La Perdita Generacio


Dum la 4a Junulara E-Semajno

La enhavo

Historio de La Perdita Generacio kun intervjuoj.
La koncertaj filmetoj kaj krom-registraĵoj.
Ligiloj. Kontakto.

La Perdita Generacio, mallonge LPG, estas esperantlingva muzikgrupo kiu naskiĝis el la svedlingva bando kun samsignifa nomo Den Förlorade Generationen aŭ DFG. Tiu naskiĝis en 1995 en Skellefteå, Svedio; ties stilo povas priskribiĝi kiel “progg”-muziko: profundaj socikritikaj tekstoj kun ĉarmaj, emociaj melodioj kaj harmonioj, subtenataj per interesaj ritmoj. DFG ekludis plurajn el siaj kantoj esperantlingve ekde 2003 kaj tiel iom post iom iĝis LPG.

LPG_albums

La bando iĝis parto de la Esperanto-movado kaj jam ludis en multaj internaciaj renkontiĝoj. Ĝis nun LPG eldonis tri KD-diskojn: Eksenlime (2007),  Eksplodigos Vian Domon (2008)vkaj Ĉiamen plu (2013).
La ligiloj gvidas al katalogo de Vinilkosmo-eldonejo.

La Kosma Aventuro

LPG estas grupo tre malfacile difinebla laŭ personoj. Dum koncertoj, kiujn ĝis nun mi partoprenis, la konstanta bandano evidentiĝis nur Tomio. La unuan fojon La Perdita Generacio pezentiĝis inter la esperantoj internacie en 2004 dum la 64a IJK en Kovrov. Tiu, flame akceptita de la publiko koncerto evidentiĝis tre bona starto de la grupo. Tamen mi ekaŭdis pri ili jaron poste,  dum la 65a IJK en Zakopane. Tiam mi vidis ilian duonoficialan koncerton en la amaseja manĝejo, vespere gufujo.
Aŭskultu registraĵon de tiu tempo:

tempo-daŭro 2:51.

Fragmento de la koncerto dum la 61a IJK 2005 en Zakopane / Pollando,

Jes vidis mi, ne partoprenis ĝin, ĉar fakte la manĝejon mi vizitis pro la organizaj aferoj kaj nur iom mi restis por vidi kio okazas. Ĉirkaŭ piano kolektiĝis tiam Tomio, Martin, Magnus, Tali, Maria, Stefan kaj Ksenia…  La manĝejo estis plenplena de homoj. Menciitan koncerton mi aŭdis poste. Trafis en miajn manojn duonoficiala, kiel la koncerto, KD kun prezentitaj en Zakopane kantoj.


Koncerto en manĝejo dum la 61a IJK en 2005

La unua intervjuo

La unua intervjuo, iom pli ol unu jaro post apero de la unua elsendo, registrita estis dum la 24a Arkones, la 20an de septembro en 2008. Ekde la menciita 61a IJK en Zakopane LPG forte evoluiĝis kaj en 2007 aperis ilia unua KD ”Eksenlime“, kies repertuaro prezentita estis ĝuste dum la Artaj Konfrontoj. Mi estis sub granda impreso de tiu koncerto. Bonega akordiĝo kaj ekvilibro inter la voĉoj de Tomio, Anna kaj Karin, same kiel plenaj de senco tekstoj kaj muziko senescepte paraligis min. Vespere do, post la koncerto, mi invitis la teamon en apartan ĉambron kaj…

Elŝutu intervjuon

  • Intervjuo registrita septembre de 2008 dum Arkones,
    publikita en la 41a VVE, intervjuis Irek, akompanis Saŝa,
    tempo-daŭro 13:35.

LPG – La lasta kanto – gaste kun Alejandro Cossavella

La dua intervjuo

La dua intervjuo, registrita post oficiala kaj neoficialaj koncertoj fine de 2009, okazis dum Ago-Semajno en la slovaka Liptovsky Mikulaŝ. Tiam, dum freneza kaj neforgesebla etoso de la novjara evento, naskiĝis ĉe okazo la fama demando de Varsovia Vento pri grandeco de ŝuoj.
Jen foto de tiama koncerto:

lpgdum-as2
Dum AS ’2008 en Liptovsky Mikulaŝ

Elŝutu intervjuon

  • Intervjuo registrita decembre de 2009 dum Ago-Semajno,
    publikita en la 46a VVE, intervjuis Irek, akompanis Libera,
    tempo-daŭro 14:45.

La tria intervjuo

La tria intervjuo, registrita estis kvazaŭ hazarde, somere apud tendo, iom post freneza koncerto en ŝlimo dum MELA en Hungario. Ne eblas priskribi ĝuon de ĉiutaga komuna kantado kun Tomio kaj Karin ĉe brulfajrejo vespere, same kiel etoson de la tuta renkontiĝo.  

melas
Antaŭ freneza koncerto en ŝlimo dum MELA

Elŝutu intervjuon

  • Intervjuo registrita aŭguste de 2010 dum MELA,
    publikita en la 61a VVE, intervjuis Karin,
    tempo-daŭro 6:24.

LPG – Sinjoro Prezident’

La kvara intervjuo

plena de vive kaptita, ludita speciale por vi muziko, registrita estis nokte, sur la korta benko, iom post la koncerto de LPG dum la SES en Slovakio. Kantantaj kaj parolantaj antaŭ la mikrofono Tomio, Karin, Anna kaj Henjo. Mojosa, neforgesebla renkontiĝo :)

Elŝutu intervjuon

  • Intervjuo registrita julie de 2011 dum la SES en Nitra,
    publikita en la 73a VVE, intervjuis Irek,
    tempo-daŭro 20:32.

LPG – Komenciĝas Nova Viv’

La kvina…

Aŭskultu la 77an elsendon.

La Perdita Generacio…
Dankon Tomio, Karin, Anna kaj al vi, la aliaj LPGanoj, pro via moooooojosa muziko!!!

Dankema, ankaŭ pro volonta kunlaboro,
Irek

lpgc

PS. Ne ĉiuj registritaj materialoj estas publikitaj. La LPG-subpaĝo, por ke ni ĉiuj ĝuu la vivon de la teamo, sendube evoluos :) ))
Unu peto – ne publiku registritajn amatore pecojn, al kiuj cetere mankas elŝut-ligiloj, sen klara interkonsento kun la artistoj.

LPG dum diversaj koncertoj filme

Krom-registraĵoj

Elŝutu koncerton

  • Ampleksa fragmento el koncerto de La Perdita Generacio
    La 4a JES, Naumburgo / Germanio
    Publikita en la 118a elsendo, registris Irek,
    (tempo-daŭro 30:52).
  • Kantoj: La matenrampanto; Riveretoj ĉe mi; Komenciĝas nova viv’;
    La kosma aventuro; Lasta kanto por eta Tingelingo;
    Malantaŭen; Naumburgo sen ni.

Amokanto – tempo-daŭro 3:59

  • Fragmento de la koncerto dum la Artaj Konfrontoj en Esperanto
    Arkones 2008, Poznano / Pollando

Ĉiuj ni amegas Usonon – tempo-daŭro 5:52

  • Fragmento de la koncerto dum la Artaj Konfrontoj en Esperanto
    Arkones 2008, Poznano / Pollando

MELA – tempo-daŭro 2:08

  • Fragmento de la koncerto dum MELA 2010
    Tendaro en ĉirkaŭaĵo de Délegyháza / Hungario

Malantaŭen – tempo-daŭro 3:35

  • Fragmento de la koncerto dum MELA 2010
    Tendaro en ĉirkaŭaĵo de Délegyháza / Hungario

23 – tempo-daŭro 4:41

  • Fragmento de la koncerto dum MELA 2010
    Tendaro en ĉirkaŭaĵo de Délegyháza / Hungario

Ligiloj

……..

  1. Dua kanto de tiu ĉi elsendo “Mi amas vin tre multe, kara..” estas unu el miaj plej ŝatataj e-kantoj. Dankegon!

    Odpowiedz

  2. Karaj,
    multan dankon pro la bela muziko!
    Bv. daŭrigi tielmaniere!
    Amike,
    Ronaldo

    Odpowiedz

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 538 772 złych chłopców.