Mikaelo Bronshteyn

Mikaelo Bronshteyn 1
Mikaelo dum la ekskursa koncerto en Guadalupe.

La enhavo

Enkonduko. Filmeto – parto de la ekskursa koncerto en Guadalupe.
Sinprezentado.
Intervjuo kun Mikaelo Bronshteyn.

Krom-registraĵo – La tuta koncerto en Guadalupe en mp3-formo.

Ligiloj.

Niaj renkontiĝoj sekvis nur dum diversaj aranĝoj. Foje ni vidis nin, foje sukcesis ni iom babili. Sed ĉiam ĉirkaŭ Mikaelo estis tro da homoj. Kaj venis la jubilea 75a Hispana E-Kongreso. Mia amiko, Javier, kiu ĉeforganizis ĝin, sciis, ke malgraŭ multaj okazoj ankoraŭ mi ne sukcesis antaŭmikrofone babili kun Mikaelo. Lia plano do estis simpla. Pretigi al Mikaelo ĉambron en privata domo, kiun al mi kaj al du redakcianinoj de Varsovia Vento li luis. Kaj tiam, malgraŭ la kongresa bruo kaj etosa vivo preskaŭ ĝis matenoj, sukcesis trankvile sidi kaj registri la unuan intervjuon. Ne la lastan, forte mi esperas.

Mi mem ne kuraĝas prezenti homon, kies kontribuo en la esperantistan kulturon estas tiel eksterordinara. Anstataŭ simpla enkonduko mi devus verki almenaŭ broŝuron. Tamen trovis mi en la reto sinprezentadon de Mikaelo (la fonto). Servu ĝi do kiel la plej trafa enkonduko. Mi deziras nur alĵeti, ke se estus pli multe da homoj tiel eksterordinaraj, samtempe modestaj kaj amikemaj kiel Mikaelo, delonge jam regus la fina venko.

Irek

Parto de la ekskursa koncerto de Mikaelo Bronshteyn en Guadalupe.
Plena koncerto en mp3-formo kiel kromregistraĵo.

Mi estas Moissei Caleviĉ Bronŝtejn – tio estas skribita en mia pasporto. Mia panjo nomis min kutime Mikaelo, kaj tiun nomon mi uzas por Esperantujo, krom diversaj pseŭdonomoj: Bruna Ŝtono, Brontsaŭro, Mamuto k.a.

Mi naskiĝis en 1949, en Ukrainio, sed en la aĝo de 18 jaroj mi foriris de tie por studi en Rusio, kaj jam ne plu revenis por konstanta loĝao.

KD La antaulasta 2 240   KD La antaulasta 1 240

La studoj havis du diversajn direktojn: elektro kaj ĵurnalista metio. En 1972 mi finis miajn studojn kaj diplomiĝis pri la ambaŭ. Tamen mi estis aktive kunlaboranta en gazetaro nur en junaĝo, do la ĵurnalista diplomo restis preskaŭ neuzita. Kiel inĝeniero pri elektro mi laboris en diversaj postenoj en la urbo Tiĥvin, apud Sankt-Peterburgo (Leningrado), ankaŭ en la urbo Vorkuta, trans Polusa Cirklo. Ekde 1990, reveninte al Tiĥvin, mi havis oficon kiel dungita direktoro de plastvara uzino, poste kaj ĝis nun – la saman postenon en la firmao, konstruanta lignajn vilaojn.

Mi havas edzinon, kun kiu mi loĝas en Tiĥvin kaj plenaĝan filon, kiu loĝas kaj laboras en Sankt-Peterburgo. Esperanto venis al mi en 1962. Mi venis al ĝi unu jaron pli frue sen absoluta certeco, ke ni ekamos unu la alian, tamen en 1962 tio okazis kaj la amo inter mi kaj la lingvo Esperanto ekzistas ĝis nun.

KD La antaulasta tekst 500

Ĉar mi provis verki poemojn eĉ antaŭ ol mi ekamis esperanton, nature mi komencis fari tion en la lingvo amata. Post iom da tempo mi komprenis, ke poemojn la publiko akceptas pli atente, se tiujn akompanas muziko – do aperis kantoj, da kiuj mi verkis kaj tradukis kelkcenton. Kun plia ŝarĝo da jaroj mi ekverkis kaj ektradukis ankaŭ prozon, do dum la lasta jardekduo aperis tri kodiskoj da miaj kantoj kaj dekkvin libroj, inter kiuj la plej konataj iĝis rakontaro “Legendoj pri SEJM”(1992), romano “Oni ne pafas en Jamburg” (1993), porinfana legolibro “Mamutido Miĉjo”(1996) kaj poemaro “Du lingvoj”. Espereble, ankaŭ la lasta mia romano “Dek tagoj de kapitano Postnikov”, eldonita antaŭ kvar monatoj, trovos siajn legantojn.

En junaĝo mi aktive partoprenis la movadajn aferojn, estinte estrarano (foje eĉ prezidanto) de Sovetia Esperantista Junulara Movado (SEJM). Nuntempe mi ne estas aktiva movadano, kvankam mi membras en Rusia Esperanto-Unio kaj en UEA. Mi nur instruas la lingvon, verkas poemojn, kantojn kaj prozaĵojn en Esperanto. Fojfoje mi faras prelegturneojn al diversaj lokoj en Rusio kaj ekstere, ĉar dume tiuj renkontiĝoj kun la aŭskultantaro (ne nepre esperantista) donas plezuron al la homoj kaj al mi mem.

Mikaelo Bronŝtejn

KD Dek Tagoj 1 240 KD Dek Tagoj 2 240

La intervjuo

Elŝutu - tempo-daŭro 29:47

Krom-registraĵo

Elŝutu - tempo-daŭro 28:36

Kantoj-de-Mikaelo 300

Ligiloj

Fejsbuko

  1. Koran Dankon, kara Irek, pro via granda laboro.. Mikaelo Moissey Bronshteyn, ja meritas la tutan rekonon kaj dankemon de ĉiuj esperantistoj. Li estas vivanta parto de la Esperanta Kulturo.

    Odpowiedz

  2. El la koncerto…
    Al seksbutiko venis avino kaj al la avino demandis la vendistino:
    - Kion vi bezonas, sinjorino?
    - Ĉu vi havas gumajn virinojn?
    - Jes, ni havas.
    - Sed mi bezonas kun okulvitroj.
    - Por kio vi bezonas kun okulvitroj ?
    - Aĥ, vidu, mi volas fari donacon al mia nepo, sed li ŝatas saĝajn knabinojn.
    :D

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 471 285 złych chłopców.