Roman Dobrzyński


Roman Dobrzyński

Malfacilas ion skribi pri tiuj homoj kiel Roman. Necesus verki libron, eĉ ŝajne ne unu. Lian koncizan biografion eksciu do pere de Vikipedio. Por mi, Roman, ekde komenco apartenas al la plej firmaj esperantistoj, nun ankaŭ amikoj. Konas mi lin longe, fakte ne nur pro esperantistiĝo. Li apartenis al la famaj ĵurnalistoj de la Pola Televido, pli frue do mi aŭdis pri li, vidis lin en la programoj pri la latina ameriko, spektis liajn geografi-sciencajn filmojn. Fakte pro li, eĉ, mi scias pri Esperanto. Iam, kiam mi ankoraŭ bazlernejumis, en unu el iniciatitaj de li porinfanaj televidaj programoj, oni lanĉis la lingvon internacian. Tiam mi eksciis pri Esperanto kaj fiksis en memoro la unuan internacian vorton: telefono.

Kia esperantisto estas Roman? Tia, ke neniam observas li, sed ĉiam aktive kontribuas kaj kunagas. Famulo, kiu ne nur prezentas eksterordinaran personan kulturon, ne nur altkvalite prelegas, sed ankaŭ senhonte prenas flugfoliojn por disdoni ilin surstrate kaj kune kun ni informi pri Esperanto dum kiam la aliaj signifaj esperantistoj observas. Ne multaj tiaj estas.

Jen. Ĉion alian eksciu pro la intervjuoj, interparoloj, eble ankaŭ pro filmoj, kiuj aperos en tiu ĉi subpaĝo. Kaj se iam vi estos proksime de Roman donu al li vian manon kaj diru: dankon! Jes, malofte ni uzas la vorton en Esperantujo rilate al aktivuloj, kaj kiu kiel kiu, sed li sendube meritas tion. Dankon Roman!!!
Irek

PS. Delonge Roman kunlaboras kun Varsovia Vento. Por nun do la komenca kolekto de prezentitaj jam en la programoj intervjuoj kaj interparoloj. Ĝi pliriĉiĝos je la sekvaj materialoj, pri kio mi penos vin sciigi. Ne traktu do la subpaĝon de Roman kiel enhave fermitan.


Unu el la libroj de Roman Dobrzyński tradukita en multajn lingvojn
“La Zamenhof-strato”.

Post vizito en Frizlando

Pri vizito en Frizlando kadre de Grundvig-programo, pri kulturo de la frizoj kiujn reprezentas inter ili la konata en Esperantujo ensemblo “Kapriol”.

Elŝutu intervjuon

registrita junie de 2014,
publikita en la 101a elsendo, interparolas Irek,
tempo-daŭro 13:08.

Impresoj pri la 91a Germana E-Kongreso

Impresoj post partopreno en la 91a Germana E-Kongreso en Erfurto, iom pri la urbo mem, pri libroservo kaj la prezentado de la german-lingva eldono de “Zameĥof-strato“.

Elŝutu intervjuon

registrita junie de 2014,
publikita en la 102a elsendo, interparolas Irek,
tempo-daŭro 22:19.

Interparolo pri Mazi en Gondolando

 

Probable ĉiuj el inter vi konas la filman E-kurson “Mazi en Gondolando“ kaj “Mazi revenas en Gondolandon”.  Jen la historio de la kurso-filmo, en kiuj cirkonstancoj ĝi aperis por pliriĉigi nian kunan kulturon.

parto 1

Elŝutu intervjuon

parto 2

Elŝutu intervjuon

registrita maje de 2015,
publikitaj en la 107a kaj 108a elsendoj, interparolas Irek,
tempo-daŭroj: parto 1 – 26:44 / parto 2 – 22:13

Interparolo pri Sinjoro Tadeo

 

Pri Sinjoro Tadeo de Adam Mickiewicz, kiun lerte esperantigis Antoni Grabowski, ĉe la okazo pri penoj de Ludoviko Zamenhof, kaj rilato inter Adam Mickiewicz kaj Frideriko Chopin. En la dua parto pri gramatikaj klopodoj, kiujn renkontis Antoni Grabowski dum tradukado de la verko.

parto 1

Elŝutu intervjuon

parto 2

Elŝutu intervjuon

registritaj decembre de 2015 kaj marte de 2016,
publikitaj en la 110a kaj en la 112a elsendoj, interparolas Irek,
tempo-daŭro: parto 1 – 22:45 / parto 2 – 24:17.

Bona Espero – Idealo kaj realo

BE Roman

Ni prezentas 10 el 20 ĉapitroj de fascina sonlibro, eldonita forme de KD surbaze de la libro „Bona Espero – Idealo kaj realo”. Verkita kaj registrita forme de interparoloj de Roman Dobrzyński kun Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia.

 

  1. Bonega enhavo! Dankon!

    Odpowiedz

  2. Mi konas de longe la vortojn “midzi” kaj “fran(d)zi”, sed ĉiam demandis min kion signifas la verbo “mazi”

    Odpowiedz

  3. Tre interese! Estas multaj eroj, kiujn mi eksciis nur nun.

    Odpowiedz

  4. Prave, tre interesaj faktoj kaj mi neniom sciis pri kio estis postkurtene de Mazi. Dankon!

    Odpowiedz

  5. jam ekzistas pola radio

    Odpowiedz

    1. Bone, kaj aŭskultu ĝin, se vi ŝatas. Ekzistas ankaŭ multaj aliaj. Sed ne komparu nian agadon kun la Pola Radio, kvankam kerno de la redakcio loĝas en Varsovio. La pola radio prezentas ofte la polajn aferojn, Ni, Varsovia Vento, zorgas pri la temoj ĉirkaŭ la historio kaj kulturo de nia movado. Sufiĉas trarigardi priskribojn de niaj programojn por tuj tion kapti.

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 538 771 złych chłopców.