Intervjuo kun Platano kaj Katakana de Pafklik

pafklik1_small pafklik0_small pafklik2
La Pafklik - Platano kaj Katakana, meze kovrilo
de la plej bona disko de 2008 jaro!

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Elŝutu intervjuon

Platano aspektis feliĉa. Gaje li rigardis min, poste tion, kio estis apud mi.
Sur la tablo, ĉe la komputilo, staris plena, ankoraŭ ne tuŝita botelo
de Tatransky Ĉaj, kies metalan korkon plibeligadis krome preta
por tuj uzi originala glasa kaj peza kaliko. Rigardante ĝin rimarkeblis
pintoj de la montaro Tatry, kion oni povis trakti nur kiel belan
ornamaĵon aŭ atent-signon, ke la enhavo de la botelo estas nur por
la kuraĝaj montgrimpantoj!
Por la francoj, kiuj alkutimiĝis al delikata gusto de vino, tio estis grava
signo. Tamen ne por Platano kaj Katakana. Jam la unuan tagon de AS
ili ekkonis la guston de la 52% likvoro. Kaj ekdormis en la foteloj
de la centra renkontiĝejo… La duonhoron poste.

Malfermiĝis la pordo de mia ĉambro. Venis same feliĉa pro la aranĝa
etoso Katakana. Platano rigardis lin kun kompata rido. Lia t-ĉemizo
ne vere ŝirmis lin kontraŭ 20-grada frosto ekstere. Tamen, se  oni povis
alkutimiĝi al la 52% likvoro, kio do estas la frosto?

Estis jam nokto. Kutima tempo por la aranĝaj intervjuoj.
Ĉe la koridoro aŭdeblis feliĉaj krioj de la AS-partoprenantoj.
Katakana fermis la pordon, mi malfermis la botelon
kaj funkciigis la diktafonon…

Intervjuo registrita decembre de 2008 dum Ago-Semajno,
publikita en la 43a VVE, intervjuis Irek,
tempo-daŭro 19:48.

Krom-registraĵoj:

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

  • Intervjuo de Platano kun Katakana pri Kokopastek,
    Ago-Semajno, Liptovky Mikulas 2008 / Slovakio
    (tempo-daŭro 6:13).

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

  • Fragmento de la koncerto dum la Ago-Semajno,
    Malbork 2007/ Pollando,
    “Jen La Pafklik” (tempo-daŭro 3:14)

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

  • Fragmento de la koncerto dum la Ago-Semajno,
    Malbork 2007/ Pollando,
    “Fino De La Mondo” (tempo-daŭro 3:50).

Pafklik koncertis du-foje dum AS, en 2007 en Malbork kaj en 2008 en Liptovsky Mikulaŝ.

Ligoj: myspace, ipernity.

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 7,782 złych chłopców.