La 78a elsendo

IMGP7936
Gijom kun Veronika – “Paroloj” dum la 3a JES

La 1a parto (tempo-daŭro 29:49) elŝutu

La 2a parto (tempo-daŭro 30:24) elŝutu

Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.

Priskribo de la elsendo

La 78a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 29:49):

La 78a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 30:24):

  • Renkontiĝo kun Gijom Armide dum la 3a JES en Gdansko, parto 2,
  • Jerzy Fornal iom pri senco de la verko “Aniaro”,
  • Radio-teatro de VVE prezentas:
    Harry Martinson “Aniaro” (la spektakla elekto de G. Gällmo) laŭ traduko de W. Auld kaj B. Nilsson – parto 1, legas Jerzy Fornal el la teatro Espero.
  • Vizitu subpaĝon de la radio-teatro.

En la programo aperas vive registrita muziko de Toňe kun Supernova, Gijom, Platano kaj LPG.

La sonmaterialojn prilaboris Ari (la kubaj novaĵoj), Irek kaj Martusia,
la fotoj: Ivo Miesen.

  1. Dankon pro la rememoro! =) La peco, kiun vi disaŭdigis estis tute improvizita dum momento. En pli bona kvalito venos iam =)

    Odpowiedz

  2. Saluton Irek kaj Varsovio Vento. Gratulojn por cxi tiu retprogramo. Gxi estis tre bela. Gxis baldaux kaj amike.

    Odpowiedz

  3. Mi konfirmas, ke mia projekto pri antaŭpago de albumo antaŭeniras…

    Odpowiedz

  4. La fakto, ke ili nomis sin “Pariza Ventro” ja estas bonega komplimento. Kaj do mi ja estas Varsovia Ventro ;)

    Odpowiedz

    1. Estas io en tio. Eĉ Diana iom eraris ĉi-teme en la dua programo :) ))

  5. Ĝuste antaŭ kelkaj minutoj mi aŭskultis. Dankon!

    Odpowiedz

  6. Varsovia Vento estas la sola radi-elsendo, kies vican programon eblas aprobi antaŭ la auskultado)))

    Odpowiedz

  7. Karaj , ne faru grandega bruo pri malgrandeta donaco. Tio faras senti min bone, sed mi ne rajtas tiom granda dankado pro tiel malkostan kaj nesignifan donacon. Finfine, mi dankegas vin cxiujn knabinojn (kaj al Irek ankaux). Gxis la revido karaj…

    Odpowiedz

    1. Jam farita :) ))

  8. Kiel nomiĝas la fone aŭdebla kanto de Platano, kaj ĉu eblas ĝin elŝuti aŭ aĉeti ie enrete?

    Odpowiedz

    1. Libera Stil’, ŝajne. Kontaktiĝu kun Platano.

  9. Daŭrigu la elsendadon! La Esperanto-movado ja necesas esperantistoj tiel aktivaj kiel vi. Brakumojn el Hispanio! :)

    Odpowiedz

    1. esperantistojn*
      Hej stultulo, vi forgesis akuzativon! ;)

  10. Vere, nivelo de la elsendoj kreskas. Tio plaĉas al mi. Dankojn!

    Odpowiedz

  11. Kiel Ĉiam tre amuza retprogramo, mi tre ĝojas ilin! brakumojn!

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 538 980 złych chłopców.