La 53a elsendo

Minolta DSC

Bigoso, pole bigos, la tradicia ĉasista pola manĝo konsistanta el kuirigita acida brasiko ia. kun viando, cepo kaj la arbaraj fungoj.
El la JES-Tabulo de Laŭdoj.

La 1a parto (tempo-daŭro 30:28) elŝutu

La 2a parto (tempo-daŭro 29:01) elŝutu

Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.

Priskribo de la elsendo

La 53a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 30:28):

  • Etosa enkonduko en la novan podkastan jaron!
  • Konciza sontrarigardo de la kolektitaj sonmaterialoj,
  • Salutvortoj de Irek,
  • JES – la priaranĝaj impresoj de la partoprenantoj,
  • Reklamo de FESTO FESTO FESTO,
  • JES – Konkurso pri Superstelo de Esperanto,
  • Intervjuo kun la Superstel-ulino,
  • JES JES JO!

La 53a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 29:01):

La paĝo de la Junulara E-Semajno – ligiloj al la fotogalerioj, ktp.

En la programo aperas muziko de koncertintaj dum la JES Georgo Handzlik, Pafklik, ĴomArt kaj Nataŝa, Gijom, Kim de Esperanto Desperado kaj Éric Languillat.

La sonmaterialon dum la JES kolektis Irek el Pollando kaj Robĉjo el Svedio.

La elsendon kompilis Irek.

  1. Karaj, bonvolu diri kiu kanto estas komence de la antauxa – 52-a podkasto. Dankon.

    resp. Esperanto-Desperado, Fatalino. Kantas Amir, kun kiu intervjuo baldaŭ.
    Bela peco.

    Odpowiedz

  2. Bonegan elsendon! ;-) Mi neniam pensis, ke mi iam auxdus min mem en iu ajn elsendo… bone farita!
    Salutojn el Germanio, Angelika

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 548 395 złych chłopców.