Kaj Tiel Plu

Tu_Ktp1_
Kaj Tiel Plu dum la tuluza koncerto en 2018

La enhavo

Intervjuo kun Kaj Tiel Plu,
Fragmento de koncerto,
Recenzo pri la nova albumo,
Filmetoj de Varsovia Vento,
Ligiloj.

Unu el miaj la plej grandaj travivaĵoj muzikaj estis partopreno en koncerto de Kaj Tiel Plu dum la 4a SemEo en Tuluzo. Pli frue mi ĝuis nur etajn prezentadojn de du aŭ tri muzikistoj de tiu kataluna teamo dum diversaj, plej ofte junularaj eventoj. Kun unu el ili, Ferriol – Fari, kadre de Varsovia Vento kaj KEJ ni kunorganizis eĉ la 1an Senprograman Renkontiĝon en Katalunio.
Gvidas la grupon instruisto de muziko, homo kun tre melodia voĉo. Fragmenton de koncerto, pri kiu mi menciis, dank’ al interkonsento kun Vinilkosmo vi povos ĝui tuj post la intervjuo en la sekva muzika dosjero.

KTP – Kanto pri la Defendo de Madrido

Laŭ informoj, kiuj vi ekscios en la intervjuo kaj ankaŭ en la retejo de KTP ĉe Vinilkosmo, Kaj Tiel Plu fondiĝis kiel duopo fare de Pep Tordera kaj Xavier Rodon en la jaro 1986 en Casteo (Veneto, Italio). La celo de tiu kuna muzikumado estis alporti la katalunan muzikan kulturon en Esperantujon. Tuj poste aliĝis al la teamo Josep Maria Milla kaj Carles Vela. Ekde tiam la grupo prezentiĝis pli abunde en Italio, Hungario, Kataluna Landaro, Nederlando, Francio, Okcitanio, Eŭskio…, kaj aliĝis unuafoje ina voĉo: Núria Oller.

ktp-Sojle    ktp-Plachas

Nun al la grupo apartenas: Xavier Rodon: gitaro kaj voĉo, Ferriol Macip: violono kaj voĉo, Josep Maria Milla: mandolino, flutoj kaj voĉo, Elena Milla: perkutiloj kaj voĉo, Anna Sánchez: perkutiloj, Carles Vela: flutoj kaj voĉo, kaj Isaac Barrera: kontrabaso.

Ĝis nun Kaj Tiel Plu eldonis kvar albumojn – klaku al la konforma bildo de por ekscii pli multe da informoj.

ktp-surplacen    ktp-je-la-kvara

Ne ĉio, kion mi registris, estis publikigita. Eble iam. Nun mi invitas vin rememori prezentitan en la 128a elsendo intervjuon, kiun mi apartigis de la programo kaj kolorigis pere de kromaj sonoj. Kaj se nur eblas motivigu la teamon plu evolui per aĉeto de iliaj muzikaj albumoj.
Irek

Agrablan aŭskultadon!

La intervjuo

Elŝutu intervjuon - tempo-daŭro 23:36

  • Intervjuo registrita septembre de 2018 dum la 4a SemEo en Tuluzo,
    publikita en la 128a VVE, intervjuis Irek.

Fragmento de la koncerto

Elŝutu la koncerton - tempo-daŭro 29:17

  • Ampleksa fragmento de la tuluza koncerto de Kaj Tiel Plu prezentita kadre de la 4a SemEo sabate, la 17an de marto, en la loka asocia koncertejo Le Chapelle.

Tu_Ktp4_

Recenzo pri la nova albumo

La 30an de septembro 2025 aperis la nova albumo de Kaj Tiel Plu. Kiel skribas Vinilkosmo, la albumo nomiĝas “Je la kvara” kaj “proponas vojaĝon tra popoloj, lingvoj kaj historioj, ĉio ĉi ligita per la internacia lingvo Esperanto.”
Kiam mi vidis tiun priskribon, mi preskaŭ certis, ke la disko plaĉos al mi, same kiel la antaŭaj albumoj de KTP. Por mi estas esenco de Esperanto – ebleco atingi aliajn kulturojn per ĝi. Tiu fonto de muzika materialo ja neniam elĉerpiĝos.
Kiu bone konas antaŭajn diskojn de KTP, tuj rekonos, ke la bando havas sian manieron por komenci kaj fini la albumojn. Kiel la unua venas danco kaj kiel la lasta – kanto de la hispana civila milito. Kiel ĉiam ĉe KTP, povas ni aŭdi kantojn katalunajn, okcitanajn, sefardajn kaj de la jam menciita hispana milito. Krom tio la bando ĉiam prezentas ankaŭ kantojn de aliaj popoloj. Ĉi-foje de la bretona, la greka kaj la makedona.
Iom mi bedaŭras, ke tiu muzika vojaĝo tra popoloj finiĝis tiom rapide, ĉar la albumo enhavas nur sep kantojn. La tekstoj estas tute esperantigitaj, sed la priskribo informas nin de kie venas la kanto. Kaj parolante pri la etoso… Kompare kun la lasta disko, tiu ĉi estas laŭ mi iom pli trankvila. Ekzemple, mia filineto plej ŝatis la grekan lulkanton.
Kaj vi, ĉu vi preferas kantojn originale verkitajn en Esperanto aŭ tradukitajn? Por mi, esperantigitaj kantoj de diversaj kulturoj estas kiel malgrandaj fenestroj al spertoj de aliaj popoloj. La historio de niaj najbaroj, sed ofte por ni nekonata kaj nekomprenata, ankaŭ pro lingvaj kialoj.

Kasia Ĥo

Filmetoj de Varsovia Vento

Ligiloj

  1. Dankon pro mojosega muziko, Karuloj!

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 611 804 złych chłopców.