Angulo de Miguel Fernández

migel
Miguel Fernández

Dum kiam la muzikistoj en nia retejo havas siajn muzikajn subpaĝojn demandis ni nin, kion fari kun la verkistoj kaj poetoj? Angulo, en kiu laŭ fluo de tempo ni prezentos diversforman aktivecon de ili, ŝajnis trafa elekto. Do jen la angulo, de Miguel Fernández, poeto, verkisto, kantisto, priliteratura preleganto, unu el la kreintoj de la Ibera Skolo.

La unua intervjuo

Tiam babilis ni pri senco de literaturo kaj Ibera Skolo en apud-kongreseja trinkejo, meznokte. Nur en tiu periodo de diurno plezuris esti ekstere, ĉar dum tago en Herrera del Duque regis ekstrema varmego.  La renkontiĝo okazis ja en Ekstremaduro, regiono de Hispanio, kiu famas pro la temperaturaj rekordoj plusaj. Dume diboĉis ni inter geamikoj ĉe vino kaj biero, kion vi rimarkos dum aŭskultado. Pri senco de literaturo dum diboĉado – interese, ĉu? Kaj sentis mi min hejme, anime juna kiel iam inter geamikoj, kiuj en senco de la vivo trovas ion pli krom ĉiutagaj aferoj. Jen mia impreso. La vian serĉu dum aŭskultado.

La unua intervjuo (tempo-daŭro 28:58) elŝutu

Ekskluzive - la varsovia prezentado

Nun, entute, la varsovia prezentado – koncerto, kiu sekvis la 22an de oktobro kadre de la Internacia Festivalo Kultura en la familia esperantista rondo, organizita de la Varsovia Filio de PEA lige kun la 100-jara mortdatreveno de Ludoviko L. Zamenhof, danke al li. Akompanas al Miguel lia sursceneja partnerino, nia kara amikino, Ana Manero.

La varsovia koncerto (tempo-daŭro 53:55) elŝutu

Konstanta amo transe de la morto

Prezentado de poemo al la legentaj geamantoj el Teruelo okazinta en ilia Maŭzoleo. La poemon en Esperanto deklamas Miguel Fernández, en la hispana Ana Manero. La materialo estis registrita dum la 76a Hispana E-Kongreso en Teruelo en 2017.

La poemo (tempo-daŭro 14:18) elŝutu

Aliaj ĝis nun prezentitaj materialoj

Poemoj

Aldone

  • La 134a elsendo - Intervjuo de Irek kun la reprezentantoj de Ibera Skolo:
    Miguel Fernández, Liven Dek kaj Jorge Camacho.

Registraĵoj nepublikigitaj en regula programo

  • Samuel, de Pilar del Pozo, en esperantigo de Miguel Fernández.

Samuel – Pilar del Pozo – Miguel Fernández.  (tempo-daŭro 6:15) elŝutu

Materialo alsendita septembre de 2023

Ligiloj

 

  1. Bonan matenon!
    Dankon Irek k kun via teamo pro via bela laboro.
    Kaj elkoran dankon Miguel pro viaj belegaj melodioj k kortuŝaj tekstoj.
    De tempo al tempo mi ĝuas viajn kantojn per YouTube.
    El la urbo seulo
    Amike,

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 542 879 złych chłopców.