Anjo Amika

La enhavo

Pri Anjo Irek – kaj Anjo pri si mem. La koncertaj filmetoj.
Intervjuoj kun Anjo kaj krom-registraĵoj.
Ligiloj.

Ofte mi konstatis, ke malfacilas esprimi ion tekste pri muziko. Se la artiston oni povas nomi amiko aŭ amikino, kion diri pri la arto? Bela, malbela, fascina, trafa, fuŝa, ĝena, fajna, kuraĝa, teda…?
Mankas vortoj esprimi tion, kion oni sentas dum koncertoj de Anjo Amika. Certe la kantado, kiel la kantistino, estas amika, eĉ tre. Sendube la propono de Anjo ne estas por ĉiuj, same kiel pri vino – tiu ŝatas dolĉan kaj blankan, la alia amaran kaj ruĝan, ankoraŭ alia duondolĉan kaj el pomoj. Kantado de Anjo estas kiel la ruĝa kaj amara vino, arombukeda, plena de trankvileco kaj kaŝita en la voĉo amo, senca. Aŭskultu la tekstojn – elekto laŭ mi ne estas hazarda! Kaj… Mi havas Belan Revon. Eble iam, kara Anjo, mi havos ĝuon aŭskulti vin en granda scenejo kun akompano de la simfonia okrestro.

Irek

Koncerte, Anjo Amika – Paco kaj espero

Mi kreskadis apud la lago Velencei, en la feria vilaĝo Agárd, ĝis la 3a klaso de la elementa lernejo. Mi estis selektita por eniri en la infankoruson de Hungara Radio kaj Televido, kie mi estis membro dum kvin jaroj.  Do, mi ekloĝis en Budapeŝto, por frekventi la ĝeneralan muziklernejon de la infankoruso.

EKde 1969, mi vizitis la Gimnazion Pál Vasvári, ene de ĝi la muzikfakan klason, sed nur dum unu jaro. Mi denove estis selektita, sed nun al la Muzikkonservatorio Béla Bartók al la kanto-fako. Sed apud tiu fako plus piano-fako, estis bezonata elekti unu plian muzikinstrumenton.  Mi elektis gitaron. Mi finis miajn studadojn en la konservatorio en 1974. Poste mi havis honoron dum du jaroj pli kleriĝi en la tielnomata Popmetiejo de Hungara Radio. En 1978, post sukcesa dilpomiĝo ĉe la tiama Landa Reĝisora Oficejo, mi komencis mian profesian kantistinan vivon.
En 1971, mi eklernis Esperanton, sed pro malpermeso, mi devis ĉesi la viziton de la lingvokurso. Post dek jaroj da paŭzo, mi trovis amikon, kiu invitis min al lingvokurso pri Esperanto. Kun ĝojo mi sekvis la lecionojn de 16 semestroj.

Koncerte, Anjo Amika – Volus mi, volus ne…

En Esperanto, mi komencis kanti en 1984, post la Internacia Korusa Renkonto, en Pisanica. Mi donis pli kaj pli da koncertoj en la Internacia Lingvo, ene de Hungario kaj ekde 1987 post la jubilea UK en Varsovio, ankaŭ eksterlande.

Pri la muzikinstrumentoj: Bedaŭrinde en 2009, la kuracistoj definitive malpermesas pian- kaj gitarludi. Ĉefe la dua mankas, ĉar mi mem akompanis mian kantadon per gitarludado.

Koncerte, Anjo Amika – Ave Maria

ajno_ami_a

Alvenis la tempo en 1992 por aperigi kasedon. Ĝi aperis proprakoste kun la titolo, Por vidi la mondon. Dum la UK en Vieno, kaj la kasedo kaj mi havis grandan sukceson. La sekvo estis, ke serĉis min Kooperativo de Literatura Foiro por inviti min al Internacia Literatura Forumo en Barcelono. Poste sekvis aprtopreno en Palmademajorko en la Kataluna Esperanto-Kongreso en 1993. En la sekva jaro, en Bratislavo mi debutis per preĝeja koncerto. La rezulto, en la sama jaro LF-koop aperigis mian kasedon Dimanĉa koncerto. Dua eldono en 2002.

Koncerte, Anjo Amika - Se mi estus rozo * subtekstita

ajno_ami_b

Poste venis la ideo aperigi kun mi KD-on, kiu aperis dum la sama jaro somere. Eldonis ĝin same LF-koop. La tempo pli kaj pli estis dediĉita al koncertoj, recitaloj, plilarĝigo de la repertoaro. Alvenis la jaro 2007, kaim la unuan fojon mi povis partopreni ARKONES. Neforgesebla aranĝo estis por mi. Ne nur pro mia grandsukcesa koncerto, sed ankaŭ pro la bonega etoso dum la tuta aranĝo. La defio en Metabief pasintjare: Mi estis ege ŝatata jam antaŭ mia koncerto, kiu estis la ferma programo de la E-Kongreso de SAT-Amikaro. Ankaŭ de tie, mi alvenis al la sekva aranĝo en Karlovo, havante multe da bonaj sentoj. Entute, mi kontribuis al kvin ARKONES-oj per miaj kantadoj. Kaj la artista aventuro ankoraŭ daŭras!

Anjo Amika

ajno_ami_c

La unua intervjuo

Elŝutu intervjuon

registrita septembre de 2011 dum Arkones, Pollando,
publikitaen la 76a elsendo, intervjuis Irek,
tempo-daŭro 20:15.

La dua intervjuo

Elŝutu intervjuon

registrita septembre de 2012 dum Arkones, Pollando,
publikita en la 83a elsendo, intervjuis Irek,
tempo-daŭro 7:37.

Krom-registraĵo

Blanka Flor’ – tempo-daŭro 2:27

La portugala kanto, kiu gajnis la 1an premion dum kanzonfestivalo. La tekston esperantigis Giorgio Silfer. La unuan
fojon antaŭ publiko, mi interpretis en Malago, tuj poste, en Sevilo.

Ligoj: Fejsbuko (Facebook)Ipernity.

  1. Lastatempe mi havis la okazon por ekvidi kaj aŭdi Anjon dum GRUPE en Glivice.

    Odpowiedz

  2. Bonan muzikon tiun de Anjo. Gxis kaj amike.

    Odpowiedz

  3. Vocxo de Anjo belega !!! Mi ege volonte auskultus sxin pli longe kaj pli ofte
    Salutojn de Halina el Varsovio

    Odpowiedz

  4. Bravege! Mi ĝojas, ke mia E-onjo estas tiom mojosa :)

    Odpowiedz

  5. dankon kara , plenigii aeron per via dolcxa vocxo

    Odpowiedz

  6. Mi povis auxdi Annjo persone. Elkoran dankon al sxi pro día belega vocxo! Mi veré gxuas auxskultante sxin.

    Odpowiedz

  7. Karega Irek,

    Vi faris bonegan filmon, pro kio ankaŭ ĉi tie mi dankas vin.

    Odpowiedz

  8. Tre-tre kara Irek,

    Bonvolu afable aldoni ĉi tien “Se mi estus rozo”, prezentita dum la 34a ARKONES, 2018.

    Antaŭdankon al vi!

    Havu ege agrablan semajnfinon.

    Ple-plej amike,
    Anjo

    Odpowiedz

  9. Karega Irek, antaŭ preskaŭ unu monato, vi afable skribis al mi, ke vi trarigardos la filmojn dum la pasintjara ARKONES, faritaj pri mia kantado. Certe estis ne nur “Se mi estus rozo” filmita. Ĉu vi povus meti ĉi tien almenaŭ unu plian kanton, interpretitan de mi? Eble, “Kvankam ni virinas”. Aŭ alia kanto, kiu estis filmita. Mi estus tre-tre dankema, se jes.
    Ege agrabnlan semajnon, mi deziras al vi!
    Kun miaj plej amikaj brakumoj,
    Anjo

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 539 048 złych chłopców.