Alejandro Cossavella


Ale dum koncerto – Arkones ’2008.

La enhavo

Intervjuo kun Alejandro Cossavella.
Filmetoj, Krom-registraĵoj.
Ligiloj.

Ale aperis ĉe mi hazarde. Subite telefonis al mi amiko, demandis, ĉu mi gastigos eksterlandanon en Varsovio iom pli ol semajno kaj helpos al li trafi al Arkones. Jese mi respondis, kvankam nek mi sciis, kiu venos, nek pli frue la gaston mi konis. Alejandro tuj prezentis sin bona kamarado. Dum vesperoj longe ni babilis pri la E-muziko – unu el tiuj interparoloj, publikita en la 40a VVE, ĵus aperis en la podkasta arkivejo.

hej1

Kiam evidentiĝis ke Ale naskiĝis saman tagon kiel mi komenciĝis longa diboĉado. Matene apenaŭ vivanta iel mi trafis al mia laborejo. Unu vorto: Ĵobrovka! Kelkaj horoj poste Ale dezirinte viziti la urbon rompis ŝlosilon provinte fermi la pordon. Tiam naskiĝis la peco “Varsovia – Varsovia”, ĉar dum duono de tago li ne povis foriri la dometon do komencis gitare ekzerci kaj… Aŭskultu atente, en la teksto vi aŭdos pri la ŝlosilo.

Alejandro Cossavella – Hej

Poste kun Ale ni venis al Arkones, kie li prezentis unu el la plej bonaj koncertoj, kiujn en Esperantujo mi aŭdis. Eble tiel ĝi plaĉis al mi, ĉar mi amas ĵazon. Sekve li koncertis en multaj aliaj kluboj, krome dum PSKK kaj NR. Ŝajne ĉie, kie aperis li kun la gitaro okazis neforgeseblaj koncertoj.

ale k1 vojago

Ale kaj Vojaĝo “Tro”, estas la plej nova KD, en kiu vi trovos novajn kantojn de Ale kun la bando Vojaĝo kaj geamikoj el multaj landoj, kiujn zorge prilaboris Jean-Claude Patalano en Francio. Guston de la KD vi trovos en la 134a elsendo.

Filmetoj

Ne ĉio, kion mi registris, estis publikita. Eble iam. Nun mi invitas vin rememori la intervjuon, kiun mi kolorigis per kromaj sonoj.

Bonan aŭskultadon!

La intervjuo

Elŝutu intervjuon - tempo-daŭro 24:06

  • Intervjuo registrita septembre de 2008 en la VV-verdejo,
    publikita en la 40a VVE, intervjuis Irek.

Krom-registraĵoj

Fragmento de la koncerto – tempo-daŭro 3:18

  • El la Artaj Konfrontoj en Esperanto, Arkones 2008, Poznano / Pollando

Varsovia – Varsovia  – tempo-daŭro 1:56

  • Komponita kaj verkita en la kluba verdejo peco – la studia versio

Alejandro Cossavella, transnacia muzikisto kaj bandestro de La Porkoj, estas kantisto kaj gitaristo naskiĝinta en Buenos-Ajreso, Argentino. Li partoprenis multajn bandojn, kun kiuj li faris plurajn koncertojn, en Argentino kaj Eŭropo. En la intervjuo, kiu estis registrita en Varsovio komence de la eŭropa turneo aŭtune kaj vintre de 2008, Ale rakontas pri sia artista vojo ilustrante la rakonton pere de la muzikaj komponaĵoj.

Ligiloj

ipernity, Music Express.

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 539 008 złych chłopców.