Julián Hernández Angulo

20110709 272
Julián Hernández dum la intervjuo

Elŝutu intervjuon

Juliano estas instruisto, kantisto, kaj nacia estrarano de KEA… Laŭ Vikipedio. Private? Li estas homo, kaj Dio donu, ke pli multe da tiel amikemaj, viglaj kaj flamaj esperantistoj aperu en la movado nia! La unuan fojon pri li mi aŭdis multajn jarojn antaŭe pere de la iama
Pola Radio en Esperanto, kiam fine de la elsendo oni menciis pri kantanta prezidanto de la Kuba Esperanto-Asocio. Tiu mencio antaŭanoncis
konatan kanton Guantanamera, kio nekredeble ekĝois min, ĉar ĝuste tiam en la klubo ni ekzercis kanti en Esperanto kun gitaro. Tuj ĝin mi registris, kompreneble, kaj dum multaj jaroj mi uzis dum prezentado de la esperantista kulturo.

Pasis 15/20 jarojn? Venis la IJK en Liberec’ kaj UK en Bjalistoko. Juliano venis al ambaŭ kongresoj kun la aliaj esperantistoj el Kubo, inter alie kun Ari, kiu per Karibaj Raportoj aktive kontribuas la elsendojn de Varsovia Vento. Sed tiam, pro mia engaĝiĝo en la organizajn aferojn de ambaŭ eventoj, mi perdis okazon uzi la mikrofonon, Tiu neatendite aperis pasintjare, dum SES. La duan fojon oni ne faras samajn erarojn. Tuj mi aĉetis la plej kvalitan slovakan likvoron kaj mi invitis Julianon kun kelkaj geamikoj en mian ĉambron. La rezulton de tiu renkontiĝo, se ankoraŭ vi ne aŭskultis, aŭskultu. Dankon Juliano!!!

Intervjuo registrita julie de 2011 dum la SES,
publikita en la 75a VVE, intervjuis Irek,
tempo-daŭro 17:29.

20110709 282

Krom-registraĵoj:

Fragmentoj de la neoficiala koncerto – Julián Hernández,
SES 2011, Nitra – Slovakio

Venu la manoj – tempo-daŭro 4:08

Kantu – tempo-daŭro 3:09

Maria – tempo-daŭro 2:39

Ne ploru kara mia – tempo-daŭro 3:57

Ligoj: Vikipedio; Jutubo * Tiel la mondo iras.

  1. Gratulojn al Julian!!:-)

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 542 892 złych chłopców.