Kim J. Henriksen

IMGP5471
Kimo – Kim J. Henriksen

Prezenti personecon, pri kiu sen engaĝiĝo simple ne eblas pensi kaj paroli, ne facilas. Temas ja pri unu el la pioniroj de moderna kaj orginala kulturo muzika en Esperanto. Ankaŭ pri rok-muziko, tekstoj originale verkitaj, kantitaj de la esperantistoj, kion necesas substreki! De alia flanko malfacilas pri Kimo skribi koncize. Unu el la fondintoj de Amplifiki, Esperanto Desperado, Hotel Desperado kaj kreinto de kaj Kultura E-Festivalo en Danio, krome instruisto de danco, kanto, kuna muzikumado, genia gvidanto de la interkonaj vesperoj… La movado ekde komenco vivas pro idealismo. Ĝi ne travivus sen homoj kiuj pli multe dediĉas ol ricevas. Kimo apartenas al tiuj verdaj mojosuloj, kaj ne nur kontribuas la kulturon esperantistan, sed antaŭ ĉio ĝin kreas.
Dankon, kara!

Iom longa, sed vere interesa intervjuo. Rimarku ankaŭ ligiloj al la mikrofona renkontiĝo kun Amplifiki, kiu troviĝas fine de la subpaĝo. Kaj… Bonan aŭskultadon!

tempo-daŭro 29:30 - elŝutu

Intervjuo registrita julie de 2009 dum la 65a IJK en Liberec,
publikita en la 50a VVE, intervjuis Irek.

kimo1
Kimo dum la 65a IJK en Liberec

Muzikaj filmetoj ĉe Varsovia Vento:

Kim J. Henriksen – Sola

IMGP8467

Muzikaj ekzemploj:

Amplifiki – Kafo kaj te’

  • eldonita sur la bendo – tempo-daŭro 2:49.

Esperanto-Desperado – Ska Virino

  • eldonita sur la KD-disko – tempo-daŭro 4:35.

Krom-registraĵoj:

Kimo – Sola

Fragmento de koncerto dum Arkones 2007 – tempo-daŭro 6:43.

Kimo – En la mateno

Fragmento de koncerto dum la 65a IJK – tempo-daŭro 3:46.

Ligoj:

La mikrofona renkontiĝo kun Amplifiki,

ipernity, Music Express, Vikipedio.

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 538 777 złych chłopców.