La 1a parto (tempo-daŭro 30:39) elŝutu
La 2a parto (tempo-daŭro 30:46) elŝutu
- Reklamo de la 2a JES
- Reklamo de la Verda Filmejo
Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.
Priskribo de la elsendo
La 64a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 30:39):
- Enkonduko en la programon – Irek,
- Planlingvo, la filmon prezentas Aleksandro de la Verda Filmejo,
- Sonraporto de Platano pri FESTO en Donneville 2010, rakontas Flo (Floréal Martorell – Vinilkosmo),
- Muzika intervjuo kun Johannes Mueller – parto 1.
La 64a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 30:46):
- Muzika intervjuo kun Johannes Mueller – parto 2.
- Tea Radovanović kaj Marija Jerkovic – Tradukprojekto de Kroata Esperanto Ligo kaj de Eŭropa Unio,
- Martusia, Goŝka ME kaj Anton trarigardas la aktualaĵojn kaj reagojn.
En la programo aperas E-muziko: fragmente el FESTO-koncertoj jOmO, Martin, KTP, Gijom, krome Ben akordeone, Dolchamar kaj Jonny M.
La sonmaterialojn kolektis Irek, Platano kaj Martusia.
La elsendon kontribuis Platano kaj Aleksandro, kompilis Irek.
-
Hej geuloj ! bonega , freneza kaj mojosega elsendo !
Gratulegojn !
muzikamike salatas
Flo ! -
Mojosa elsendo Tiom multe da mi en unu sola podkasto Mi dankas al Irek pro lia helpo al niaj projektoj.
La knabinoj estas kiel ĉiam mojosaj
Aleksander Osincev
-
Karaj geamikoj,
Mi menciis vian bonegan podkaston en forumoj de interlingvaaj parolantoj kaj en mia facebook-a stato. La muziko komence de la 64a elsendo estas magia.
Plej amike vin salutas
Martin
-
La knabonoj ĉiam pli kaj pli mojosas kaj mojosigas la elsendojn =)
Mi tre ŝatis la intervjuon kun Johannes kaj antaŭatendas lian diskon!Dankon pro la memorigo pri verki artikolon al Kontakto kaj membriĝon en TEJO.
Gratulon ankoraŭ-foje! -
Tre bone audi la internacia lingvo
7 komentoj
Komentfluo por tiu ĉi artikolo
Respurada ligilo: https://www.podkasto.net/2010/11/16/la-64a-elsendo/trackback/