La 75a elsendo

20110709 252
La kantanta Julián Hernández, Sekretario pri Instruado de la Kuba E-Asocio

La 1a parto (tempo-daŭro 31:35) elŝutu

La 2a parto (tempo-daŭro 31:41) elŝutu

Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.

Priskribo de la elsendo

La 75a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 31:35):

  • Mallonga enkonduko de Irek,
  • Marta, Goŝka ME, Agnieszka Rudzia kaj Karina pri viaj reagoj,
  • Interparolo kun Julián Hernández pri la kuba E-movado post la UK kaj IJK pasintjare en Kubo- parto 1.

La 75a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 31:41):

  • Interparolo kun Julián Hernández pri la kuba E-movado post la UK kaj IJK pasintjare en Kubo- parto 2,
  • La postsomera sonraporto de Ari pri la junulara movado en Kubo,
  • Marta, Goŝka ME kaj Agnieszka Rudzia kaj Karina iom pri la aŭtorino de la monologo “Trompo”,
  • Radio-teatro de VVE prezentas: Emilija Lapenna “Trompo”, la tuta monologo,  legas Jerzy Fornal el la teatro Espero.

En la programo aperas vive registritaj kantoj de Julián Hernández, i.d.c.Martin Wiese laŭ Roĝer Borĝes, Platano kaj Amata Lando.

La sonmaterialojn kolektis Irek, Marta kaj Ari, la son-materialojn prilaboris Irek, Marta kaj Arikaj la tuton kompilis Irek.

  1. Mi volis iri dormi, sed informantino ne trompis, la podkasto aperis. Ho ve, mi diris, ĉar ne eblas dormi sen aŭskultado de VV) Do unua parto ege rapide “trairis” kaj mi volas danki teamon de podkasto pro ege interesa gasto, mi ŝategas liajn kantojn kaj tiun http://vimeo.com/19634742 plej multe. Li rakontis tre interese kaj la lasta alvoko estis sincera kaj forta. Jam dankon al li pro tio… Dua parto nepre estos traaŭskultita morgaŭ kaj Ruda, por ne perdi ŝtrumpetojn simple ne demetu ilin ;) P.S. Ĝoŝka, kantu plu!

    Odpowiedz

  2. Eble estas pro , cxar por probable estas grekismo …Dankon akaux PRO korektado!!!

    Odpowiedz

  3. Aleks, agrable ke vi ŝatis podkaston. / tre dankon ;) tamen ni ne volas perdi ĉiujn aŭskultantojn! ;)
    Glavkos, mi esperas ke oni ne ĝeniĝas kiam oni estas korektataj :) . dankon Pro komentoj :)

    Odpowiedz

  4. la originala kanto “Alene” por ke oni ne malŝatu ĝin de komenco. ne gaja, ĉar estas pri perdo.
    http://www.youtube.com/watch?v=L7XOeAtD-AE&feature=plcp&context=C2d7f2UDOEgsToPDskLi2cQas_VXA0El9TiFNlvS
    :)

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 542 857 złych chłopców.