ĴomArt kaj Nataŝa

La enhavo:

Ĵomart kaj Nataŝa,
Intervjuoj kun Ĵomart, Nataŝa kaj Karina, krom-registraĵoj,
Ekskluziva koncerto speciale por la aŭskultantoj,
Ligiloj. Kontakto.

Ĵomart kaj Nataŝa estas muzika duopo, kiu kantas en Esperanto melodian, foje romantikan, muzikon… Tiun informon vi trovas en Vikipedio. Jes. Tamen malantaŭ tiu informa seka priskribo troviĝas tre amikemaj kaj sentemaj homoj. Amikemaj, ĉar (mi ne scias eĉ kiel tion esprimi) kun tiuj konataj de la tuta movado Scenejaj Steluloj dum la esperantistaj eventoj oni povas kiel kun ĉiuj aliaj amikoj babili. Sentemaj? Jes, kio ne nur oni malkovras pro la kanto-tekstoj, sed ĉar dum koncertoj, tion kelkfoje mi vidis, aperas larmoj – ankaŭ ĉe publiko.

 

La duopo kreiĝis en 1985 en Ŝimkento, Kazakstano kiam Ĵomart renkontis Nataŝa-n en lernejo kie li instruis Esperanton. Ili geedziĝis en 1991, kaj transloĝiĝis al Svedio, kie naskiĝis en 1995 Karina, ilia filino. Ĵomart ludas gitaron kaj kantas, Nataŝa kantas kaj ludas fluton, Karina ĉarme kontribuas.

Ludoviko iam diris, ke esperantisto estas ĉiu, kiu parolas kaj uzas la lingvon internacian. Multfoje li esprimis konatan ŝajne al ĉiu revon, ke iĝu ni ne nur movado sed familio tutmonda. Kaj tiaj estas Ĵomart kaj Nataŝa, ne konatuloj, sed familianoj. Familianoj de ĉiuj ni.

Dankon karaj pro via kontribuo en la esperantistan kulturon
kaj pro via amikeco!
Irek

Registrita nokte inter la 1a kaj 2a de januaro 2016 ekskluziva koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa speciale por la aŭskultantoj de nia podkasto.

Intervjuoj

jomart1
ĴomArt, Nataŝa kaj Karina dum la IJF  ’2006.

La unua intervjuo…

elŝutu

Elŝutu intervjuon

Sekvis nokte, post la koncerto-tago, kio poste evidentiĝis ia neoficiala kutimo. Karina tiam estis ĉie – en ĉiuj salonoj, ĉiam plena de ĝojo, energio. Ĵomart kun Nataŝa antaŭ la ejo, sunbruniĝantaj en la printempa,  en Italio tamen sufiĉe tiam forta jam suno. Kaj la koncerto de la triopo… Neforgesebla. Negranda bufedo-salono, ne tro multnombra publiko iom ĉirkaŭ la artistoj, proksime de ili. Ĉio tio kreis mirindan etoson. Restis bildoj en memoro kaj intervjuo. Mallonga, jes. Sed tiam Varsovia Vento ĵus startadis kun la elsendado do mankis sperto.

Realigita aprile de 2006 dum IJF, aperis en la 4a elsendo,
intervjuis Irek kaj Irmina,
tempo-daŭro 7:09.

jkn
ĴomArt, Nataŝa kaj Karina dum JES ’2009/10.

La dua intervjuo…

Elŝutu intervjuon

Ĵomart kaj Nataŝa ĉiam ŝatis koncerti en Pollando. Verdire mi ne scias kialon, sed tion mi sciis, tial do invito al la 1a JES en Zakopane. Kaj tiun koncerton mi opinias la plej sukcesa el inter ĉiuj kiujn ĝis nun mi ĝuis. Kaj tute ne temas pri tio, ke kiel la ĉeforganizanto provas mi laŭdi la propran sukceson. Simple etoso, kiu kreiĝis dum la evento, estas nepriskribebla. Malgraŭ fuŝa scenejo, konstruita sur la unua etaĝo de la lerneja koridoro inter tabloj, seĝoj kaj benkoj, la programa koncerto daŭris preskaŭ horon pli longe. Unue, ĉar la publiko ne permesadis ĝin fini. Due, ke preskaŭ duono de homoj kunkantadis kanton post kanto. Trie, ke ŝajne la unuan fojon dum pli ol 200 persona aranĝo Ĵomart kaj Nataŝa perdis senton, ke ili laboras surceneje. Cetere, ĉirkaŭitaj poste de la sidantaj surplanke geamikoj, ili kantis plu preskaŭ ĝis la blanka mateno. Kaj ne nur tiun nokton. Ne mi intervjuis. Pro la organiza laborego simple mi estis tro laca. Petis mi geamikojn do registri ĉiujn intervjuojn. Jen rezulto:

Realigita decembre de 2009 dum la 1a  JES,
aperis en la 55a elsendo, intervjuis Robĉjo,
tempo-daŭro 27:19
.

ĴomArt kaj Nataŝa dum FESTO ’2013

La tria kaj kvara intervjuoj…

Elŝutu intervjuon

Elŝutu intervjuon

Festo, Festo, Festo! Jen priskribo de la cirkonstantoj. Kaj sen komento. Se vi deziras scii pli multe simple malkovru riĉan raporton el la evento en la 93a elsendo. Ĝenerale, tiam dum la koncerto ni ĝuis tre bonan kaj kiel ĉiam, kiam oni zorgas pri bona sonsistemo, vere profesian prezentiĝon. Krome Ĵomart gvidis ankaŭ ĉiutagan muzikan atelieron, dum kiu ne nur eblis perfektiĝi en la gitarludado, sed ankaŭ kanti kun la artistoj. Du intervjuoj el sama tempo – unu pri FESTO kaj la dua pri novaĵoj en vivo de Ĵomart, Nataŝa kaj Tango.

Realigitaj aŭguste de 2013 dum FESTO ’2013,
aperis en la 93a kaj 98a elsendoj, intervjuis Irek,
tempo-daŭro: 7:34 kaj 21:15.


ĴomArt kaj Nataŝa dum la 14a NR ’2015/16

La sekvaj mikrofonaj renkontiĝoj…

aŭskulteblas en:

Kromregistraĵoj:

Ekskluziva koncerto (tempo-daŭro 27:18) elŝutu

Registrita nokte inter la 1a kaj 2a de januaro 2016 ekskluziva koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa speciale por la aŭskultantoj * spekteblas ankaŭ filme,
aperis en la 111a elsendo,
tempo-daŭro: 27:18.

Anonco pri apero de la nova KD-disko “Ho mia kor’”.

Ricevita de la artistoj junie de 2012,
aperis en la 81a elsendo,
tempo-daŭro: 3:59.

Ligoj:

ĴomArt kaj Nataŝa ĉe: ipernity; facebook, la jutuba retejo: jomka-youtube,
kaj ĉe: Vikipedio kaj Vinilkosmo.

  1. mi tre ŝatas de tiu Triopo!

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 542 904 złych chłopców.