La 141a elsendo – teksto

Mia patro aliĝas al la fajrobrigadanoj

bruno_schulz

Bruno Schulz (1892-1942)

(El kolekto: La cinamobutikoj)

En la unuaj oktobrotagoj ni revenis kun la patrino el la somerumejo, troviĝanta en la najbara departamento de la lando, en la arbara riverbaseno de Słotwinka , kiun trapenetris susurego el la fontoj de mil torentoj. Havante ankoraŭ en la oreloj muĝadon de la alnoj, traplektitan per birda ĉirpado, ni veturis en granda, malnova karoco, diskreskinta al giganta budo, kiel en malluma, basta gastejo, kunpremitaj inter la apudmanaj pakaĵoj, en profunda, velure-sternita alkovo, kien tra la fenestro karton post karto enfalis koloraj pejzaĝbildoj, malrapide, kvazaŭ miksataj per la manoj.

Ekvespere ni venis sur la altebenaĵon, trablovatan de ventoj, sur vastan, mirigan disvojon en la lando. La ĉielo pendis super la disvojo, profunde, jam perdinte la spiron, turniĝante kiel kolora ventrozo en la zenito. Ĉi tie estis la plej malproksima punkto sur la landlimo, la lasta vojkurbo, post kiu malsupre etendiĝis la disvasta kaj malfrua aŭtuno-pejzaĝo. Ĉi tie estis la limo kaj staris ĉi tie la kaduka, putrinta limofosto kun forviŝita surskribo kaj ŝanceliĝanta en la vento.

La grandaj radoringoj de la karoco ekgrincis kaj dronetis en la sablo, la babilaĉantaj, flagrantaj spokoj eksilentis, nur la budego muĝis obtuze, flirtis sombre pro la kruco-ventoj sur la disvojo, same kiel la arkeo, kiu grundis en la senvivejo.

La patrino pagis la trapason, knarante leviĝis supren la trabo sur la landlimo, kaj la karoco peze ruliĝis en la aŭtunon.

Ni veturis en velkan enuon de la vastega ebenaĵo, en senkoloran kaj palan blovadon, kiu malfermis super tiu flava malproksimo sian lacigan kaj tedan senfinecon. Ia malfrua kaj vastega eterno leviĝis el la kolorperdintaj lontanoj kaj blovadis.

Kiel en malnova amromano turniĝis la flaviĝintaj kartoj de la pejzaĝ-bildo pli kaj pli palaj kaj pli kaj pli senfortaj, kvazaŭ finonte ian grandegan trablovatan malplenon. En tiu disblovita nenieco, en tiu flava nirvano ni povis esti vojaĝantaj ekster la tempon kaj realon kaj por ĉiam resti en ĉi tiu pejzaĝo, en tiu varma naŭza blovado – la senmova veturilo kun grandaj radoj, haltinta inter la nuboj sur la pergameno de la ĉielo, malnova ilustraĵo, forgesita lignogravuraĵo en disŝutiĝinta romano laŭ eksa modo ‒ kiam per la lasta forto la koĉero ektiris la kondukrimenojn, elŝiris la karocon el la dolĉa letargio de ĉi tiuj ventoj kaj direktigis en la arbaron.

Ni veturis en densan kaj sekan lanugecon, en tabakpalan velkadon. Baldaŭ ĉirkaŭe fariĝis kviete kaj brune kiel en la skatolo da trabucos . En tiu cedra duonhelo preterpasis nin arbotrunkoj, sekaj kaj aromaj kiel cigaroj. Ni veturis, la arbaro pli kaj pli malheliĝis, pli kaj pli aromis je tabako, ĝis fine ĝi enfermis nin, kiel en seka ujo kun violonĉelo, kiun dampe agordis la vento. La koĉero ne havis alumetojn, do li ne povis lumigi ambaŭ lanternojn. La ĉevaloj, snufante en la mallumo, trovis la vojon instinkte.

La klakado de la spokoj malrapidis kaj silentiĝis, la metalaj radoringoj mole ruliĝis sur la aroma pinglaro. La patrino endormiĝis. La tempo pasis nemezurate, formante strangajn nodojn kaj mallongigojn en sia pasado. La mallumo estis densega, super la budego ankoraŭ muĝis seke la arbaro, kiam subite la vojo sub la ĉevalhufoj buliĝis al malmola pavimo de la strato, la veturilo turniĝis surloke kaj haltis. Tiel proksime al la domo, ke ĝi preskaŭ frotiĝis je la muro. Antaŭ la karoco-pordeto la patrino trovis palpe la pordegon de la domo. La koĉero elprenis niajn volvaĵojn

Ni eniris la grandan, disbranĉiĝantan vestiblon. Ĉi tie estis mallume, varme kaj agrable, kiel en malnova, malplena bakejo ekmatene, kiam en la forno estingiĝis la fajro, aŭ kiel en banejo malfrue nokte, kiam la forlasitaj kuvoj kaj tinoj malvarmiĝas en la mallumo kaj en la silento mezurata per falado de akvogutoj. Grilo disigis pacience iluziajn fadenojn da lumo el febla kudro, kiuj ne pliheligis la ejon. Palpe ni trovis la ŝtuparon.

Kiam ni grimpis sur la knarantan placeton, la patrino diris: ‒ Vekiĝu, Józef, vi falas de la piedoj, ankoraŭ nur kelkajn ŝtupojn. – Sed nekonscia pri la dormemo mi alpremis min pli forte al ŝi kaj endormiĝis ŝtone.

Neniam poste mi povis ekscii de la patrino, ĉu tio, kion tiunokte mi vidis tra la fermitaj palpebroj, premegate de la ŝtona dormo, senĉese enprofundiĝante en surdan forgeson, estis realo aŭ nur frukto de mia imago.

Estis ia granda disputo inter mia patro, la patrino kaj Adela, protagonistino de tiu sceno, disputo kun fundamenta signifo, kiel mi divenas hodiaŭ. Se ne vane mi provas konjekti ĝian sencon, kiu elglitas senĉese, do sendube kulpas breĉoj en mia memoro, blindaj dormo-makuloj, kiujn mi klopodas plenigi je konjekto, supozo, hipotezo. Malsobra kaj spirite forestanta, ĉiam denove mi sinkis en surdan nekomprenemon, dum kiu sur la falintajn palpebrojn blovetis spire la stelplena nokto, etendiĝinta antaŭ la malfermita fenestro. La nokto spiradis pulsante laŭ sia ritmo kaj subite deĵetis la diafanan kurtenon de la steloj, rigardis de alte en mian dormon per sia maljuna kaj eterna vizaĝo. La radio de forega stelo sur la okulharoj disverŝiĝis arĝente sur la blindan blankon de mia okulo kaj tra la fendetoj de la palpebroj mi vidis la ĉambron tra la kandel-lumo, rompita en volvaĵo da oraj linioj kaj zigzagoj.

Cetere estas verŝajne, ke tiu sceno okazis en alia loko. Kun multe da certeco mi vidis ĝin pli poste, kiam iun tagon post la fermo de la vendejo mi revenis kun la patrino kaj komizoj hejmen.

Sursojle de la loĝejo la patrino aŭdigis la krion de mirego kaj raviĝo, dum la komizoj mutiĝis pro la okulfrapa vidaĵo. Meze de la ĉambro staris brilanta latuna kavaliro, vera sankta Georgo, gigantigita per sia kiraso, per tiuj oraj ŝirmiloj sur la ŝultroj kaj gamboj, per la tuta sonanta ekipaĵo de la poluritaj oraj ladoj. Kun admiro kaj ĝojo mi rekonis la taŭzitajn lipharojn kaj hirtan barbon de mia patro, kiuj elstaris el sub la peza kasko de pretor-gvardiano. La kiraso ondoŝvelis sur lia malkvieta brusto, la latunaj ringoj spiradis tra fendoj kiel la korpo de grandega insekto. Gigantigita per la kiraso, li similis en la brilo de la ora lado la arkistrategon por la ĉielaj anĝeltrupoj.

Tradukis Tomasz Chmielik
Laŭtlegas Sylwia Citko

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 547 862 złych chłopców.