Intervjuo kun Martin Wiese

IMGP8969
Martin Wiese – bandano de Amplifiki, Persone, Martin kaj la Talpoj

Sur la tablo staris “freŝa” botelo de Tatransky Ĉaj. Martin rigardis ĝin scivolema, demandis: – Kio ĝi estas? Mi ne respondis. Anstataŭ tio mi plenumis kalikon. – Uff. Bona! – Venis flama reago.  – Nu, bona artisto do bona alkoĥolo! – Mi komentis funkciinte la diktafonon. - Saluton, mi estas Martin Wiese… Eksonis gitaro. Martin komencis prezenti sian plej novan kanton. Mi estis en la “sepa ĉielo”. Persona koncerto de Persone por la aŭskultantoj… – Martin, kiu estis Lisa? - Aĥ, Lisa. – Li komencis ridi.

Por vi, kiuj ne scias. Martin apartenas al la plej konataj kaj ŝatataj muzikistoj de la movado esperantista. Li gitarumis kaj kantis en tiel konataj grupoj kiel Amplifiki kaj Persone. Post tiu periodo li komencis kanti sole, plej parte pro la familiaj kaj profesiaj kialoj. Tamen, kio pruvis disko “Martin & la talpoj” volonte li kunlaboras kun la aliaj. Ne multaj scias, ke Martis kantas ankaŭ ekster la esperantista mondo. Aŭskultu la pecojn de la grupo Jetpilot. Sendube vi rekonos la konatan voĉon.

Martin… Ankoraŭ-foje dankon pro la intervjuo!
Al vi, karaj, bonan aŭskultadon!

martin
Martin dum la Arkones-koncerto en 2009

Elŝutu intervjuon

Intervjuo registrita septembre de 2009 dum Arkones,
publikita en la 51a VVE, intervjuis Irek,
tempo-daŭro 28:35.

Muzikaj filmetoj ĉe Varsovia Vento:

Martin Wiese – Anstataŭ letero – subtekstita

  • Martin Wiese kaj Kim J. Henriksen – Marie

Ligoj:

myspace: Martin kaj la Talpoj
youtube: Persone – Nun Mallumas Ekstere
youtube: Martin kaj la Talpoj – Pli ol nenio

  1. Nur antaŭ kelkaj tagoj mi unuafoje aŭskultis tiun intervjuon!
    Mi dormis aŭskultante muzaikon kaj kiam mi perceptis, ke la sondosiero temas pri Martin Wiese mi ne plu sukcesis dormi kaj aŭskultis ĝis la fino! ^^

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 539 056 złych chłopców.