Floréal Martorell – Vinilkosmo

flo2a
Flo – Floréal Martorell

Esperantisto estas ĉiu, kiu parolas en la lingvo internacia kaj uzas ĝin. Nenion alian Ludoviko L. Zamenhof diris pri la kondiĉoj esti en la movado krom modesta, silenta aldono: se vi havas tempon kaj emon helpu disvastigi nian lingvon kaj kulturon. Multaj el inter ni lernis la lingvon, ĝuas ĝin, uzas eblojn, kiujn malavare ĝi proponas, ne multaj tamen rimarkis la ludovikan peton. Mi ne scias, ĉu Flo ĝin rimarkis – fakte ne demandis mi pri tio. Sed scias mi, ke ekinteresiĝinte pri Esperanto iam li komprenis, ke ĝia evoluo dependas de ni mem, de la esperantistoj. Kaj multe pli mi povus skribi estante sub impreso de tiu homo, de lia agado, penado, kiu malgraŭ oftaj financaj perdoj grave influas progreson kaj evoluon de nia movado. Sed eble pri tio ĉio parolu li mem.

Dankon Flo!
Sen vi ankaŭ Varsovia Vento ne havus tiel riĉan muzikan plenumon!
Irek

La vivo

Floréal Martorell pri historio de sia vivo kaj agado.

Elŝutu intervjuon

Intervjuo registrita aŭguste de 2013 dum FESTO,
publikita en la 95a elsendo, intervjuis Irek,
tempo-daŭro 27:29.

vklog14 transparent

La agado

Interparolo pri Eurokka kaj Rok’ Gazet‘.

Elŝutu intervjuon

Intervjuo registrita aŭguste de 2013 dum FESTO,
publikita en la 98a elsendo, intervjuis Irek,
tempo-daŭro 19:17.

Interparolo pri Vinilkosmo.

Elŝutu intervjuon

Intervjuo registrita aŭguste de 2013 dum FESTO,
publikita en la 102a elsendo, intervjuis Irek,
tempo-daŭro 19:23.

DSC05705

Muziko kaj Esperanto

Elŝutu intervjuon

Intervjuo registrita decembre de 2013 en Bjalistoko,
publikita en la 104a elsendo, intervjuis Irek,
tempo-daŭro 17:32.

Abonklubo

Vinilkosmo lanĉis koncepton pri klubo por aboni esperanto-muzikon laŭ diversaj abonformuloj. Ekzistas kialo, kiun ĝenerale oni povas priskribi – helpu ekziston kaj evoluon de la muzika branĉo de nia internacia kulturo, ĉar se ne helpos al ĝi ni, kiu helpos? Sed fakte ne ĝis fino pri helpo temas. Se vi iras al vendejo nenion vi ricevas sen mono. Tio estas iel absolute evidenta. Ankaŭ muziko estas ia produkto, varo – en la muzikaj vendejoj Kdoj oni ne disdonas senpage. Eĉ se la artisto rezignas el profitoj iu ja pagas pro registrado, eldonado, eĉ disvastigado de informoj. Sufiĉe longe mi observas nian kulturon por konstari, ke la artistoj kiuj provas ekekzisti muzike en nia kulturo rapide rezignas daurigon. Jes, ĉar pensante pri tiu agado en Esperantujo oni devas esti riĉa, stulta aŭ senlime idealisma por okupiĝi pri tio. Se temas pri Flo nek riĉa nek stulta li estas. Li amas muzikon. Li amas Esperanton. Kaj li scias, ke por ke nia kulturo ekzistu ne paroli sed agi oni devas. Aliĝu do vi al la abonantaro de Vinilkosmo por ke vi ankaŭ vi havu influon al evoluo de nia muzika kulturo. Se vi mem ne agas almenaŭ tiamaniere subtenu nian kulturon!

Informoj pri Abonklubo de Vinilkosmo.

Klarigoj de Flo pri la Abonklubo.

Krome: EsKu – Epizodo 18 – Flo Martorell

Floreal Martorell, kiu estas la plej grava muzikeldonisto en Esperantujo, estas intervjuita de EsKu – Esperanto-Kulturo. Li klarigas la konatajn  jam nomojn: Eurokka, Vinilkosmo kaj Abonklubo, kaj ankaŭ parolas pri la plej aktualaj tendencoj en Esperanta muziko.

Ligiloj

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 548 375 złych chłopców.