a elsendo, intervjuis Irek kun Belonia, Mikela kaj Robĉjo,
tempo-daŭro: 38:13 (12:52 + 25:21)

La dua intervjuo

Elŝutu intervjuon

registrita januare de 2012 dum la 3a JES,
publikita en la 78a elsendo, intervjuis Irek,
tempo-daŭro 17:17.

La tria intervjuo

Elŝutu intervjuon

registrita januare de 2013 dum la 4a JES,
publikita en la 90a elsendo, intervjuis Irek,
tempo-daŭro 24:36.

La kvara intervjuo

Elŝutu intervjuon – parto 1,

Elŝutu intervjuon – parto 2.

registrita aprile de 2013 dum la 38a IJF,
publikita en la 92a elsendo, intervjuis Agata,
tempo-daŭro 33:23 (21:58 + 11:25).

La kvina intervjuo

Elŝutu intervjuon – parto 1,

Elŝutu intervjuon – parto 2.

registrita aprile de 2015 helpe de la reto,
publikita en la 107a kaj 108a elsendoj, intervjuis Irek,
tempo-daŭro 55:57 (29:02 + 26:55).

gijom_vera
Gijom kun Veronika – Paroloj
Foto: Ivo Miesen

Krom-registraĵoj

Paroloj

fragmento de koncerto, gaste Veronika Poór,
la 3a JES en Gdańsk (Gdansko) 2011-2012 / Pollando,
(tempo-daŭro 4:49).

fragmento de koncerto

gaste Éric Languillat,
la 3a JES en Gdańsk (Gdansko) 2011-2012 / Pollando,
(tempo-daŭro 3:33).

Haluŝka

fragmento de koncerto,
la 2a JES en Burg (Spreewald) 2010 / Germanio,
(tempo-daŭro 5:31).

Ligoj: Jadeo – oficiala retejo de Gijom,
Ligoj: Ipernity; Facebook.

  1. Vi nun estas la sola voĉo en la internacia lingvo Esperanto el la naskiĝurbo de Esperanto. Do, certe nun kreskas via aŭskultantaro kaj mi dankas pro via programo.
    Elkorajn salutojn el la Urbo de la Interpopola Kompreniĝo Klostronovburgo, kie en la urbo kvartalo Kritzendorf situis Esperanto-Paradizo.

    Odpowiedz

  2. Kia plezuro – dankegon!

    Odpowiedz

  3. Tre agrabla elsendo.
    Koran dankon. V.V.

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 539 076 złych chłopców.