La redakcio


Goŝka Me, Irek, Rudzia (Agnieszka), Martusia (Marta), Sylwia kaj Marek,
dum la redakcia renkontiĝo.

La redakcianoj

loke

irek nt_tomek1 aga gosxka-me matrusia1
Irek, Tomek, Agnieszka (Rudzia), Goŝka Me, kaj Marta (Martusia).

vve_kasiac
Michaela, Kasia Ĥo, Sylwia.

konstantaj kunlaborantoj

Roman Dobrzyński, Pollando,
Jerzy Fornal, Pollando,
Istvan Ertl, Hungario,
Miguel Fernández, Hispanio,
Jorge Camacho, Hispanio,
Martin Strid, Svedio.

Ne hontu kunlabori

Neniu el inter ni studis ĵurnalismon. Kial do ni decidis okupiĝi pri la elsendoj?
Ĉar, speciale se temas pri la movado nia, ni venis al konkludo, ke ju pli multe
da Esperanto en la reto des pli bone. De la dua flanko, krom nobla ideo
iel kontribui la evoluon de la kulturo, pere de la elsendoj ni trovis bonan
manieron mem lingve progresi. Ĉiuj ja bone ni scias, ke plej bone homo
evoluas dum la laboro. Do tial naskiĝis la elsendoj.
Programoj de Varsovia Vento, el kiuj nenion fakte krom ĝojo ni rivevas,
por kiuj konstante ni klopodas trovi interesan enhavon. Al tiu penado,
por ĝoji ankaŭ kiel ni, ankaŭ vi povas aliĝi.
Ne hontu. Simple provu!

Kunlaboro

La konsilojn, kiel mem registri sonojn, prilabori ilin kaj sendi al nia redakcio,
vi trovos fine de la subpaĝo.

Interkomunikado kaj kromaj informoj

Ĉe Facebook (Fejsbuko) ekzistas diskut-informa grupo kaj fejsbuka retejo
de Varsovia Vento, en kiu ni aperigas ankaŭ la filmajn materialojn.
Aliĝu por ricevi la plej freŝajn informojn kaj kontaktiĝi kun ni.

Kontaktoj

Kontakto kun la redakcio: podkasto(ĉe)onet.eu
La skajpa kontakto – Irek: ireneusz.bobrzak

  • La respondeculoj:

La ĉefredaktoro – Irek: viavento(ĉe)onet.eu
La retejo-teknikisto – Tomek: tst(ĉe)o2.pl

Apogu nian agadon

La agadon financas ni mem. Se ankaŭ vi ŝatus subteni nian agadon
uzu PayPal-konton ĉe: podkasto(ĉe)onet.eu
Dankon!

Diversforme ligitaj kun la programoj

loke

vve_lukiz vinga mariusz
LukiZ, Vinga, Mariusz.

eksterlande

platano ari rogener irminka
Platano – Francio, Ari – Kubo, Rogener, Luana kaj Irmina – Brazilo.

vve_asia vve_ben vve_sandrine vve_pat
Asia kaj Benoit – Francio, Sandrine, Patriko – NovKaledonio,

robcxjo vve_yves dan stefan vve_sasza
Robĉjo – Svedio, Yves – Belgio, Dan – Ĉeĥio, Stefan – Germanio, Saŝa – Ukrainio.

vve_agata karina
Agata, Karina – Nederlando.

Kion fari por esti kunlaboranto

Kunlaboro

Kun plezuro ni akceptos kaj prezentos viajn raportojn kaj intervjuojn.
Sufiĉas,  ke tion vi registros kaj sendos al ni. Se vi ne kapablas mem
prilabori la sonon faros tion ni.

Registrado

Necesas havi ian registrilon. Plej bone digitalan diktafonon, kiel ni.
Tamen sufiĉas komputilo kun la skajpaj aŭskultiloj kaj mikrofono,
portebla telefono aŭ mp3-legilo – multaj ja posedas registro-eblon.

Por pere de komputilo registri sonojn necesas instalo de komforma programo.
Se tiun vi ne havas elŝutu kaj instalu sufiĉe bonan, kaj kio gravas ankaŭ sekuran
kaj senpagan “Audacity” – klaku en la nomon por salti en la ĝustan paĝon.
Instalado estas simpla. Klaku al la elŝutita programo kaj ĝi instaliĝos
en via komputilo mem. Uzo de la programo estas simpla,
kaze de problemoj kontaktiĝu kun ni.

Prilaboro de la sonmaterialo

Dum registrado ofte aperas paŭzoj, nebezonataj diversaj sonoj, eraroj.

En la programo “Audacity” facile vi povas nuligi ĉion nebezonatan
“fortranĉi”, ankaŭ ligi diversajn registritajn aparte sonojn.
Por nuligi unue (kiel ĉe verko-programoj) unue vi devas marki, kion vi bezonas
nuligi. Poste inter la butonoj serĉu tondilon kaj… tondu. Kaj ĉio.
Se vi deziras ŝanĝi lokon de ia sono, elektu ĝustan enhavon, marku ĝin,
pere de klavara mallongigo [Ctrl + x] fortranĉu, trovu novan lokon
kaj pere de [Ctrl + v] enmetu ĝin. Simple, ĉu?

Same vi povas ligi du aparte registritajn dosjerojn. Malfermu unu kaj poste
la duan dosjeron (aperos kvazaŭ la dua malfermita programo) kaj simple
elektitan de vi enhavon unue marku, sekve kopiu [Ctrl + c], trairu al
la dua fenestro, elektu ĝustan lokon kaj metu kopiitan enhavon
pere de [Ctrl + v].
La programo ebligas krome plilaŭtigi tro mallaŭtan sonon, plikvalitiĝi ĝin,
kaj multe pli, sed tion eksperimentante mem malkovru. Al tiu ĉi-celo sendube
helpos se ne intuicio, tiam la helpaj konsiloj de la programo mem.

Prilaboritan, pretan jam registradon, sonraporton, konservu en nomita
de vi dosjero. Elektu ĝian son-formon, por krei ĝin en la formo mp3
vi devas anticipe krom-instali subprogramon Enkoder MP3 LAME,
klaku kaŝitan en la nomo ligilon por salti en ĝustan paĝon.
Kaj ĝenerale ĉio.

Alsendo

Kreitan sondosjeron sendu pere de la ordinara poŝto al la redakcia adreso
<podkasto(ĉe)onet.eu> aŭ uzu unu el multaj sendopaĝaroj,
ekz. DropboxSendspace. Post alŝuto de la dosjero en la programon menciu
nur la redakcian adreson, kien ĝi iru, kaj ni ricevos ligilon de sub kiu
ni elŝutos faritan de vi sonmaterialon.

Ofte oni forgesas, ke sendi sonojn, same kiel fotojn, oni povas ankaŭ pere
de Skajpo (Skype) aŭ eĉ per Vizaĝlibro (Facebook). En tiu ĉi-kazo
tamen necesas, ke dum la sendado vi havas rektan kontakton
kun iu el la redakcianoj samtempe.

Gravas por la komenco

Se vi deziras registri ion aŭ jam registros nepre kontaktiĝu kun ni.
Kaj, se vi havas plurajn demandojn, demandu.

Audacity 2.0.2 Released
Enkoder MP3 LAME

2 komentoj

Komentoj estas fermitaj.