Intervjuo kun Toñe


Kiel ĉiam vigla Toñe…

La enhavo:
Iom pri Toñe. La koncertaj filmetoj.
Intervjuoj krom-registraĵoj.
Ligiloj.

Ne vere mi scias kion skribi. Ne facilas prezenti tiun homon, la sentojn, kiujn oni ricevas en kontakto kun li. Flama en okuloj, samtempe tre
modesta, matura en la respondoj kaj ie, en profundeco de la animo silenta, kvazaŭ mala rilate al la muziko, kiun li prezentas. Sed tamen la kanzonoj, la tekstoj tre klare respegulas liajn sentojn, sopirojn, revojn, kiuj pro la universaleco fariĝas ankaŭ la niaj. Atente aŭskultu. Tuj vi komprenos.

Toñe – Verva Virin’

Toñe estas la unua, almenaŭ laŭ mia scio, kiu pere de sia arto rakontas la historion de nia lingvo. De unu flanko temo banala, de la dua ne. Populara inter la gejunuloj repo allogas ankaŭ tiujn, kiuj eklernis Esperanton kaj scias pri ĝi ne multe pli ol tio, ke ĝi ekzistas. Toñe kantas klare, “legeble”. Sen problemo oni komprenas enhavon de la tekstoj. Kion skribi pli?

Toñe & Jonny M. – Eterna Lumo

Mi antaŭdiris, ke ne vere mi scias kion skribi. Eble kune aŭskultu ni la intervjuon. Dankon kara Toñe!
Irek

kd-tone

La 1a parto (tempo-daŭro: 22:12)

Elŝutu intervjuon – parto 1,

La 2a parto (tempo-daŭro: 21:32)

Elŝutu intervjuon – parto 2.

  • Intervjuo registrita januare de 2013 dum la JES en Naumburg,
    publikita en la 89a VVE, intervjuis Irek, ĉeestis Kaŝi,
    tempo-daŭro: 43:44 (ambaŭ partoj).

Toñe ĉe Varsovia Vento filme:

Krom-registraĵoj:

  • Februare 2017 aperos ampleksa fragmento de koncerto.

Ligoj:

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 548 844 złych chłopców.