Zamenhof – 100 en Varsovio

Konferenco okaze de 100-a mortodatreveno de Ludoviko L. Zamenhof
organizata de la Varsovia Filio de Pola E-Asocio,
Varsovio la 28-30-an de aprilo 2017

Ni invitas Vin la 28-30-an de aprilo 2017 jaro al solena festado de la 100-a mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof sub aŭspicioj de UNESCO kaj partopreno de eminentaj gastoj. Ni solenu kune!

Provizora programo

2017-04-28 vendredo

10:00 – Registrado de partoprenantoj
11:00 – Solena malfermo de la Konferenco
………..Bonvenigo, himno, paroladoj
11:40 – Ludoviko Zamenhof – biografia trajto
12:00 – Kafo/teo paŭzo
12:30 – Prelegoj kaj paroladoj
14:00 – Malfermo de la ekspozicio
14:30 – Tagmanĝa paŭzo
16:00 – Distra vespero: solistoj, teatraĵo, koncerto

2017-04-29 sabato

10:00 – Promenado tra kvartalo Muranow laŭ spuroj de Ludoviko Zamenhof
11:30 – POLIN Muzeo pri Historio de Polaj Judoj
15:00 – Tagmanĝa paŭzo
16:00 – Sankta Meso en Esperanto
17:30 – Prelegoj
18:30 – Distra Vespero: solistoj, kant-muzik grupo

2017-04-30 dimanĉo

9:00 – Solena Ceremonio ĉe la tombo de L. L. Z.
………..vizitado de tomboj de Klara, Rozalia, Marek, Feliks, Leon…
11:00 – Muzeo de Varsovia Ribelo 1944
14:00 – Tagmanĝa paŭzo
15:00 – Konkludoj/Fermo de la Konferenco
16:00 – Promenado tra la Malnova Urbo – adiaŭo de Varsovio

Bonvenon!

Eventuala antaŭ-konferenco de Varsovia Vento

Kiu ŝatus esti pli longe en Varsovio kaj viziti pli multe
kadre de la kluba neoficiala kromprogramo,
kontaktiĝu rekte kun Varsovia Vento: viavento(ĉe)onet.eu
> nepre titolu vian mesaĝon: 100 en Varsovio.

Ligiloj:

Pluraj informoj,
Programo, kostoj kaj aliĝilo en PDF,
La reta aliĝilo.

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 154 430 złych chłopców.