Muziko

La Perdita Generacio naskiĝis por mi dum la 65a IJK en Zakopane.
Tiam la unuan fojon mi vidis ilian duonoficialan koncerton
en la amaseja manĝejo.
Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.
- Fragmento de la koncerto dum la 61a IJK 2005,
Zakopane / Pollando
“LPG” (tempo-daŭro 2:51).
Jes mi vidis, ne partoprenis ĝin, ĉar fakte la manĝejon mi vizitis
pro la organizaj aferoj kaj nur iom restis tie - dum la koncerto nur
por vidi kio okazas. Ĉirkaŭ piano kolektiĝis tiam Tomio, Martin,
Magnus, Tali, Maria, Stefan kaj Ksenia… Menciitan koncerton
mi aŭdis poste. Trafis en miajn manojn duonoficiala, same kiel
la koncerto, KD kun prezentitaj en Zakopane kantoj.
La duan fojon LPGon mi ĝuis jam plene.
Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.
- Fragmento de la koncerto dum la Artaj Konfrontoj en Esperanto,
Arkones 2008, Poznano / Pollando
“Amokanto” (tempo-daŭro 3:59)
En 2008, preskaŭ tuj post eldono de ilia unua disko “Eksplodigos
Vian Domon”, la bando prezentiĝis sin dum la Artaj Konfrontoj
en Esperanto “Arkones”. Pli frue, en 2007, aperis “Eksenlime”,
KD, kiu forte kaptis mian atenton. Ne mire do, ke ĉi-foje
mi partoprenis la koncerton ekde komenco ĝis fino.
Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.
- Fragmento de la koncerto dum la Artaj Konfrontoj en Esperanto,
Arkones 2008, Poznano / Pollando
“Ĉiuj ni amegas Usonon” (tempo-daŭro 5:52).
LPG estas grupo malfacile difinebla laŭ personoj. Dum ĉiuj
koncertoj, kiujn ĝis nun mi partoprenis, la konstanta bandano
evidentiĝis nur Tomio. Dum Arkones akompanis lin Anna,
Karen kaj Magnuso, sed ne tiu kun la fluto, kiun mi vidis en
Zakopane.
La unua intervjuo,
same kiel la koncertaj pecoj, venas ĝuste de tiu renkontiĝo.
Mi estis sub impreso de tiu ĉi koncerto. Grandparte dank’ al
bonega ekvilibro inter la voĉoj de Tomio, Anna kaj Karen.
Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.
- Intervjuo registrita septembre de 2008 dum Arkones,
publikita en la 41a VVE, intervjuis Irek kaj Saŝa,
tempo-daŭro 13:35.
Poste mi havis plezuron inviti la bandon al AS’2009 en Liptovsky
Mikulaŝ, kie kiel ĉiam fervore ili koncertis oficiale kaj neoficiale.
Tiam naskiĝis la fama demando pri grandeco de la ŝuoj…
La dua intervjuo…
Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.
- Intervjuo registrita decembre de 2009 dum Ago-Semajno,
publikita en la 46a VVE, intervjuis Irek kaj Libera,
tempo-daŭro 14:45.
Dum la dua intervjuo subite naskiĝis freneza ideo de koncerto
en la ŝlimo dum MELA. Neniu el ni tiam parolis serioze,
estis nur la etosaj ŝercoj. Sed tamen post duonjaro…
La tria intervjuo…
Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.
- Intervjuo registrita aŭguste de 2010 dum MELA,
publikita en la 61a VVE, intervjuis Karen,
tempo-daŭro 6:24.
Ne eblas priskribi ĝuon de la koncertoj ĉe la MELA-brulfajrejo
kaj kompreneble tiun en la ŝlimo :)))
La kvara intervjuo,
baldaŭ ankaŭ aperos en la arkivejo. Registrita ĝi estis ĉi-foje dum
la SES kaj plene ĝi aŭskulteblas en ankoraŭ troviĝanta sur la listo
de la aktualaj programoj la 73a elsendo.
La kvina…
Aŭskultu la 77an elsendon.
La Perdita Generacio… Dankon Tomio, Karen, Anna kaj al vi,
la aliaj LPGanoj, pro via moooooojosa muziko!!!
Dankema, ankaŭ pro volonta kunlaboro,
Irek
PS. Ne ĉiuj registritaj materialoj estas publikitaj. La LPG-subpaĝo,
por ke ni ĉiuj ĝuu la vivon de la teamo, sendube evoluos :)))
Unu peto - ne publiku registritajn amatore pecojn, al kiuj cetere
mankas elŝut-ligiloj, sen klara interkonsento kun la artistoj.
Krom-registraĵoj al la 3a intervjuo:
Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.
- Fragmento de la koncerto dum MELA 2010,
Tendaro en ĉirkaŭaĵo de Délegyháza / Hungario
“MELA” (tempo-daŭro 2:08).

“Malantaŭen” (tempo-daŭro 3:35).
Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.
- Fragmento de la koncerto dum MELA 2010,
Tendaro en ĉirkaŭaĵo de Délegyháza / Hungario
“23” (tempo-daŭro 4:41).
Iom pri la historio…
La Perdita Generacio, mallonge LPG, estas esperantlingva muzikgrupo
kiu naskiĝis el la svedlingva bando kun samsignifa nomo Den Förlorade
Generationen aŭ DFG. Tiu naskiĝis en 1995 en Skellefteå, Svedio;
ties stilo povas priskribiĝi kiel “progg”-muziko: profundaj socikritikaj
kaj kŭeraj tekstoj kun ĉarmaj, emociaj melodioj kaj harmonioj,
subtenataj per interesaj ritmoj. DFG ekludis plurajn el siaj kantoj
esperantlingve ekde 2003 kaj tiel iom post iom iĝis LPG.
La bando iĝis parto de la Esperanto-movado kaj jam ludis en multaj
internaciaj renkontiĝoj. Dume publikiĝis la kodiskoj Eksenlime (2007)
kaj Eksplodigos Vian Domon (2008) pere de la esperantmuzika
eldonejo Vinilkosmo.
Ligoj: La oficiala retpaĝo de LPG, Hernusanda E-Klubo,
…………filmita de Irek “Ĉiuj ni amegas Usonon”.
-
Dua kanto de tiu ĉi elsendo “Mi amas vin tre multe, kara..” estas unu el miaj plej ŝatataj e-kantoj. Dankegon!

Abonu podkaston

1 komento
Komentfluo por tiu ĉi artikolo