La 62a elsendo

Manuel.32 TEK-so.jpg
Emanuele Rovere dum koncerto

La 1a parto (tempo-daŭro 30:09) elŝutu

La 2a parto (tempo-daŭro 30:50) elŝutu

Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.

Priskribo de la elsendo

La 62a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 30:09):

  • Enkonduko kun libera penso pri kunlaboro,
  • Sonraporto pri la 66a IJK en Kubo, ene:
    impresoj de la partoprenantoj,
    intervjuo kun la reĝisoro de la muzika grupo Amindaj,
    kaj resumo de la LKK-prezidantino Ari,
  • Intervjuo kun Emanuele Rovere – Parto 1.

La 62a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 30:50):

En la programo aperas E-muziko de Alejandro Cossavella,.Emanuele Rovere, Amindaj kaj Eterne Rima.

  • Reklamo de la 2a Junulara E-Semajno, JES,
  • La libron “Verdeskaj Pensoj” reklamas la aŭtoro mem.

La sonmaterialojn kolektis LukiZ, Irek kaj Martusia, kompilis Irek.