Platano (Pafklik)

La enhavo:

Platano? La koncertaj filmetoj.
Intervjuo kun Platano kaj Katakana – La Pafklik
Ligiloj. Kontakto.

Pri Platano ne eblas koncize. Verki libron necesus, jes, vere. Kaj ilustri ĝin pere de liaj komponaĵoj. Estus bone. Eble iu iam faros. Kiel homo, eble ridos li legante tion, ĉar humura li estas kaj ŝercema, Platano modesta estas, laborema kaj plena de amo al muziko kaj geamikoj. Memoras mi multajn liajn koncertojn. Ankaŭ lertecon dum trejnado pri tiu branĉo de muziko kaj interesiĝon de gelernantoj, kiuj ŝate cerbumis pri la propraj tekstoj. Sukcese!

Platano – Kvodlibeto

La subpaĝo ne estas kompleta. Mankas pubikitaj jam en diversaj elsendoj intervjuoj kun Platano. Dum la libera tempo kolektos mi ilin, sendube. Unusola, kiun vi trovos ĉi tie, estas la unua intervjuo, kiam Platano aperis kun Katakana pere de la unua en la historio esperantista, tre kvalita, mi aldonu, hiphopa KD-disko “Fek’ al Esperanto”. Estas ŝerco, kompreneble. Titolo laŭ vidpunkto de la skeptikoj, kiuj ne traktas nian lingvon kaj kulturon valora. Ne pensu tamen, ke temas pri opinio de Platano. La arbon oni rekonas pro fruktoj.
Gustumu la fruktojn – ĉion vi komprenos.

Platano – Mi ne havas amikon

Vi havas amikojn. Certe ĉe Varsovia Vento, kara!
Kaj jen. Iom pri Platano. Mia impreso.
Dankon pro via muziko!

Irek

pafklik1_small pafklik0_small pafklik2
La Pafklik – Platano kaj Katakana, meze kovrilo
de la plej bona disko de 2008 jaro!

Intervjuo registrita decembre de 2008 dum Ago-Semajno,
publikita en la 43a VVE, intervjuis Irek,
tempo-daŭro 19:48.

Platano aspektis feliĉa. Gaje li rigardis min, poste tion, kio estis apud mi. Sur la tablo, ĉe la komputilo, staris plena, ankoraŭ ne tuŝita botelo de Tatransky Ĉaj, kies metalan korkon plibeligadis krome preta por tuj uzi originala glasa kaj peza kaliko. Rigardante ĝin rimarkeblis pintoj de la montaro Tatry, kion oni povis trakti nur kiel belan ornamaĵon aŭ atent-signon, ke la enhavo de la botelo estas nur por la kuraĝaj montgrimpantoj!
Por la francoj, kiuj alkutimiĝis al delikata gusto de vino, tio estis grava signo. Tamen ne por Platano kaj Katakana. Jam la unuan tagon de AS ili ekkonis la guston de la 52% likvoro. Kaj ekdormis en la foteloj de la centra renkontiĝejo… La duonhoron poste.

Malfermiĝis la pordo de mia ĉambro. Venis same feliĉa pro la aranĝa etoso Katakana. Platano rigardis lin kun kompata rido. Lia t-ĉemizo ne vere ŝirmis lin kontraŭ 20-grada frosto ekstere. Tamen, se  oni povis alkutimiĝi al la 52% likvoro, kio do estas la frosto?

Estis jam nokto. Kutima tempo por la aranĝaj intervjuoj. Ĉe la koridoro aŭdeblis feliĉaj krioj de la AS-partoprenantoj. Katakana fermis la pordon, mi malfermis la botelon kaj funkciigis la diktafonon…

Krom-registraĵoj:

Intervjuo de Platano kun Katakana pri Kokopastek

  • Ago-Semajno, Liptovky Mikulas 2008 / Slovakio
    (tempo-daŭro 6:13).

“Jen La Pafklik” (tempo-daŭro 3:14)

  • Fragmento de la koncerto dum la Ago-Semajno,
    Malbork 2007/ Pollando,

“Fino De La Mondo” (tempo-daŭro 3:50).

  • Fragmento de la koncerto dum la Ago-Semajno,
    Malbork 2007/ Pollando,

Pafklik koncertis du-foje dum AS, en 2007 en Malbork kaj en 2008 en Liptovsky Mikulaŝ.

Ligoj: myspace, ipernity.

  1. Irek: Kia bela vocxo!

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 539 089 złych chłopców.